668. La morto de la rubekolo (Robin)
Kiu lin mortigis?“Mi,” diris papago,“Per arko kaj sago—Mi lin mortigis.”Kiu vidis lin morti?“Mi,” diris pulo,“Per mia okulo—Mi vidis lin morti.”Kiu faras kitelon?“Mi,” diris grilo (cricket),“Per mia kudrilo—Mi faras kitelon.”Kiu fosas la tombon?“Mi,” diris porko,Per trulo kaj forkoMi fosas la tombon."Kaj la birdoj lamentis kaj ploris sen konsoloPro la morto de l’ kara rubekolo.669. ** Pomo kuŝas sur telero. Prenu la pomon per la mano. Rigardu ĝin per la okuloj. Flaru ĝin per la nazo. Palpu ĝin per la fingroj. Mordu ĝin per la dentoj. Gustumu ĝin per la lango kaj la palato. Ĉu ĝi estas bongusta?
670. (a) Per klo oni skribas? (Oni skribas per plumo) … vidas? palpas? flaras? aŭdas? pensas? gustumas? manĝas?
(b) Per kio la avino trikas? birdo flugas? fiŝo naĝas? vi venis ĉi tien?
(c) Kion oni povas fari per plumo? la lipoj? la nazo?…
671. Do not confuse per with kun (150) or de (655). Mi vojaĝis kun li per ŝipo. La ĉapelo estis ornamita de ŝi (was ornamented by her) (ŝi ornamis la ĉapelon) kun gusto per floroj. La knabo estis batita de la patro (la patro batis la knabon) per bastono kun bedaŭro.
672. La lago estis kovrita de (by) folioj (=folioj kovris la lagon). La lago estis kovrita per (with) folioj (=iu kovris la lagon per folioj). La monto estis kovrita de (or, per) neĝo, according to the meaning in the mind of the speaker.
«-ar»
673. The suffix ‑AR denotes a collection, group, set (of units of the same kind, combined to form a whole, or regarded as a whole). Aro, a collection, group, etc.
Himnaro,hymnary;libraro, library;vortaro, vocabulary, dictionary.
(Cp. array, constabulary, formulary, commentary, statuary).
Arbaro, forest.Homaro, mankind.Kamparo, country.Klavaro, keyboard.Ŝtupo, step, stair;ŝtuparo, staircase;ŝtupetaro, ladder.Vagono, railway-carriage;vagonaro, train (150).
Maparo, atlas.
674. N.B.—An ar-word denotes a complete thing. A haphazard group of words is not a vortaro; nor is any haphazard group of railway-carriages a vagonaro.
675. Arbaro aŭdas, kampo vidas. Ne voku lupon el la arbaro. En arbaro (li) sidis, kaj arbojn ne vidis! Li portas lignon al la arbaro. Guto en maro — homo en homaro.
Dio faris la kamparon, la homo faris la urbojn. Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
676. “Mi malamas avaron.” "Av-aron? Kiom da avoj vi havas, do? — Kial eniro en malĝustan liton similas la alfabeton? Ĝi estas lit-eraro (liter-aro).
Laboristo (al kamarado sur tegmento): “He, Bill! Ne paŝu sur laŝtupetaron ĉi tie; mi formovis ĝin.” — “Ĉu via filino ludas la pianon?” “Ne, la servistino purigas la klavaron.”
El eseo: La Piramidoj estas montaro, kiu apartigas Francujon de Hispanujo.
Kial nin ĝeni, por servi la poste-ularon (posterity)? Kion ĝi faris por ni?
Instruisto: “Se domo havas kvar ŝtuparojn, kaj ĉiu ŝtuparo havas dek ŝtupojn, kiom da ŝtupoj oni devas supreniri, por atingi la supron?” Petro: “Ĉiujn.”
677. Astronomia profesoro prenis lampon kaj klarigis: “Imagu, ke tio estas la suno, kaj mia kapo la tero. Nu, kiam mi tenas la lampon super mi, ĉe la loĝantaro de mia kapo estas tagmezo.”
Instruisto: “Ni pruntis niajn numeralojn de la Araboj, nian kalendaron de la Romanoj, kaj nian banksistemon de la Italoj. Daŭrigu!” Ned: “Nian kudromaŝinon de Ges. Jones, nian falĉmaŝinon de la Smith’oj, kaj nian ŝtupetaron de F-ino Brown.”
Hotelo brulis, kaj la gastoj ariĝis en la ĝardeno. “Kial ekscitiĝi?” fanfaronis (bragged) unu viro. “Mi estas tute trankvila. Mi vestis min malrapide. Mi kombis la harojn. Mia kravato estis malĝuste ligita, do mi ligis ĝin denove. Jen kia mi estas!” “Mi tion vidas” diris apudstaranto. “Sed kial vi ne surmetis la pantalonon?”