675. Arbaro aŭdas, kampo vidas. Ne voku lupon el la arbaro. En arbaro (li) sidis, kaj arbojn ne vidis! Li portas lignon al la arbaro. Guto en maro — homo en homaro.
Dio faris la kamparon, la homo faris la urbojn. Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
676. “Mi malamas avaron.” “Av-aron? Kiom da avoj vi havas, do?” — Kial eniro en malĝustan liton similas la alfabeton? Ĝi estas lit-eraro (liter-aro).
Laboristo (al kamarado sur tegmento): “He, Bill! Ne paŝu sur la ŝtupetaron ĉi tie; mi formovis ĝin.” — “Ĉu via filino ludas la pianon?” “Ne, la servistino purigas la klavaron.”
El eseo: La Piramidoj estas montaro, kiu apartigas Francujon de Hispanujo.
Kial nin ĝeni, por servi la poste-ularon (posterity)? Kion ĝi faris por ni?
Instruisto: “Se domo havas kvar ŝtuparojn, kaj ĉiu ŝtuparo havas dek ŝtupojn, kiom da ŝtupoj oni devas supreniri, por atingi la supron?” Petro: “Ĉiujn.”
677. Astronomia profesoro prenis lampon kaj klarigis: “Imagu, ke tio estas la suno, kaj mia kapo la tero. Nu, kiam mi tenas la lampon super mi, ĉe la loĝantaro de mia kapo estas tagmezo.”
Instruisto: “Ni pruntis niajn numeralojn de la Araboj, nian kalendaron de la Romanoj, kaj nian banksistemon de la Italoj. Daŭrigu!” Ned: “Nian kudromaŝinon de Ges. Jones, nian falĉmaŝinon de la Smith’oj, kaj nian ŝtupetaron de F-ino Brown.”
Hotelo brulis, kaj la gastoj ariĝis en la ĝardeno. “Kial ekscitiĝi?” fanfaronis (bragged) unu viro. “Mi estas tute trankvila. Mi vestis min malrapide. Mi kombis la harojn. Mia kravato estis malĝuste ligita, do mi ligis ĝin denove. Jen kia mi estas!” “Mi tion vidas” diris apudstaranto. “Sed kial vi ne surmetis la pantalonon?”
<p>678.</p>Flugas mevoj super maro—Blankaj, blankaj mevoj.Post ilia ĝoja aroFlugas miaj revoj.Blankaj mevoj flugas alte,Alte super ondo,Kaj senlace kaj senhalteAl la vasta mondoFlugas miaj revoj,Kiel blankaj mevoj,Dolĉe nun vesperaj ombroj kovras valon en silento,Sunradioj malaperas en la fora okcidento.Venta spiro dorme lulas lacajn birdojn en arbaro,Steloj en senfina nombro brilas al senonda maro.679. (a) Adres-(dent-foli-insul‑)aro. Arego, areto, arigi, ariĝi. Dormantaro, montegaro, arbetaro, arbareto, kokidaro, bovinaro, muzikistaro, junularo, arbarego, ŝtupareto, vortaristo. Ilaro. Manĝilaro, ŝlosilaro.
(b) Band of brothers, bew of girls, brood of chicks, circle of friends, cluster of stars, code of regulatiovs, company of actors, congregation of worshippers (ador), covey of partridges (perdrik), drove of oxen, fleet of ships, flight of doves (kolomb), flock ofsheep, galaxy of beauties, gang of thieves, herd of cattle (brut), host of angels, list of names, litter of puppies, pack of wolves, peal of bells, school of whales (balen), set of works, sheaf of arrows (sag), shoal of fishes, staff of teachers, suite ofrooms, swarm of bees, troop of monkeys, troupe of dancers.[71]
(c) Ĉu vi preferas loĝi en urbo aŭ en kamparo? Ĉu vi preferas vagonaron vaporan aŭ elektran? omnibuson aŭ vagonaron? Ĉu oni povas vojaĝi de Londono al Parizo vagonare?
<p>«-er»</p>680. The suffix -ER denotes one of the units of the same kind that together form a whole:
a smallpart, element, atom, drop, particle, grain, speck, etc. Ero, a unit, element, etc.
Grenero,gram of corn;hajlero,hailstone;karbero,lump of coal;monero,coin;pavimero,paving-stone;polvero,speck of dust;programero,item of a programme;rozariero,bead of a rosary;spiralero,whorl of a spiral;ŝaŭmero,fleck of foam;tritikero,grain of wheat.
An er-word usually denotes a thing complete in itself. For fragment (broken china), and the like, one may use also fragmento, peco, splito (splinter), etc.