622. (a) The meal is-getting-cold, and my wife is-becoming-furious. The fruits are-ripening on the trees. A wise man does not get-drunk too often. My head is-going-grey. Her hands turn-blue with (de) the cold. That blue ink blackens in (post) one day. Don’t make-friends with him.
(b) Ludo. Unu post alia diras:
“Mi donas al vi …‑on por via naskiĝa tago.”
Poste: “Kion … donis al vi?” “… donis al mi ‑on.”
623. With a transitive verbal root iĝ forms an intransitive verb. La ondoj balancis (rocked up and dozon) Ia ŝipon; la ŝipo balanciĝis. Mi perdis la libron, la libro perdiĝis (was or got lost). Ne sufoku min; mi sufokiĝas.
N.B. Often (as with rock, suffocate, above), the English verb has both meanings: transitive and intransitive.
624. Mi vekas (wake) la infanon; la infano vekiĝas (wakes). Make similar pairs of sentences with the roots
ban ĉagren detru ekscit etend ferm kolekt komenc montr mov nask renkont sving ŝanĝ turn vend vest vund
625. Li ekscitiĝas kiel bolanta akvo. Kie ne estas ligno, estingiĝas (goes out) la fajro. Nevo de papo facile fariĝas kardinalo. Komenciĝas proceso (lawsuit); mono fluas sen ĉeso. Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. Ofte kuraĝo naskiĝas el timo. Kia naskiĝis, tia grandiĝis. Naskiĝu, edziĝu, kaj mortu—ĉiam monon alportu! Pro vorto pika ofte perdiĝas amiko. Se la kaliko (chalice) tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
626. Mi leviĝas (=min levas), I rise, get up. Frue leviĝu kaj frue edziĝu. Sincera opinio montriĝas (appears, is shown) en ebrio. En ĉiu objekto troviĝas (is to be found, there is) difekto. Eĉ sur la suno troviĝas makulo. Eĉ kontraŭ prediko troviĝas kritiko. Antaŭ ni vidiĝas (is to be seen) monto.
627. Blanko signifas ĝojon. Ĉe edziĝo la virino vestiĝas blanke, la viro ne.
"Tommy, vekiĝu!" “Mi ne povas.” “Kial ne?” “Ĉar mi ne dormas.”
“Ĉu la romano finiĝas feliĉe?” “Mi ne scias. La fino temas nur pri edziĝo.”
Instruisto: “Trovu la plej altan komunan faktoron.” Lernanto: “Kio! Ĉu tiu mizera afero perdiĝis denove?”
En homplena omnibuso. La konduktoro (al viro sidanta en angulo): “Vekiĝu!” “Mi ne dormas.” “Kial do vi fermas la okulojn?” “Ĉar mi malamas vidi virinon starantan.”
La fratino de Tommy edziniĝis. Post kelka tempo ŝi skribis, por diri, ke naskiĝis al ŝi infano. “Nu!” demandis lia patro. “Ĉu ĝi estas knabo aŭ knabino?” “La letero nenion diras pri tio,” respondis Tommy “do mi ne scias, ĉu mi estas onklo aŭ onklino.”
628. ** Mi laboris en mia ĉambro. Sonis frapo sur la pordo. Mi kriis “Envenu!”. La pordo malfermiĝis. Amiko eniris, kaj diris “Bonan matenon!”. Mi leviĝis kaj premis lian manon, kaj respondis “Bonan tagon! Kiel vi?” “Bone, mi dankas (vin). Kaj vi?” “Tute sana, dankon. Kaj via familio?” Mi alŝovis brakseĝon, kaj diris al mia amiko “Bonvole sidiĝu” (aŭ “Bonvolu sidiĝi”). Li sidiĝis, kaj ni parolis kune.
629. ** Mia tago Frue en la mateno mi kuŝas sur la lito. Mi vekiĝas, leviĝas, vestiĝas, kaj matenmanĝas. La tutan matenon mi laboras. Mi legas kaj skribas. Tagmeze (en la mezo de la tago) mi manĝas denove. Vespere mia laboro finiĝas, kaj mi vespermanĝas. Poste mi promenas aŭ ludas. Fine mi iras al mia dormoĉambro, senvestiĝas, enlitiĝas, kaj dormas.
630. ** Aŭtuno. La somero finiĝas. La ĉielo griziĝas. La vetero nebuliĝas. La floroj senviviĝas. La folioj bruniĝas. La arboj nudiĝas (nuda, bare). La fruktoj maturiĝas. La tagoj mallongiĝas. La vesperoj mallumiĝas. La matenoj malvarmiĝas.
Mi aliĝas al (join) vesperaj kursoj. Mi lernas paroli Esperante. Mi lernas skribi stenografe. Mi pretiĝas por la vivo.
631. ** Vintro. En la vintro la birdoj silentas. La neĝo falas. La vento blovas. Ĉio bela formortas. La suno leviĝas malfrue kaj subiras frue. La tagoj estas mallongaj. La noktoj estas longaj. La ĉielo estas griza. La aero estas frosta. La stratoj estas glaciaj.
Miaj manoj malvarmiĝas. Mia tuta korpo tremas. Mia nazo bluiĝas. Miaj piedfingroj sensentiĝas. Mia kapo “rondiras” (turniĝas). Mi ternas (sneeze) kaj tusas (cough). Mi suferas de la gripo (flu). Mi estas tute malgaja. Mi sopiras al (long for) la somero.