(b) The adverbial form ‑ante is used to replace an adverbial clause: kantante = while singing, when singing, in singing, by singing, etc., according to the context.
(c) This adverbial form (-ante) always relates to the subject of the sentence.
Selante ĉevalon, oni ĝin karesas, When saddling a horse one strokes it (oni is the subject).
Sidante, mi vidis kurantan knabon, I saw a running boy while I was sitting (mi is the subject).
(d) Instruante (When teaching, By teaching), oni lernas. Silentu donante (Be silent, when you are giving), parolu ricevante. Ne konante (Not knowing) la profundecon, ne iru en la riveron. Mizero faras viziton, ne atendante (without waiting for) inviton, (Subjects: oni, (vi), (vi), mizero).
(e) Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante. En infero loĝante, kun diabloj ne disputu. Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
(f) Mi vidis knabon (i) rigardantan (who was looking) (ii) rigardante (while I was looking) el la fenestro.
962. Sinjorino, starante en omnibuso, al sidanta sinjoro: “Permesu, ke mi proponu al vi mian lokon.”
“Nu!” demandis la policano, rigardante du aŭtojn post kolizio. “Kiu el ili frapis la alian unue?”
Milionulo petis al sia servisto: “Bonvole helpu al mi dormi, kalkulante por mi mil ŝafojn saltantajn trans heĝon.”
“Ĉiam estas loko ĉe la supro.” “Jes. Tamen vi ne trafos ĝin sidante, kaj atendante lifton.”
“Ĉu vi estas certa, ke vi amas min?” “Nu, ĉu vi supozas, ke mi sidadus ĉi tie, aŭskultante vian sensencan babiladon, se ne?”
Du Irlandanoj, piedirante, demandis “Kiom da mejloj ankoraŭ al Londono?” Kiam oni respondis “Dek”, unu diris “Kuraĝu! Tio signifas nur po kvin mejloj por ĉiu.”
Noktomeze virino sonorigis ĉe la domo de kuracisto, kaj de sur la strato vokis al li “Venu rapide! Mia filo englutis muson!” “Diru al li, ke li englutu katon!” lace respondis la kuracisto, sin turnante sur la lito.
Reĝo venigis tri laboristojn, kaj diris “Mi donos premion al tiu, kiu fosos plej longan sulkon (furrow)”. Du el ili komencis disputi pri siaj fosiloj. “Bona fosilo” diris unu “devas esti longa,” “Ĝi devas esti larĝa” diris la alia. Dume la tria fosadis kaj gajnis la premion.
Esperantistoj, karaj kunlaborantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante. Nia fosilo estas bona. NI FOSU NIAN SULKON.
963.
Sur neŭtrala lingva fundamento,Komprenante unu la alian,La popoloj faros en konsentoUnu grandan rondon familian.Belega fraŭlino el NigroRidetis, rajdante sur tigro;La rajdo finiĝis,Ĉar ŝi interniĝis,Kaj tiam ridetis la tigro!De sia patrinoMalsaĝa knabinoRicevis terpoman salaton:Ŝi iris sur ŝipon,Kaj brogis (scalded) la lipon,Manĝante malvarman tomaton!Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante,Ni iru la vojon celitan!Eĉ guto malgranda, konstante frapante,Traboras la monton granitan.Ĉe via fenestroEn suna maten’Alaŭdo (lark) triladasEn roza ĝarden’;Pasante mallaŭte,Kun am’ kantas mi,Por bonan matenonDeziri al vi.Vi estas bela, pura,Kaj ĉarma, kiel flor’Vidante vin, sopironMi sentas en la kor’.Kun mano sur via kapoMi preĝas al ĉiel’:“Dio vin gardu konstanteEn ĉarmo, puro, bel’!”964. Kial Beto ne ridis
Beto al festeto iris,Poste al la panjo diris“Estis akcidento tie,Tre malbona estis ĝi!Enirante en la balon,Knabineto spertis falon.La infanoj multe ridis,Ĉiuj ili—nur ne mi”.“Vi ne ridis pri la falo?Kio estas la kialo?”Tamen Beto ne respondis,Kaj silenta restis ŝi.“Ĉu ne venis eĉ rideto?Kial, do, karega Beto?”Fine la knabino flustris:“Kiu falis, estis—MI!”