Oni povus diri, ke ĉi tie ne necesas la inversa vortefiko de sen, ĉar la adjektiva finaĵo, kiel adjektiva ĉefelemento, postulas sen tio antaŭan substantivon (ĝenerala regulo 2.b) do senforta ankaŭ per ĉi tiu regula vortefiko fariĝas sen-forto/a. Sed ni ne forgesu, ke ĉi tiu efiko rilatas tie ĉi ne la radikon fort, sed la tutan komplekson senfort. La plena analizo do estas (sen forto)o-a. Do, per vortoj: karakterizita per (a-finaĵo) la eco (o-finaĵo) (sen forto). Do: karakterizita de senforteco. La o-finaĵo, kiel kategorio-sufikso anatataŭas ĉi tie la sufikson eco, ĉar «esti sen forto» signifas evidente econ.
Ŝajna samelementeco.
Inversa vortefiko
Ekzistas kunmetitaj vortoj, kies ĉefelemento, memstare, estas samelementa vorto, do ĝia finaĵo estas pleonasma. Sed en la kunmetaĵo, tamen, la finaĵo ricevas memstaran funkcion. Per tio ĝi fariĝas
ĉefelemento en la vorto, do la ĉefelementeco de la lasta vorto estas nur ŝajna.
Ni vidu ekzemple la vorton: voĉdoni. Doni estas samelementa vorto, ĉar ĝi estas verba radiko kun verba finaĵo. La analizo de la vorto voĉdoni do estus (laŭ la ĝenerala regulo 2.c): voĉe doni, aŭ voĉa doni. Ili ne havas sencon, do la regula analizo fiaskas. Kion signifas tio? El multaj ekzemploj ni vidis, ke la fiasko de la regula analizo signifas, ke la finaĵo estas memstara elemento, kaj rilatas ne nur al la lasta elemento, finaĵe, sed al la tuto de la duobla elemento, vorte. Ni provu la analizon laŭ tiu ĉi maniero. La rezulto estos: (voĉdone)i. Voĉdone estas (dono de voĉo)e (ĉar e postulas antaŭan substantivon). Sekve la tuta analizo estos: (dono de voĉo)e-i, aŭ, ĉar e estas anstataŭigebla per la prepozicio per: i per dono de voĉo: «funkcii per dono de voĉo».
Nun ni rigardu la vorton senforta. Forta estas adjektiva radiko, la analizo do estus (laŭ ĝenerala regulo 2.b): forta je seno. Sed ĉi tio estas sensencaĵo, do a funkcias memstare, la analizo do estos (sen fort)a. Sen, kiel ni vidis, ĉiam postulas post si substantivon (inversa vortefiko). La definitiva analizo do estos (sen forto)a, same kiel senkora estas (sen koro)a.
Ni rigardu la vorton: grandkuraĝa. La vorto ŝajnas havi adjektivan ĉefelementon. Unua analiza provo: kuraĝa je grando. Ĝi ne havas sencon. Dua provo: Grand-kuraĝ/a. Ni ricevas du adjektivajn radikojn. Ili ne povas stari kune, disfalas do je granda kaj kuraĝa. Sed ĉiu adjektivo postulas post si nepre substantivon. Jen ree la inversa vortefiko. La analizo do estos (granda kuraĝo)a.
En senforta kaj grandkuraĝa do la inversa vortefiko de la prepozicio kaj adjektivo substantivigas la karakteron de adjektivo en la interno de la a-finaĵa
vorto, per tio apartigas la a-finaĵon, donante al ĝi memstaran vivon kaj funkcion.
Same: helblua estas (hela bluo)a; plenplena estas (plena pleno)a.
Same, inversan vortefikon ni trovas ĉe la vorto korvonigra. La unua analiza provo (nigra je korvo) ne donas senchavan rezulton. Dua provo: korvo-nigr/a. Korvo, kiel substantivo, substantivigas la postan adjekivon, la rezulto do estos: (korvonigro)a: (nigro de korvo)a.
La inversa vortefiko do funkcias ĉe a-finaĵaj vortkunmetoj, neanalizeblaj laŭ la fundamenta regulo 2.b. Ĝi konsistas en la substantivigo de la adjektiva radiko per adjektivo, substantivo, aŭ prepozicio.
Fruktuzo de nereguleco
Ĉe la pritrakto de la inversa vortefiko ni vidis, kiel utiligas la lingvo la gramatikan senregulecon por siaj celoj. Sen povas stari nur antaŭ substantivoj. El tio gramatike sekvus, ke en la vortkunmeto ni devus substantivigi antaŭ sen la nesubstantivajn radikojn per speciala substantiviga sufikso. Sed Esperanto aplikas logikon sencan jene: se sen povas stari nur antaŭ substantiva radiko, sekve ĝi per si mem, aŭtomate, substantivigas ĉiun nesubstantivon. Tiel ni gajnis la simplajn formojn: sentima, senforta.
Laŭ la sama, sed ankoraŭ pli kuraĝa metodo estas faritaj la vortoj: facilanimo, sendependo, perlaboro, porvivo ktp. Ili evidente ne estas analizeblaj laŭ la ĝeneralaj reguloj. Kiel ni vidis, la fiasko de la regula analizo signifas ĉiam, ke la finaĵo rilatas ne al la lasta, ŝajna ĉefelemento, sed ĝi mem estas la ĉefelemento kaj rilatas al ambaŭ ĉefelementoj, kiel al tuto.
Ni vidu nun la suprajn vortojn.