Sonoras, rings; sonoregas, clangs, booms; sonoretas, tinkles. Amo, love; ameto, a liking (“a tiny seed of love”); amego, adoration. Paŝas, steps, paces; paŝetas, trips, toddles; paŝegas, strides. Pluvo, rain; pluveto, drizzle; pluvego, downpour, deluge, “cats and dogs”. ŝnuro, rope, cord; ŝnureto, string; ŝnurego, hawser. Nebulo, fog; nebuleto, haze, mist; nebulego, dense fog.
Malsaneta, “off colour”; malsanega, at death’s door.
Verdeta, greenish.
467. Compare et and id.
A hundeto may be a full-grown dog, though a midget in size.
A hundido (puppy) may be quite large.
Agleto, a very small eagle; aglido, an eaglet.
468. Dronanto kaptas ĉiun herbeton. Por paro amanta ĉiu loko sufiĉas. Riveretoj fluas al riveroj. Vi ne estas la sola ŝtoneto sur la marbordo. Ne ĉiu papereto estas bankbileto. Amo kaj rideto (smile) ne konas landlimojn. Ŝteletiston oni batas; ŝtelegiston oni ŝatas.
469. Kial viro kun amiko similas ĝirafon? (Ĉar li havas kolegon (kol-egon).)
En la menaĝerio. Onklino: “Ne tuŝu la papagon (parrot): ĝi mordas.”
Nevineto: “Nu, do! VI tuŝu ĝin!”
** La renkonto. Li kaj mi promenis sur la strato. Mi vidis lin, kaj li vidis min. Mi ridetis al li, kaj li ridetis al mi. Mi premis lian manon, kaj li premis mian manon. Mi diris al li “Bonan tagon! Ĉu vi estas sana?” Li respondis al mi “Tre sana, dankon. Kaj vi?”
Li estas bonegulo,Konsentas ĉiuj ni.(Variantoj: Ŝi estas bonegulino. Ili estas geboneguloj).
470. (a) Diketa. Detaleto. Lavetas, lumetas, moketas, supozetas. Eblete, iomete. Grandega, karega, kuraĝega, superega. Dentego. Gojegas, ŝategas. Multegaj. Eta, tiny. Etulo, etulino, ineto.
(b) From bel, fier, malbel, pal, riĉ, san, varm, form adjectives. From arb, best, bru, dom, har, infan, knab, leter, libr, mont, poem, river, ŝip, ŝton, urb, vent, voĉ, form nouns. From blov, bril, dorm, flu, frap, insist, kis, kri, kur, labor, laŭd, lern, manĝ, mensog, plend, plor, puŝ, rigard, salt, tim, trink, form verbs. With each root use (a) eg; (b) et.
(c) Hundidego, hundegido, ameganto, profitegisto, fortegulo, malsanegulino. Filineto, bovidineto, pianisteto, katideto, katetido, dormanteto, dormetanto, karulineto, brunetulino.
471. Et may sometimes convey the idea of affection or caress; and eg may suggest crudity, roughness.
Bubo, lad, mere boy, urchin;
bubeto, little rogue;
bubego, lout, lubber.
Amiketo, patrineto, buŝeto, maneto. Eta Tim.
«La monatoj de la jaro»
472. En Januaro la vetero estas frosta kaj neĝa. En Februaro ĉio vestas malgaja. En Marto blovegas la vento. En Aprilo la herbo verdas, kaj falas pluveto. En Majo ridetas la tuta Naturo. Enjunio floras rozoj. En Julio la tagoj estas varmegaj. En Aŭgusto la fruktoj estas maturaj. En Septembro oni rikoltas la grenon. En Oktobro falas la folioj. En Novembro ĉion kovras nebulego. En Decembro ni festas Kristnaskon.
473. (a) En kiu monato vi naskiĝis (were born)? Nomu la nunan monaton. Kiun monaton vi preferas? Kial? Kiu monato venas antaŭ Novembro? post Aprilo? inter Novembro kaj Januaro? Kio okazas en Marto? Kiam venas la nebulegoj?
(b) Kial Kristnasko similas al la litero D? (1191).
The Verb-Ending «-i»
474. When in English we put the word to before a verb, Esperanto translates to by the ending -I.
Thus: prosperi, to prosper; rifuzi, to refuse; suferi, to suffer.
Li promesas rapidi, he promises to-make-haste. Li rapidas promesi, he hastens to-promise.
Mi deziras provi lerni legi kaj skribi, I want to-try to-learn to-read and (to‑)write.
The ending -I is called the InfInItIve.
475. Ni konsentas malkonsenti. Esti en Romo, kaj ne vidi la Papon! La hundo ne bojas, kiam ĝi deziras kapti ŝafidon. Ĉion kompreni estas ĉion pardoni. Instruas mizero manĝi panon sen butero. Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. Vivu kaj lasu (allow, let) vivi. Eĉ kato rajtas rigardi al reĝo.[46]
476. DIVERSAJ ESPRIMOJ. Pagi por fremda festeno. Promesi orajn montojn. Havi varman lokon. Prediki al surduloj. Perdi la saĝon (la kuraĝon). Ne movi la buŝon. Diri la nudan veron. Fordoni la okazon (occasion, chance). Havi la okulojn sur la ĝusta loko. Alpremi iun al muro. Lasi fali la manojn. Streĉi la orelojn.