Ĉe la telefono. “Nu, Gertrudo, kion vi faras?” “Guste nun mi telefonas, paĉjo.”
Patro: “Kial vi ĉiam estas ĉe la malsupro de via klaso?” Filo: “Ho, tio ne gravas, ĉar ambaŭfine ni lernas la samajn aferojn.”
Patrino: “Vi neniam vidis min konduti (behave) malbone ĉe la tablo.” Filino: “Nu! Mi ne konis vin, kiam vi estis eta knabino.”
En ekspozicio. Oni montris la kranion de Cromwell. “Ĝi estas falsa,” protestis ĉeestanto. “Cromwell havis kapon grandan, kaj tiu kranio certe apartenis al infano.” “Nu!” respondis la montristo. “Tio estas la kapo de Cromwell, kiam li estis infano!”
596. La familio. Vespere (en la vespero) la avo sidas ĉe la fajro kaj fumas pipon. La avino portas okulvitrojn kaj trikas Ŝtrumpojn. La patro sidas ĉe la tablo kaj skribas en granda libro. La patrino silente kudras. La filo lernas aritmetikon. La filino brodas poŝtukon. La infaneto kuŝas sur la planko kaj ludas kun katido.
597.
«Ba, ba, ŝafo! Ĉu vi havas lanon?»«Jes, tri sakojn: prenu en la manon!Unu por la mastro, unu por mastrin’,Kaj unu por la eta knabo ĉe la strata fin’»«Pro»
598. PRO (prep.) = on-account-of, by-reason-of, owing-to, because-ofy (in-exchange‑)for.
Cp. quid pro quo. Generally
Por looks forward: to the result. ☞
☜ Pro looks backward: to the cause.
Multe ŝi ploris pro li (on his account, owing to him).
Pro ĉielo! For heaven’s sake!
Pro kio (=kial) vi venis? Why did you come? What made you come?
Por kio vi venis? What did you come for?
Pro tio, ke (or, Tial, ke) … because, for the reason that … (stronger than ĉar).
599. Zamenhof usually prefers de for direct cause (agent). Morti de glavo, morti pro la patrolando. Salti de surprizo, morti de ĉagreno, tremi de malvarmo. Malpura de laboro. Often, when pro is used, de would be better.
600. Post tio, sed ne pro tio. Batali pro’honoro. Mi vin dankas pro via letero. Pro manko de tempo mi ne povis respondi antaŭe. Mi venis pro serioza afero. Mi amas Anglujon pro ĝiaj heĝoj. Okulon pro okulo, kaj denton pro dento. Kio doloras, pro tio ni ploras. Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas (spare).[64]
601. “Vi do konfesas, ke vi murdis viajn gepatrojn?” “Jes. Sed mi petas indulgon (let off lightly) pro tio, ke mi estas orfo.”
“Kial ĝirafo havas longan kolon?” “Ĝi estas necesa pro tio, ke la kapo de la ĝirafo estas tiel malproksima de ĝiaj ŝultroj.”
La ruza knabo. “Ĉu vi punas infanon pro ago, kiun li ne faris?” “Kompreneble ne. Kial vi demandas?” “Nu, mi ne lernis mian lecionon.”
602. Infana preĝo
Kara Dio,Mi vin dankas,Ke nenioAl mi mankas.Dank’ pro pano,Dank’ pro sano,Haleluja!Amen.603. I have-come owing-to your telegram. On-account-of my promise I must be-silent. You deserve praise for your tireless work. Don’t run away because-of the danger. He was chosen (Oni elektis lin) by-reason-of his age.
Koloroj (127)
(The new words in this chapter are for reference: they need not all be learned at once)604. (a) Blanka, blua, blonda, bruna, flava, griza, iriza (rainbow-coloured), karmezina (crimson), nigra, punca (poppy-red), purpura, ruĝa, skarlata, verda.
(b) Black cloth, blue sky, blond head, brown horse, crimson dahlia, grey cloud, green grass, poppy-red flower, purple silk, rainbow silk, red book, scarlet ribbon, white paper, yellow tulip.
605. (a) Names of colours may be formed from objects, thus: linkolora, flaxen; malvkolora, mallow-coloured, mauve; pulkolora, flea-coloured, puce; pajlkolora, etc. Often it is sufficiently clear to omit -kolor‑, thus: malva, roza, etc.