"Nu," diris Anjo, "provizore ni ĝisas vin, Frank. Ni volas rigardi la foiron kaj poste ni devas pretigi nian standon." Ni laŭiris senfinajn vicojn da standoj kaj gapis interesite. Estis grandegaj standoj de mondfamaj firmaoj, standoj de fabrikistoj kiuj prezentis per funkciantaj maŝinetoj la fabrikprocedojn de la kruda stato ĝis la preta artiklo. Estis maŝinoj, kiuj estis pretaj por montri ŝufaradon, la meĥanikan senostigon de fiŝoj, la enskatoligon de varoj, la presadon de gazetoj, la faron kaj pentron de porcelanaj vazoj, kaj tiel plu senfine. Estis granda, lukse drapirita halego, kie reĝine majestaj sinjorinoj montrocele portos laŭmodajn robojn. En unu halego staris plenampleksaj domoj, konstruitaj speciale por montri la plej modernajn planojn. En alia halo estis granda ĝardeno kun herbejoj, fontanoj, arte dismetitaj ĝardenfloroj, ĉiuspecaj kaj grandaj, plenkreskaj arboj. Ŝajnis nekredeble, ke oni konstruis ĉion ĉi tion por nura daŭro de malpli ol unu monato. Fine ni revenis al nia stando.
Junulo venis al mi kaj diris kun forta irlanda akcento:
"Ĉu vi deziras laboranton?"
"Efektive jes," mi respondis. "Ĉu iu sendis vin al mi?"
"Ne, mi nur demandas."
"Kia estis via lasta laboro?"
"Mi laboris en magazeno dum iom da tempo, sed trovis la laboron tro teda. Antaŭ tio mi estis emajlisto en fabriko, sed la laboro malutilis mian sanon."
"Ĉu vi iam ajn eksponis aŭ laboris en foiroj?"
"Ne, nur tiujn du laborojn mi faris. Antaŭe mi studis ok jarojn por fariĝi katolika pastro, sed ŝanĝis la ideon, antaŭ ol mi faris la finan voton."
Mi staris penseme kaj sendecide. Li estis juna, seriozmiena kaj modeste vestita. Li ŝajnis tre sincera kaj ema labori.
"La laboro en foiroj estas tre streĉa," mi avertis. "Oni ofte eĉ ne havas tempon manĝi; mi ne pensas, ke vi estas tipo taŭga por foiro."
"Donu al mi la ŝancon! Mi certas, ke mi ŝatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros."
Mi rigardis demande al Anjo, kaj ŝi kapjesis.
"Bone," mi diris. "Ĉu vi povas komenci nun helpi al mi ordigi la standon?"
"Volonte."
Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj ĉio estis aranĝita.
"Ho, kio estas via nomo?"
"Michael 0Hara."
"Bone, Micky, ni komencu."
15. LI VORTON EN LA POŜO NE SERĈAS.
La sekvintan matenon, dum Anjo kaj mi alproksimiĝis al la enirejo de la foiro, viro venis rekte al mi kaj etendis la manon. Surprizite mi akceptis la manpremon. Li tutkore skuis mian manon, metis la alian manon amikeme sur mian ŝultron, kaj diris: "Vi laboras en la montrejo, amiko, ĉu ne? Jes, mi sciis tion, sed vi ne ŝvitis tiom longe, kiom mi ha! Mi povas vidi tion, mia kapo ne servas nur kiel apogilo por mia ĉapo. Jes, videble vi estas nova bazarulo, ĉar vi ne kalkulis la fingrojn post manpremo. Ĉiam faru tion post manpremo kun bazarulo, kam’rado. Eblas, ke vi ne konas min. Ĉiuj bazaruloj konas Martin Vernon: la plej sperta bazarulo kiun la montreja mondo iam havis la ŝancon — ne, la
Mi rigardis lin. Li radiis de bonhumoro, estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo. Li portis biretoĉapon, buntan kravaton, sportjakon, veluran pantalonon kaj brunajn ŝuojn. Li parolis per granda miksaĵo de slango, en kiu estis la bazarula, la usona kaj slangoj el diversaj regionoj kune kun fremdaj vortoj. Kiel multaj bazaruloj, li diris efektive ne "bazarulo", sed "barzulo" (lange oportuna kripligo).
Je lia tumulta alparolo Anjo kaj mi ekridis.
"Ha, la gaja koro!" patosis Martin. "Kia mizera mondo estus ĉi tiu globo, se mankus la rido! Venu, Romeo kaj Julieta, ni eniru, vi ne pentos la donotajn groŝojn, vi vidos min labori, vi vidos min tondi la ŝafojn. Antaŭen, estimataj, al la giĉeto!"
"Ĉu mi estas via unua ŝafo hodiaŭ?" mi ridis.
"Nu kiaj paroloj, samsortano! Vi ĵetas semojn por rikoltegi, saĝulo! Neniu jam bedaŭris renkonti Martin Vernon: vi vidos. Per la vortoj de Julio Cezaro, kiam li ĉarpentis la Trojan ĉevalon:
Mi pagis por li, montris niajn enirbiletojn kaj eniris. Ni kune iris al la stando.