Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

Kredu min, Sinjorino!

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi…Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l' ĉirkaŭ­starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj… neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento…Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.Raymond Schwartz

Rossetti Cesare

Классическая проза18+
<p>1. KIU SIN ENJUNGIS, DEVAS TIRI.</p>

Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tre indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis min verki la ceteron. Al li la kulpo!

C.R.

Estis malvarme ekstere, sed la ĉambro, kie ni sidis, estis agrable varma. Mia plej kara amiko, Ernesto, sidis kontraŭ mi, donante sin plene al sia komforta brakseĝo. Jam dum unu horo ni parolis Esperante kaj pasis de temo al temo. Estis vere instiga plezuro aŭskulti lin; li tiom bone sidis en la lingvo. Ordinare, kiam li parolas per sia gepatra lingvo: la angla, mankas al li la vervo kaj esprimo, — sume, la muziko, kiu montriĝas kiam li parolas Esperanton. Lia Esperanta prozo estas poezio. Tute malsamaj ni estas. Arto kaj poezio tute ne tuŝas min, tamen mi ne povas ne senti la belecon de lia esprim-maniero.

Nia parolado fine atingis la Esperantan literaturon, kaj post tio… paŭzo. Ni sidis dum iom da tempo en serena silento, kiun povas ĝui nur veraj amikoj. Mi suĉis cigaredon kaj distre rigardadis la ŝvebantan fumon.

Subite Ernesto diris: "Kial ne verki romanon?"

"Mi?" mi respondis, tute konsternite.

"Jes, vi", li insistis flegme.

Mi ridis: "Mi tute ne havas kapablon tion fari, kaj cetere, pri kio mi skribu?"

"Aŭskultu," li diris. "Mi scias ke vi ne estas aŭtoro kaj ke vi havas lingvajn mankojn, sed vi spertis varian kaj interesan vivon, kaj vi tre interese rakontas pri viaj travivaĵoj, do kial ne skribi pri viaj spertoj ĝuste tiel, kiel ili okazis? Mi certas, ke tiuj okazintaĵoj interesus. Ne! Ne kapneu. Nu, vi ne estas stilisto, konsentite, sed stilo en si mem ne estas ĉio. Jen kial mi konsilas al vi verki."

Mi rigardis lin tre dubeme. Mi konis lin sufiĉe por scii ke li ne ŝercas, ke li tute sincere admonas min… sed… ĉu li ne eraras… ĉu li ne tro alte taksas min?

"Eble," mi respondis hezite. "Tamen rakonti apartajn incidentojn estas unu afero, sed kiel mi kunigu mian vivon en romanformon? Ĝi estis iom varia kaj saltas de medio al medio; alivorte, ĝi estas devia, epizoda, kaj ne kondukas rekte al kulmino laŭ postulo de romano.

"Vi ne komprenas," paciencis Ernesto. "Ne necese oni formas romanon laŭ la reguloj de fabelo. Elektu kion vi juĝas interesa kaj kroniku ĝin tute libere kaj laŭ­sekve, ellasante tion kion vi juĝas tro aparta."

"Mi komprenas," mi diris. "Sed okazas aferoj, kiujn oni ĝue rakontas, sed kiuj ne indas kiel materialo por romano. Ekzemple la rakonto pri Lilio…"

"Lilio?" demandis Ernesto.

"Jes, pri okazo, kiam mi troviĝis iom embarase en nepropra lito."

"Ĉielo, haltu! Tiaj rakontoj viaj estas tute ne toler… Nu, kaj kio okazis poste?"

"Estis mateno. La alia… persono partopreninta la liton jam elŝteliĝis el la ĉambro, kaj mi mem nur atendis oportunan okazon por sekvi. Subite iu eniris la ĉambron. Mi min kaŝis sub la litaĵoj: kiu estas tie? Mi aŭdis la enveninton klopodi ie-tie en la ĉambro kaj konkludis: la timinda, severmora dommastrino! Ŝiaj paŝoj proksimiĝis al la lito. Kion fari? Mi kuŝis senmove. Tiam — ho teruro! — manoj min tuŝis, ĉirkaŭpalpis — mi kuŝis ŝvitegante — kaj la manoj… ordigis patrine ĉirkaŭ mi li litaĵojn. Poste ŝi foriris. La mastrino pensis, ke mi estas… la regula okupantino de la lito!"

Ernesto brovumis. "Hm, iom dube. Mi opinias: ŝparu la donĵuanajn aventurojn aŭ ĉiuokaze ne spicu la verkon tro forte per ili. Kiel mi jam diris, kribru viajn faktojn laŭ juĝo, sed materialon vi ja havas. Nu, vi estis dum jaroj eksponisto. Pritraktu tiun flankon. Startu ĉe la komenco de via eksponista kariero."

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука
1984. Скотный двор
1984. Скотный двор

Роман «1984» об опасности тоталитаризма стал одной из самых известных антиутопий XX века, которая стоит в одном ряду с «Мы» Замятина, «О дивный новый мир» Хаксли и «451° по Фаренгейту» Брэдбери.Что будет, если в правящих кругах распространятся идеи фашизма и диктатуры? Каким станет общественный уклад, если власть потребует неуклонного подчинения? К какой катастрофе приведет подобный режим?Повесть-притча «Скотный двор» полна острого сарказма и политической сатиры. Обитатели фермы олицетворяют самые ужасные людские пороки, а сама ферма становится символом тоталитарного общества. Как будут существовать в таком обществе его обитатели – животные, которых поведут на бойню?

Джордж Оруэлл

Классический детектив / Классическая проза / Прочее / Социально-психологическая фантастика / Классическая литература