Mi ne respondis, sed mi iĝis malalthumora. En la apartamento mi rakontis al Anjo la verdikton de Thorsen.
"Ne malkuraĝiĝu," ŝi diris. "La vivo estas tia, kaj oni povas nur agi laŭ la cirkonstancoj. Ni aĉetu kuirilon — por la hejmo, — la firmao certe vendos ĝin al ni je la pogranda prezo. Tiam ni povos lasi la manĝon, kaj dum ĝi kuiriĝos, mi povos helpi al vi kolporti. Se ni kunigos niajn vendojn, ni pli facile atingos la kvanton, kiu havas la plej altan procenton. Mi certas, ke sinjoro Thorsen permesos tion."
Sinjoro Thorsen konsentis. Ni kune kolportis, kaj ŝia kunesto gajigis la laboron. Anjo frapis ĉe unu flanko de la strato, kaj mi ĉe la alia. Sed mi jam perdis iom de la obstino pri mendakiro. Mi sopiris la foirojn.
Tempo pasis. Estis jam frua februaro. Iom laca, mi eniris la apartamenton. Estis sabata posttagmezo. Anjo kutime ne laboris sabate, ĉar tiun tagon ŝi uzis por prizorgi hejmajn aferojn kaj aĉeti por la semajnfino.
Kiam mi eniris, ŝi staris en la mezo de la planko kun la manoj malantaŭ la dorso. Ŝia kapo kliniĝis al mi, kaj ŝiaj lipoj pintis burĝone.
"Kisu min!" ŝi diris.
"Volonte."
"Ha, sed la kiso estos por io speciala."
Senenkete mi solene plenumis la postulon. Ŝi metis fingropinton sub la mentonon kaj parade riverencis. (Ankoraŭ mi ne povis alkutimiĝi al la diferenco inter Anne ĉe komerco, kaj Anjo la kunulino.) Anjo sekvigis sian riverencon per prezento de flugfolio. Mi rigardis ĝin:
"Bela donaco!" mi ironiis. "Ĝi estas reklamo pri konkurenca senakva kuirilo."
"Jen saĝa viro!" ŝi diris. "Ĉu via cerbo iris promeni? Ĉu vi ne komprenas, ke tio estas ŝanco? Tiu kuirilo apartenas al Londona akcia kompanio, eble potenca. Mi vidis ĝin en fenestro de feraĵisto kaj akiris tiun flugfolion. Nu, se tiu firmao vendis al butikisto ĉi tie, ĝi nepre komercas landskale. Ĉu necesas klarigi plu? Ni skribu al la adreso sur la flugfolio pri nia foira vendado kaj petu dungon!"
Ĉe konstato de la ŝanco, kiu sin prezentas, mi entuziasmiĝis. Tiun vesperon mi zorge redaktis leteron ai la firmao "V.I. KERR & Co. Ltd." pri ĝia "KUKOL" senakva kuirilo, kaj pri nia vendosperto. Du tagojn poste venis la respondo: specimena kuirilo kaj letero kun salajraj detaloj kaj propono pri tuja intervjuo kun direktoro de la firmao.
"Tiu firmao ne dormas," mi diris al Anjo.
12. INTER LUPOJ KRIU LUPE!
Nigra volba ĉapelo, rigida blanka kolumo, nigra kravato, nigraj jako kaj veŝto, nigra, blankstria pantalono, grizaj gamaŝetoj kaj malhele griza surtuto. Tiel mi estas vestita. Mi troviĝas en Berwick-on-Tweed ĉe la skota-angla landlimo. Mi nun estas unu el la granda armeo da vojaĝantaj komizoj. Ĉiu batalanta por pluŝtopi jam plenŝtopitajn butikojn per varoj. Ĉiu leginta vendinstigajn librojn, broŝurojn, gazetojn, artikolojn, kiuj instruas kiel krei merkaton. Ĉiu studanta kiel vendi al butikistoj (kiuj ne povos revendi al la senmona publiko). Ĉiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas vendi kaj vendi senĉese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj ĉiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma aĉeto kaj maksimuma ŝparo.
Ĉie en vilaĝoj, urboj kaj urbegoj ni migras kun la firmao-vizitkartoj, ĉiam pretaj en facile atingebla poŝo, la mano ĉiam preta por grava manpremo, la imponesprima masko fiksita sur la vizaĝo. Ne por ni estas destinitaj la pordoj puŝitaj kontraŭ la vizaĝon. Laŭvide ni prosperas. Ne aĉklasaj kolportistoj oni konsideras nin, sed dignaj agentoj de komercaj firmaoj. Survoje kaj en modestaj hoteloj ni renkontiĝas. Ni estas gravaj anoj de la vendkomiza frataro. En la hotelaj sidĉambroj ni interparolas pri aferoj kaj mensogas pri grandaj akiritaj mendoj. Ni parolas pri la granda komerca pliboniĝo, kiun la naciaj statistikistoj ĉiam heroldas. Kuraĝon ni donas unu al la alia. Frate ni kuntrinketas bieron kaj rakontas spicajn rakontojn.
Kaj kelkaj el ni ja prosperas… prosperas ĝis tiu grado, ke ni ne plu estas devigataj kelkafoje kaŝe eviti manĝon. Prosperas sufiĉe por sendi sufiĉon al la edzino. Precipe tiuj el ni, kiuj vendas agnoskitajn varojn. Kaj la ceteraj? En la hoteloj ili ne estas distingeblaj inter la aliaj; sed kiam ili estas solaj, sur la strato aŭ en la litĉambro, la masko defalas, kaj zorgo estas videbla. Oni povas legi iliajn amarajn pensojn: "Ĉu la firmao estos kontenta pri la mizeraj mendoj? Ĉu la firmao ne maldungos? Kiel kompili leteron por kontentigi la firmaon? Kiel enleterigi optimismon, kiun oni ne sentas? Kiel sendi sufiĉon al la edzino, por ke ŝi ne vivu mizere? Kiel aĉeti ŝuojn por anstataŭi la portatajn, kiuj senhonte malkaŝas la mankon de prospero?"
La industria krizo peze funebras malgraŭ la statistikistoj. Kelkaj butikistoj aŭ firm-aĉetistoj ĝentile klarigas al ni, ke pro malbona negoco ili ne plu povas aĉeti. Aliaj sin kaŝas malantaŭ sekretariinoj, kiuj baras la vojon. Kaj kelkaj senkompate pretekstas okupiĝon, kaj igas la komizon ree kaj ree reveni vane.