Читаем Step by Step in Esperanto полностью

(a) Remoteness of relationship (forwards or backwards), great-, grand-. Pranepino, great-granddaughter; prapraavo, great-great-grandfather) pranevino, grandniece.

(b) General remoteness in past time, former fore-. Praa, pratempa, primeval, primitive, of the distant past; praarbaro, primeval forest; praformo, original form; praloĝanto, aborigine; pratipo, prototype; pravorto, a primitive (word). Prapatroj, ancestors, forefathers.

1175. Pra- av(‑kuz ‑nep ‑nev ‑onkl ‑parenc)o, ‑ino. Pra- best(‑bird ‑hejm ‑histori ‑hom ‑jarcent ‑kaŭz ‑mod ‑temp)o. Bogepraavoj.

<p>«-ĉj», «-nj»</p>

1176. Just as in English we turn William into Will, Willie, Bill, or Bitty, and Mary into Moll, Mollie, Poll, or Polly, so in Esperanto we form similar names by putting ĈJ for a male, or NJ for a female, after one of the first few letters of the full name. Thus, from Vilhelmo we get Vilhelmĉjo, Vilhelĉjo, Vilheĉjo, Vilĉjo, or Viĉjo; and Mario may become Marinjo, Marnjo or Manjo. (Note that the gentler sex has the gentler sound; nj is like in backwards.)

Aleĉjo,Alec;Jaĉjo,Jim;Joĉjo,Jack, Jock, Joe;Miĉjo,Mike;Niĉjo,Nick;Peĉjo,Pete;Anjo,Annie;Henjo,Hettie;Kanjo,Kate, Kittie;Klanjo,Clarrie;Lonjo,Lottie;Sonjo,Sophy.Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.

1177. The use of these suffixes is almost wholly confined to proper names. We do, however, meet paĉjo, papa, daddy; panjo, mamma, mummy, and sometimes avĉjo, grandad; avinjo, grannie; eĉjo, hubbie; enjo, wifie, fiĉjo, sonnie, finjo, little daughter; fraĉjo, buddie; franjo, sis. Oĉjo, onjo, nunkie, auntie, are sometimes used in familiar conversation also for old man, old woman, pal, and the like. And kanjo, kunjo, have been used for puss, bunnie.

1178. Policano : “Kio estas la nomo de viaj gepatroj?” Knabineto: “Paĉjo kaj Panjo.”

Sonjo: “Aŭskultu. Minjo. Se mi premas mian pupon, ĝi krias mamma, papa!Minjo: “Ha, tio estas pramoda! Mia onklino promesis doni al mi Kristnaske pupon, kiu diros ‘Panjo! Paĉjo!’”

1179. Write pet names for Roberto, Mario, Karlo, Heleno, Franko, Eleonoro, Henriko, Anno, Johano, Margareto, Gertrudo.

<p>La lupo kaj la kapridoj</p>

1180. En arbaro loĝis kaprino. Ŝi havis sep infanojn. Ŝi amis ilin, ĝuste kiel via patrino amas vin.

Unu tagon ŝi devis iri for, por aĉeti manĝon por ili. Do ŝi vokis ilin, kaj diris “Karaj infanoj! Mi iras, por aĉeti manĝon por vi. Kiam mi estos for, zorgu, ke vi ne enlasu la lupon. Vi konos lin, ĉar li havas raŭkan voĉon kaj nigrajn piedojn”. La kapridoj promesis atenti, kaj la kaprino foriris.

Baldaŭ iu frapis la pordon, kaj kriis per raŭka voĉo “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. Sed kiam ili aŭdis, ke la voĉo estas raŭka, ili diris “Ne, ni ne enlasos vin. Nia patrino havas dolĉan voĉon; via voĉo estas raŭka, vi estas la lupo!”

Do la lupo foriris, kaj manĝis iom da mielo, Tiam li revenis, frapis la pordon, kaj diris per dolĉa voĉo “Enlasu min, karaj infanoj I Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. La kapridoj diris “Montru al ni la piedojn”. La lupo montris sian piedon tra la fenestro. Sed kiam ili vidis, ke la piedoj estas nigraj, ili diris “Ne, ni ne enlasos vin. Nia patrino havas blankajn piedojn: sed viaj piedoj estas nigraj, vi estas la lupo!”.

Do la lupo foriris denove, kaj metis farunon (flour) sur la piedojn. Tiam li revenis, frapis la pordon, kaj diris dolĉe “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. La kapridoj diris “Montru al ni la piedojn”, kaj la lupo montris sian piedon tra la fenestro. Nu, kiam ili vidis, ke la piedoj estas blankaj, ili kredis, ke tio ja estas la patrino, do ili malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo!

Li saltegis en la domon kun la buŝo malfermita. La kapridoj timegis, kaj forkuris, por sin kaŝi: sub la tablon, en la ŝrankon, en la liton, en la kuirejon—ĉien! Sed, ho ve! la lupo trovis ilin kaj manĝis ilin ĉiujn, unu post alia, per unu gluto. Tamen la plej junan, kiu sin kaŝis en la kesto de la horloĝo, li ne trovis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки