Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

"Lasu min fari," ŝi diris kaj iris al la stando.

Per ĉarmaj kaj koketaj manovroj ŝi havigis la permeson, kaj post tio mi kaj David rikoltis ĉe nia stando, kaj ŝi ĉe la kontraŭa stando. Venis la fino de la foiro. Mi kalkulis. Entute la kurtaĝo sumiĝis je pli ol sepdekdu pundoj. Mi donacis tri al David gratifike, dudek al Anne, kaj restis al mi preskaŭ kvardek, post dekalkulo de la jam pagitaj salajroj. Kvardek pundoj! Post tio ĉi, nepre foiroj; ne plu pordoj. Anjo estis kontentega.

<p>10. VIRINA RIDETO PLI KAPTAS OL RETO.</p>

La postan tagon Anjo kaj mi laboris pakante ĉion preta por transporto al la oficejo. Lacaj kaj malpuraj, ni sidis sur la pakitaj kestoj. Mi ege ŝatis Anjon. Ŝi estis gajhumora kaj sprita. Ŝia facila rido estis ĉiam preta sur ŝiaj lipoj. Fininte ĉion, ni kune promenis hejmen. Ŝia vojo estis samdirekta kiel la mia ĝis iu punkto.

"Kiel vi intencas pasigi la vesperon?" mi demandis.

"Mi ne scias," ŝi diris. "Kion vi intencas fari?"

"Mi unue iros hejmen, lavos kaj ordigos min, eliros por temanĝeto, kaj post tio frandos iom da opio."

"Opio?" ŝi diris, ŝokite.

"Ne ŝokiĝu," mi diris. "Mi uzis la vorton figure. Mia opio estas tre milda speco. Ĝi estas la kino, kie mi povas vivi provizore en aliaj medioj kaj forgesi la panakiran lukton. Ĉu vi eble akompanus min?"

"Volonte, sed tempo iom mankas. Kial ne veni al mia apartamenteto? Ĝi estas pli proksima kaj ĉio estas tre oportuna. Ni povos nin pretigi, kaj se fama ĉefkuiristo bonvolos helpi min prepari la temanĝon, ni povos ŝpari tempon."

"Bonege, dankon pro la honoro!"

Ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro, lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝo­ĉambro. Varma akvo abundis ĉe la krano. Mi lavis min, dum ŝi ĝenerale ordigis kaj fritis manĝon.

"Nu," ŝi diris, "vi infuzu la teon. Ĉu vi kapablas tion fari?" ŝi ŝercpikis. "Ne necesos longe al mi tualeti. La manĝo estas preta en la forno. Mi bedaŭras, ke estas nur fritita kolbaso, sed ni povos plenŝtopiĝi per fromaĝo ktp., ĉu ne? Jen gazeto por via distro. Vi povas ĉiam kredi la verecon de… la dato."

Post la manĝo mi helpis al ŝi lavi la vazojn, kaj tion farinte ni sidis en la sidĉambro, ekbruligis cigaredon kaj enrigardis la gazeton por decidi pri inda filmo. Ŝi elektis am-dramon, sed mi preferis alian titolon.

"Mi ne multe emas al tiu am-surogato. Se temas pri amo, mi preferas ion pli realan ol varon el la Hollywood-fabriko." Tamen mi cedis al ŝia gusto.

Mankis dudek minutoj ĝis la komenco de la programo, kaj la elektita kino estis tute proksima. Ni daŭrigis la fumadon, komforte sidante unu kontraŭ la alia.

"Ĉu vi ŝatas mian apartamenton?" ŝi demandis.

"Treege," mi respondis. "Kaj ĝi estas ĝuste aranĝita. Mia loĝejo estas aĉa kaj neoportuna. Mi intencas serĉi alian. Mi ŝatus trovi apartamenton kiel ĉi tiu, kie dommastrino ne kontrolas ĉiam ĉiun movon. Vi ne konas okaze tian apartamenton, ĉu? Ju pli simila al ĉi tiu, des pli bone,"

"Ŝajnas, ke estas io familiara en la direkto de ĉi tiu konversacio," ŝi koketis.

"Ne necese," mi diris. "Sed la ideo ne estas malplaĉa al mi."

"Nu, nu," ŝi diris admone. "Mi ja ŝatus vian societon, sed mankas loko ĉi tie, kaj cetere ĉi tie estas nur unu lito."

"Do?" mi demandis sugestie.

"Do?" ŝi eĥis ĉarm-hontete.

"Do!" mi diris decide.

Ni ne iris al la kino tiun vesperon.

<p>11. PETRO RIFUZAS, PAŬLO EKUZAS.</p>

Kiam mi vekiĝis la postan matenon, mi vidis Anjon gracie preparanta la matenmanĝon. Ŝi portis ĉarman, flordesegnan antaŭtuketon ĉirkaŭ la talio kaj kantzumis, dum ŝi paŝetis okupe. Ŝiaj kaŝtankoloraj bukloj dancis ĉe ĉiu paŝo, ŝiaj brunaj okuloj spegulis kontentecon.

"Fine vi vekiĝis," ŝi diris. "Vi certe amas vian liton."

"Mi pli amas nian."

"Ni manĝos ĉi tie. Estos pli varme."

"Ha, belan fajron vi kreis! Ĉu ĝi ekbrulis akcidente? Mi neniam vidis virinon, kiu scius bruligi fajron. Mankas al ili la racio. Ili ne povas kompreni, ke fajro bruligas aeron, ne lignon kaj karbon."

"Bone, spertulo. Tio estos via laboro estonte."

Mi prizorgis mian tualeton, okulsekvante ŝiajn movojn.

"Ĉio preta," ŝi pepis.

Mi venis al ŝi tute proksime kaj rigardis en ŝiajn okulojn. Mi ĉirkaŭbrakis ŝin kaj premis ŝin streĉe al mi.

"Nu, nu," ŝi admonis. "Ne denove."

"Ĉu mi ion diris?" mi protestis kun kvazaŭ­-senkulpa tono.

"En ĉi tiu proksimeco ne necesas ke vi parolu, kaj cetere oni ankaŭ devas manĝi… sciu!"

"Kia stranga ideo! Tamen por ne kontraŭstari vin, kara mia, mi eĉ manĝos."

Poste mi iris al mia loĝejo, sciigis la dommastrinon ke mi malluas, kaj de tie mi iris al la oficejo.

Sinjoro Thorsen esprimis sian kontentecon pri la sukceso de la foiro.

"Jes," mi diris. "Foiroj solvas la problemon. Ni devas uzi tiun merkaton."

"Certe. Mi luos standon venontan novembron en Waverley Market."

"Venontan novembron?" mi balbultis. "Sed, sed… estas foiroj ankaŭ en aliaj urboj."

"Sendube, sed ni ĉiam komercis en ĉi tiu urbo, kaj ne povus entrepreni aliloke. Mi bedaŭras, sed ni ne estas organizitaj por tutlanda entreprenado."

Перейти на страницу:

Похожие книги

Отверженные
Отверженные

Великий французский писатель Виктор Гюго — один из самых ярких представителей прогрессивно-романтической литературы XIX века. Вот уже более ста лет во всем мире зачитываются его блестящими романами, со сцен театров не сходят его драмы. В данном томе представлен один из лучших романов Гюго — «Отверженные». Это громадная эпопея, представляющая целую энциклопедию французской жизни начала XIX века. Сюжет романа чрезвычайно увлекателен, судьбы его героев удивительно связаны между собой неожиданными и таинственными узами. Его основная идея — это путь от зла к добру, моральное совершенствование как средство преобразования жизни.Перевод под редакцией Анатолия Корнелиевича Виноградова (1931).

Виктор Гюго , Вячеслав Александрович Егоров , Джордж Оливер Смит , Лаванда Риз , Марина Колесова , Оксана Сергеевна Головина

Проза / Классическая проза / Классическая проза ХIX века / Историческая литература / Образование и наука