767.Boju, boju, hundo,Morgaŭ estos lundo,La patro tiam venos vidi nin.Li donos al vi oston,Kaj vi svingos vian voston,Por montri, ke vi multe amas lin.768.Ni morgaŭ konsolos al iu la koron—Sed kiun ni helpis hodiaŭ?Ni prince donacos arĝenton kaj oron—Sed kion ni donis hodiaŭ?Ni penos forpeli de ĉiu mizeron,Forviŝos ni larmojn, kaj plantos esperon,Ni semos kuraĝon kaj amon kaj veron—Sed kion ni semis hodiaŭ?769. “Kiu tago estas hodiaŭ?” “Mi diros al vi! Hodiaŭ estas hodiaŭ hodiaŭ ĝi estos hieraŭ morgaŭ kaj antaŭhieraŭ postmorgaŭ, kaj ĝi estis morgaŭ hieraŭ kaj postmorgaŭ antaŭhieraŭ. Hieraŭ estis hodiaŭ hieraŭ kaj morgaŭ antaŭhieraŭ; morgaŭ estos hodiaŭ morgaŭ kaj hieraŭ postmorgaŭ. Antaŭhieraŭ estis hieraŭ hieraŭ, kaj postmorgaŭ estos morgaŭ morgaŭ.” “Dankon. (Flanke) Kia tedulo! Mi neniom komprenas el tio. Ĉu vi?”
770. (a) Beginners sometimes translate to-day by al tago or by tagi. Why are these wrong?
(b) Ĉiutage mi iras al la stacidomo (instruas, skribas al mia amiko). Do hieraŭ mi …? Morgaŭ mi …?
(c) Legu laŭte: Mi alvenos akurate je 2.30 aŭ 2.57.
(d) Kiam mi diris “Hieraŭ estis (Morgaŭ estos) lundo?” “Antaŭhieraŭ estis (Postmorgaŭ estos) vendredo?” (Vi tion diris …)
(e) Je kiu dato mi diris “Hieraŭ (Antaŭhieraŭ) estis la 3a de Marto?” “Morgaŭ (Postmorgaŭ) estos la 9a de Aprilo?” (Vi tion diris je la …)
«Ĝis»
771. ĜIS (prep.) = till, as far as, down to, up to.
Ĝis la fundo de la maro. Ĝis la supro de la monto. Ĝis la fino de la strato. Ŝi vadis (waded) ĝisgenue.
Mi amos vin ĝismorte. Ŝiaj haroj pendis ĝistalie. Ĝis kiam? How long?
Al montras direkton, ĝis atingon.
772. Estu fidela ĝis la morto. Li sidas en laboroj ĝis super la ŝultroj. Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.
773. Ŝi: “Ĉu vi mortigos vin pro mia rifuzo?” Li: “Mi kutime faris tion ĝis nun.”
Post longa vizito. “Ne ĝenu vin akompani min ĝis la pordo.” “Tio ne estos ĝeno, sinjoro; ĝi estos plezurego.”
“Kia homo estas S-ro Smith?” “Nu, kiam vi vidos du personojn kune, kaj unu aspektas ĝismorte tedita, la alia estas Smith.”
Recepto por dormi. Sinjorino ne povis dormi. La kuracisto donis al ŝi medikamenton, kaj diris: “Se vi trinkos dozon ĉiudekminute dum la tuta nokto, vi dormos profunde ĝis la mateno.”
“Mia edzino konstante petas de mi monon. Matene, kiam mi leviĝas; vespere, kiam mi venas hejmen; kaj eĉ en la nokto.” “Kion ŝi faras per tiom da mono?” “Vere, mi ne povas diri, ĉar ĝis nun mi donis al ŝi neniom.”
774. Ĝis may be used also as a conjunction (until, till). E.g., ĝis (la tempo, kiam) li venis=ĝis lia veno. Mi ne kredis, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj vidis.
775. Epitafo. Vidvino mendis jenan epitafon por la tombo de la edzo: “Ripozu pace, ĝis mi venos.”
Kuracisto (al sinjorino, kiu babilas sencese): “Montru al mi vian langon.” (La sinjorino obeas) “Bone! Nun lasu ĝin ekstere, ĝis mi finos paroli.”
“Kial vi ne lernis la lecionon pri geografio?” “Vi diris, ke la mapo de la mondo konstante aliiĝas. Do mi atendos, ĝis aferoj estos fine deciditaj.”
“Vi estas tre malgaja!” “Jes, Mi perdis la okulvitrojn; kaj mi ne povos ilin serĉi, ĝis mi trovos ilin.”
776. Versoj por albumo
Belulin’,Mi amas vin.Diru: Ĉu vi amas min?Certe, seVi diros “Ne”,Baldaŭ mortos mi. Ho, ve!Estos mi malgaja, ĝisJesos vi per dolĉa kis’.Fraŭlino en centra LondonoMuzikis per granda trombono.Ŝi blovis kaj blovis,Ĝis oni eltrovisMil fendojn sur ĉambra plafono.Nia diligenta kolegaroEn laboro paca ne laciĝos,Ĝis la bela sonĝo de l’homaroPor eterna ben’ efektiviĝos.