Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

"Egoisto," ŝi riproĉis. "Sed serioze: se kliento formoviĝos de la tablo sen decidi aĉeti, ni eble devos kuri tridek futojn por lin kapti kaj konvinki."

"Ne, Anjo, mi pensis ankaŭ pri tio. Vidu tiun kurtenon, kiu pendas de la servotablo al la planko: tiun en la mezo, kaj tiun alian ĉe la maldekstra fino. Tiuj kurtenoj kovras truojn, kaj se ni volas atingi homon rapide, ni povos trarampi sub la tablo."

"La supro de la tablo estas mallarĝa. Kial?"

"Por ke ni povu esti pli proksime al la kliento kaj imponi lin. Kaj la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta. Tio donos al la vendistoj iom pli da alto, kii helpos ilin superregi la klientojn."

"Mi ŝatas la altigitan parton en la mezo de la servotablo kaj la podion malantaŭ ĝi," Anjo diris. "Tie vi povas kuiri en plena vido kaj bone deklami. Ankaŭ la reklamojn mi ŝatas. Ili ja estas okulfrapaj."

"Jes," mi diris. "Grandaj, dikaj literoj, minimumo da vortoj sen ia ornamaĵo aŭ artismo. Oni aŭtomate legas ilin dum preterpaso. Pensu, Anjo, ke por vidi kaj legi ĉion en ĉi tiu grandega foiro necesus semajnoj; do la reklamoj devas esti klaraj kaj elstaraj."

"Kial vi nomas ĉi tion stando?" gajis Anjo. "Mi nomus ĝin kaptilo."

"Kaptilo aŭ ne, ĉi tiu stando kostas pli ol kvincent pundojn, kaj ni devas montri profiton en la daŭro de malpli ol unu monato, alie V.I.K. ne plu entreprenos."

"Kaj la seĝoj por la rigardantoj?"

"Ne, se ili staros, ili okupos malpli da loko. Cetere, per seĝoj ni logos ne interesitojn, sed sole homojn, kiuj estas lacaj pro la longa promenado tra la foiro. Teni la intereson dum pli ol unu horo estos malfacile; sed mi estas certa, ke mi povos. Mi taŭge spicos la deklamon per humoro."

"Mi povus ja aĉeti ŝnuron."

"Por kio?"

"Por kaptoligi la homojn. Nur tio mankas," ŝi ŝercis. "Sed venu, ni iom rigardu la foiron, ĉar morgaŭ tempo mankos por tio."

Ni iris laŭ senfinaj aleoj da standoj. Ĉiu laboris pretigante la propran standon. Kelkaj ĵusalvenintoj serĉis sian "parcelon". Tie kaj tie bazaruloj ĝoje renkontis aliajn kaj fratece blasfemis komplimentojn aŭ gratulis per insultoj. Aliaj bazaruloj serĉis laboron aŭ havis mizeran stokon en valizo kaj volis aranĝi luon de parteto de stando por tie vendi siaĵon. Armeo da laborantoj senĉese balais la aleojn, kien la standpretigantoj ĵetadis kartonon, paperon, pajlon ktp. Ni vidis unu-du bazarulojn, kiujn ni konis, kaj interŝanĝis kelkajn vortojn.

"Jen Frank Potter!" subite diris Anjo.

"Hej, Frank!" mi kriis. "Mi ĝojas revidi vin. Kiel iras ĉio?

"Anne! Jock! Kiel vi fartas, fripono? La manon al vi, kison al la bela Anne!"

Anjo ridis kaj forskuis la kapon de lia atenco.

"Nu, diru," ŝi demandis, "ĉu vi jam riĉiĝis?"

"Nenio nova sur tiu kampo. Mi manĝas, do tio sufiĉas."

"Kie estas via stando?" mi demandis.

"Ĉi tie jen ĝi. Nun mi vendas meblociraĵon. Estas bone ŝanĝi. Proverbo diras, ke ŝanĝo egalas ripozon, do mi decidis forlasi la gluaĵon por kelka tempo."

"Oni povas aĉeti meblociron ĉie. Ĉu via marko estas speciala?" mi interesiĝis.

"Ne, ĝi estas bona, sed ne pli bona ol aliaj markoj."

"Hm, mi ne pensas, ke vi multon vendos. Homoj ne volas porti pakaĵojn de varoj, kiujn ili povas aĉeti apudhejme."

"Estu trankvila! Mi vendos multon. Klientoj ne aĉetas la varon, ili aĉetas la "fabelon", Kiam ili vidos, kiel facile mi poluras kaj deprenas ŝajne neforigeblajn makulojn, kaj aŭdos la fabelon, ili aĉetos… ne timu. Kai la ciraĵo ne aspektas ordinara. Ĉi estas verda, do ĝi nepre devas esti io speciala, ĉu ne? Ĉu vi trovis bonan loĝejon?"

"Mezmezan," mi diris.

"Lastan jaron," diris Frank, "mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe — mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon ! Tenu la ĉambron orda! Tiru la ĉenon! Ne lavu ŝtrumpojn en la manpelvo! Viŝu la botojn antaŭ eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru."

"Ho Frank, mi denove turnas min al vi por komplezo. Ĉu vi konas iun taŭgan helponton por ni? Estas multaj, kiuj serĉas laboron; sed mi ne konas ilin kaj mi timas elekti sentaŭgulon."

"Bone, Vik, mi klopodos. Kaj la numero de via stando?"

"328, sed kial nomi min "Vik"?"

"Vi laboras por la V.I.K.­Kompanio, ĉu ne? Do "Vik! Tiu nomo estas pli bona ol Jock, estas tro da Jock’oj."

"Kial ne mia baptonomo, Cezaro?"

"Cezaro? Tio estas nomo de hundo."

"Ĉu ne ankaŭ de imperiestro?"

"Jes, sed la popolo estas tro malklera por scii tion."

"Mi ŝatas "Vik". Ĝi estas mallonga kaj senpretenda," aprobis Anjo.

"Bone," mi diris, "Vik ĝi estu. Fakte mi neniam ŝatis "Cezaro", ĉar mi ne bone prononcas la siblajn sonojn."

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука