Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

"Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r­-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la r. Eniru en la ĉambron kaj aŭdu la pe’fektan proŭnoŭncadon."

Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. "Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r­-esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kvadek jaroj. Sidiĝu enter ni."

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dekdu viroj.

"Kiuj ili estas?"

"Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizogas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ."

Mi prezentis min.

"Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?"

Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: "Parolu Esperante!" La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:

"Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj…"

La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: "Ne estas permesite paroli pri politiko."

"Padoŭnu men… Viroj konstruas la stratojn. En li stratoj estas doŭmoj, le’nejoj, preĝejoj…"

La juĝantaro leviĝis kaj diris: "Ne estas permesite paroli pri religio."

"Padoŭnu men… Estas doŭmoj, le’nejoj, sed ne preĝejoj…"

"Bonege," diris la juĝantaro.

"Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante…"

La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: "Ve, fi — vi diraĉis neologismon! Lante ne estas permesita."

"Sed mi celis diri: venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn", defendis la parolanto.

La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la ju­ĝantaro, akuzis: "Vi faris nepadoneblan pekon, vi diris neologismon."

Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis, kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko, ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego. La parolanto daŭriĝis:

"Nu ĉiju doŭmoŭ estas faritaj el… el… el CEMENT kaj el… el… BRICKS kaj la… la… la… e… Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pemesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle."

La knabeto protestis: "Mi bone komprenas."

La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris:

"Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r­-Ideo de nia kara lengvoŭ."

Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris:

"Kiel vi scias, ĉiu lernoklaso fiaskis. Ordinare la lernantoj ĉeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaŭ ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon de miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kaŭzo oni ne interesiĝis. Nu, ĉu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?"

Neniu respondis.

La prezidanto daŭrigis:

"Bedaŭrinde ni ne povas revenigi ĉiujn, sed tio ne estas nia kulpo, ĉar dum la daŭro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per "Boŭnan tagon" aŭ "Boŭnan vesperon" por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto, eĉ pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo estas ja malfacila, kaj mi proponas ke ni lasu la solvon al la juĝantaro."

La juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan ĉambron. Ĉiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle:

"Ni bone konsideris la problemon de ĉiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome ili naŭziĝis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj ke ne estas danĝero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve ni konstruis fortegan digon kontraŭ Ido, Bolak, Volapük, Interglossa, Solresol ktp. Krom tio ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesteco), ke miloj da homoj en Plurtown scias diri "tabloŭ", "sejĝoŭ", "tasoŭ" kaj "libroŭ", kiuj estas (kiel vi ĉiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj."

Ĉiuj laŭte kaj longe aplaŭdis, kaj mi vekiĝis, Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian buŝon, kiu estis tute tordita.

<p>14. SPERTO SAĜON AKRIGAS.</p>

"Rigardu la standon," mi diris fiere al Anjo. "Vidu, kiel mi desegnis ĝin. Majesta, ĉu ne?"

"Je-e­-s," ŝi diris hezite, "sed ĉu ĝi ne povus esti iom pli bela… pli ornamita?"

"Eble, sed mi priatentis nur la praktikan flankon. Ornamaĵoj kaj floroj estas belaj, sed ili ne vendas kuirilojn. Vidu la servotablon! Ĝi estas tridek futojn longa kaj nur kvar futojn for de la malantaŭa muro. Tio donos lokon antaŭ ĝi por la publiko," mi klarigis. "Kaj la eniro ĉe la dekstra fino de la tablo estas nur sufiĉe larĝa por enlasi nin flank-ire. Tio donas maksimuman longecon al la servotablo."

"Mi esperas, ke mi povos ĉiam pasi tra tiu eniro," ŝi diris alude.

"Ho, mi estos singarda; mi ne volas perdi bonan helpantinon, eĉ provizore."

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука