Читаем Step by Step in Esperanto полностью

Impertinenta knabo demandis al longharulo “Kioma horo estas?” “Dek antaŭ la sepa” respondis la viro. “Se jes,” diris la knabo “je la sepa vizitu barbiron”, kaj tuj forkuris. La viro kuris post li. Policano demandis “Kio okazis?” “Tiu knabo diris, ke mi vizitu barbiron je la sepa.” “Nu, kial kuri?” diris la policano. “Ankoraŭ restas kvin minutoj.”

Kanibala ĉefo petis, ke la pastro baptu lin. “Kiom da edzinoj vi havas?” demandis la pastro. “Du” respondis la sovaĝulo. “Do mi ne povas bapti vin, ĉar nia religio ordonas, ke oni ne havu pli ol unu edzinon.” Post kelka tempo la sovaĝulo revenis kaj diris “Vi povas bapti min nun, ĉar mi jam havas nur unu edzinon.” “Kio okazis al la dua?” “Mi ŝin manĝis.”

<p>948.</p>Strigo (owl) maljuna sur kverko (oak) sidadis;Kaj ju pli li aŭdis, des malpli diradis.Ju malpli li diris, li aŭdis des pli.Mi volus, ke ĉiu similu al li!<p>949.</p>En granda movadoMi estas helpanto,Ĉar de EsperantoMi estas lernanto.Ĝi estas helplingvoPor tuta la mondo,Kaj ligas la homojnFratare en rondo.Mi iras al kursoKun ĝojo en koro,Kaj faras progresonPer bona laboro.Mi amas la lingvon,Kaj petas, plenfide,Ke vi, aŭskultanto,Ĝin lernu rapide.

950. (a) Ili preferis, ke mi ne venu hodiaŭ. Mi ne konsilas, ke vi legu tiun libron. Li diris, ke vi venu. Mi konsilis, ke li ne skribu al vi, sed vizitu vin.

(b) Kompletigu la frazojn: Mi deziras, ke la infano … La patro ordonas, ke mi … La lernantoj petas la instruiston, ke … libertempon. Diru al via frato, ke li …

(c) She wrote him to go. I ask you to stay. He begged her not to leave him. We want you not to forget. I agree to his remaining. We advise you to write. Tell her to go. (Do not forget the comma before ke.)

(d) Make other similar sentences, using ke …-u after the verbs aranĝ, atend, bezon, dezir, insist, intenc, invit, konsil, ordon, permes, pet, postul, prefer, propon, rekomend, skrib, telefon, vol.

(e) Mia edzino faras ĉion, kion mi volas. Se mi petas, ke ŝi venu (foriru, kantu, etc.), tiam ŝi venas (foriras, kantas). Simile: —petos … venos, —petus … venus.

(f) Kiam vi deziras, ke mi venu (skribu al vi, parolu, legu poemon, silentu, stariĝu), kion vi diras? (Kiam …, mi diras “Venu”.) Kiam vi diras “Venu”? (Mi diras “Venu”, kiam …)

(g) Kiam vi deziras, ke mi NE venu (forgesu ion, rompu tason, timu, parolu Angle), kion vi diras? Varianto: Kiam vi timas, ke mi venos …; Se vi deziras, ke mi ne venu… (…, mi diras “Ne venu”.) Kiam vi diras “Ne venu”?

(h) Petu, ke mi venu—parolu Esperante, fermu la fenestron, donu al vi ŝilingon. (Venu, mi petas. Bonvole venu. Bonvolu veni. Ĉu vi bonvolos veni? Tre plaĉus al mi, se vi venus. Ĉu malplaĉus al vi veni? Vi ja povus veni! Ĉu vi konsentas veni? Mi tre petas, ke vi venu. Vi venos, ĉu ne?) Petu, ke mi ne venu.

951. Instead of Mi petas, ke vi venu, it is possible to say Mi petas vin veni. The first form is more usual.

952. Instead of Mi malpermesas (ne permesas, malkonsentas, etc.), ke vi venu, it is perhaps better to say Mi malpermesas (etc.) al vi veni or Mi malpermesas vian venon, because ke ‑u shows that which is desired, not that which one wishes to prevent.

<p>«Por ke»</p>

953. The expression POR KE, in order that, so that, implies a desire, and is therefore followed by ‑U. Li parolis (parolas) malrapide, por ke oni komprenu lin, in order that one might (may) understand him, in order to be understood. Voku laŭte, por ke li aŭdu, so that he may hear, for him to hear.

954. Mi venos, por ke mi vidu la aferon per la propraj okuloj. Mi studas, por ke mi sukcesu ĉe la ekzameno. Parolu Esperante, por ke ĉiu povu vin kompreni. Dio al vi donis, por ke vi povu doni. Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.

955. “Kial vi purigas la fenestrojn nur interne?” “Por ke mi povu, rigardi elen, sed ne aliaj enen.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки