614. The combination SC (pr.
615. (a) Tiu, kiu ne scias, kaj ne scias, ke li ne scias, estas malsaĝa: kompatu lin.
Tiu, kiu ne scias, kaj scias, ke li ne scias, estas humila: helpu lin.
Tiu, kiu scias, kaj ne scias, ke li scias, dormas: veku lin.
Tiu, kiu scias, kaj scias, ke li scias, estas tedulo (
“Kial vi tiel ploras?” “Ĉar mi ne scias plori alimaniere.”
616. Escepto,
Kiu scias, ne parolas; kiu parolas, ne scias. Saĝa homo scias, kion li diras—malsaĝa diras, kion li scias. Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. Ne demandu scienculon, demandu spertulon. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. Ne ekzistas regulo sen escepto. Nur vintre ni konscias, ke la pino ĉiam verdas. De tro multa scio krevas (
617. Ĉiu regulo en Esperanto estas sen escepto. En Esperanto estas granda tutmonda literaturo: proza, poezia, historia, fikcia, religia, filozofia, kaj scienca; originala aŭ traduka. Ĉe Esperanta kongreso kunvenas kuracistoj, sciencistoj, radiistoj, poŝtistoj, instruistoj, edukistoj, k.a. En tiu ekscitoplena semajno okazas Diservoj, koncertoj, festenoj, paroloj, diskutoj, ekskursoj, kunsidoj de ĉiu speco. Oni faras ĉion en Esperanto, kaj ĉiu persono komprenas sen traduko aŭ interpreto. Neniu oscedas de enuo (
618.
«iĝ»
619. The suffix -IĜ =
N.B. Verbs in ‑iĝi are intransitive (take no direct object).
Ĉu la mondo pliboniĝas (
620. Laŭdu edziĝon, sed restu fraŭlo. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas. Fianĉiĝo (
621. Kiu turo altiĝas kaj malaltiĝas? (La temperaturo).
Mi supozas, karulino, ke mi devas peti la konsenton de via patro al nia fianĉiĝo. Ĉu vi konas lian telefonan numeron?
“De varmo ĉio vastiĝas, kaj de malvarmo ĉio malvastiĝas.” “Ekzemple?” “Nu, somere la tagoj estas longaj, kaj vintre mallongaj.”
“Oni diras, ke vi ne plu havas parencojn. Ĉu ili mortis?” “Ne, ili riĉiĝis.” “Evidente vi estas tiel granda malsaĝulo, kiel antaŭe.” “Ho ne, mi maldikiĝis.”
“Jes!” diris la aferisto. “Maljuna Jenkins iĝis grizhara ĉe mia servo.” “Tio estas nenio” diris amiko. “Unu el miaj komizinoj iĝis flavhara, brunhara, kaj ruĝhara, ĉe mia servo.”