Читаем Step by Step in Esperanto полностью

664. Parenco per Adamo. Ne karesu per mano, karesu per pano. Per vorto ĝentila ĉio estas facila. Bela per vizaĝo, sed ne per saĝo. Per lango (li) flatas, per mano batas. Trafi du birdojn per unu ŝtono. Komenci per ŝteletoj, kaj fini per ŝtelegoj. Nutri per promesoj. Kontraŭstari per ĉiuj fortoj. Teni iun per forta mano. La amaso (crowd) malsaĝa juĝas per okulo, ne per kapo. Per promesoj estas pavimita (paved) la vojo al la infero.

665. Batas: Tuŝas forte kaj malelegante per mano aŭ bastono. Diras: montras per vortoj, kio estas en la kapo aŭ en la koro. Flaras: trinkas la odoron per la nazo. Kisas: montras amon per liptuŝo. Nazo: la parto de la vizaĝo, per kiu oni tuŝas la florojn. Reto: truoj kunligitaj per ŝnureto.

666. Per kiu litero oni faras juvelon? (Per L). —— Kial vi amas tiun kantiston? Ĉar li estas ĉarma persono (per sono!).

“Kion fari, por telefoni?” “La afero estas tute simpla. Prenu la aŭskultilon per unu mano, kaj parolu per la alia.”

Kial vi ne atentas? Per linu orelo vi aŭskultas al mi: per la alia vi rigardas tra la fenestro!

“Rigardu! La kato lavas la vizaĝon per la piedoj!” “Ne, panjo. Ĝi lavas la piedon, kaj viŝas ĝin per la vizaĝo!”

Profesoredzino: “La infaneto trinkis la inkon. Kion fari?” Profesoro: “Skribu per krajono, do.”

Instruisto: “La skribo de via°hejma tasko tre similas al tiu de via patro.” Fred: “Jes: mi skribis ĝin per lia plumo.”

“Kiel vi kapablas legi kaj manĝi samtempe?” “Ho, tre simple! Mi legas per unu okulo, kaj manĝas per la alia.”

667. Dum mia tuta vivo mi estis kvazaŭ knabo ludanta sur la bordo de la maro, kaj de tempo al tempo min amuzanta per trovo de ŝtoneto pli glata aŭ konko pli beleta, ol aliaj; dum antaŭ mi, tute ne esplorita, kuŝis la granda oceano de la vero.—(Newton). (Interesa konk-ludo, ĉu ne?).

<p>668. La morto de la rubekolo (<emphasis>Robin</emphasis>)</p>Kiu lin mortigis?“Mi,” diris papago,“Per arko kaj sago—Mi lin mortigis.”Kiu vidis lin morti?“Mi,” diris pulo,“Per mia okulo—Mi vidis lin morti.”Kiu faras kitelon?“Mi,” diris grilo (cricket),“Per mia kudrilo—Mi faras kitelon.”Kiu fosas la tombon?“Mi,” diris porko,Per trulo kaj forkoMi fosas la tombon."Kaj la birdoj lamentis kaj ploris sen konsoloPro la morto de l’ kara rubekolo.

669. ** Pomo kuŝas sur telero. Prenu la pomon per la mano. Rigardu ĝin per la okuloj. Flaru ĝin per la nazo. Palpu ĝin per la fingroj. Mordu ĝin per la dentoj. Gustumu ĝin per la lango kaj la palato. Ĉu ĝi estas bongusta?

670. (a) Per kio oni skribas? (Oni skribas per plumo) … vidas? palpas? flaras? aŭdas? pensas? gustumas? manĝas?

(b) Per kio la avino trikas? birdo flugas? fiŝo naĝas? vi venis ĉi tien?

(c) Kion oni povas fari per plumo? la lipoj? la nazo?…

671. Do not confuse per with kun (150) or de (655). Mi vojaĝis kun li per ŝipo. La ĉapelo estis ornamita de ŝi (was ornamented by her) (ŝi ornamis la ĉapelon) kun gusto per floroj. La knabo estis batita de la patro (la patro batis la knabon) per bastono kun bedaŭro.

672. La lago estis kovrita de (by) folioj (=folioj kovris la lagon). La lago estis kovrita per (with) folioj (=iu kovris la lagon per folioj). La monto estis kovrita de (or, per) neĝo, according to the meaning in the mind of the speaker.

<p>«-ar»</p>

673. The suffix ‑AR denotes a collection, group, set (of units of the same kind, combined to form a whole, or regarded as a whole). Aro, a collection, group, etc.

Himnaro,hymnary;libraro,library;vortaro,vocabulary, dictionary. (Cp. array, constabulary, formulary, commentary, statuary).

Arbaro,forest.Homaro,mankind.Kamparo,country.Klavaro,keyboard.Ŝtupo,step, stair;ŝtuparo,staircase;ŝtupetaro,ladder.Vagono,railway-carriage;vagonaro,train(150). Maparo,atlas.

674. N.B.—An ar-word denotes a complete thing. A haphazard group of words is not a vortaro; nor is any haphazard group of railway-carriages a vagonaro.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки