La kato amas kuŝi sur mia lito, ĉar la lito estas mola kaj varma. Sed kiam Panjo (Mummy) vidas ĝin tie, ŝi diras: “Ho, ne! Tiu lito ne estas por vi. Iru for, kaj dormu en via korbo.”
484. PROPRA, one’s own.
Respondi al la propra demando, to answer one’s own question.
Estu saĝulo en via propra domo (in your own house).
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo (checking, verification, supervision).
485. (a) Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. Oni malofte vidas la proprajn kulpojn.
Propran ĝibon (hump, hunch) neniu vidas.
Propran vangon (cheek) neniu batas.
(b) Dormi sur la propra lito. Resti inter la propraj amikoj.
To walk with one’s own sister, to stand under one’s own roof, to write over one’s own name, to row one’s own boai. Look at your own face.
(c) Iu ĉambro havis ok angulojn. En ĉiu angulo sidis kato. Sep katoj sidis antaŭ ĉiu kato. Sur la vosto de ĉiu kato sidis kato. Kiom da katoj estis en la ĉambro? (1191)
«Dev», «pov», «vol»
486. Devo, duty.
Povo, power.
Volo, volition, will.
Kie estas volo, tie estas povo. Granda parolo, sed malgranda volo. Kontraŭ volo de Dio helpas nenio. Devo vokas. Ĉies devo estas nenies devo.
Li estas sen volpovo. Fortvolulino. Ĉiopova, senpova, plenpova, parolpova, penspova. Senvola. Volforto. Bonvolo (good tvill, benevolence).
487.
Mi devas iri, I have-the-duty to-go. I must go. It is my duty (I am-obliged, am-bound, need, have) to-go.
Mi povas iri,I have-the-power to-go. I can go. It is in my power (I am-able) to-go.
Mi volas iri,I have-the-will to-go. I will go. It is my will to-go. I choose (have-a-mind, mean, am-willing, wish, want, like) to-go.
488. Ĉiu devas morti. Por ĉiu plezuro devas esti mezuro. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed trastudi. Juĝanto devaa havi du orelojn.
Mensoganto (liar) devas havi bonan memoron.
Kiu povas antaŭvidi? Eĉ pinglo povas koron trapiki. Tri povas sekreti, se du estas for.
Granda bono povas veni el. granda malbono. Hundo povas boji, eĉ kontraŭ la reĝo. Neniu konstruo povas esti sen bruo.
Eĉ heliko (snail) povas flugi sur la vosto de aglo.
Se la maro estas trankvila, ĉiu povas esti piloto. Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.
Inter pokalo (goblet) kaj lipoj multo povas okazi.[47]
Ne rapidu insulti, volu (have the goodness) aŭskulti.
489. Mi faras, kion mi devas (povas, volas). Mi laboras, ĉar rni devas (have to). Kiu devas, tiu povas. Ĉiu provas, kiel li povas. Vi povas, se vi volas. Kiu volas, tiu povas. Voli estas povi. Mi libertempas, kiam mi volas. Volu aŭ ne volu, elekto ne ekzistas.
490. Betonas: devas havi. Pardonas: volas forgcsi la malbonon. Libera: (a) povas fari, kion li volas; (b) ne havas edz(in)on.
491. “Ekzistas momentoj en la vivo, kiam vorto eĉ de malsaĝulo povas utili.” “Jes, vere! Do parolu: mi aŭskultas!”
Patrino: “Se vi deziras ludi la pianon, vi devas lavi la manojn.”
Filineto: “Sed mi tuŝas nur la nigrajn klavojn (keys)!”
Kion oni povas havi en poŝo malplena? (1191).
"Avino! Ĉu oni devas respekti blankajn harojn? " “Kompreneble, kara.” “Do kial vi tinkturas (dye) viajn?”
“Mi devas engluti (swallow) ĉion, kion mia edzino diras.”
“Nu! Mi devas engluti ĉion, kion mia edzino kuiras (cooks)!”
492. (a) Kion oni povas fari, se oni havas plumon (broson, kreton, martelon, monon)?
Kion oni devas havi, se oni deziras skribi (aĉeti ion …)? Kiam oni devas havi plumon? …
(b) Why are you reading? (Because I want to learn). Why don’t you speak? (Because I must think). Why must we wait? (Because I can’t attend to you now).
(c) Ni volas diskuti la demandon. Vi devas suferi en silento. Oni povas pardoni al idioto.
Complete similarly: volas konfesi, povas erari, devas instrui, volas fini, povas kredi, devas telegrafi, povas esperi.
(d) Use in sentences six verbs ending in -i, preceded by volas, povas, devas (thus: ŝi volas dormi, ŝi povas dormi, ŝi devas dormi), and translate.
493. Mi devis iri, I had (was obliged, was bound) to go.