650. Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita. Bono farita ne estas perdita. Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj! Nefermita kelo tentas (tempts) al ŝtelo. Tablo kovrita faras amikojn. Ordonita kiso havas guston maldolĉan. Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita! Frukto malpermesita estas la plej bongusta. Por gasto ne petita mankas kulero. Promesita trezoro estas sen valoro. Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, kaj pano kaŝita (hidden) estas agrabla. Por ŝafo tondita (shorn) Dio venton moderigas.[67] Brulvundita infano timas la fajron.
651. Kiuj dentoj aperas laste? (La arte faritaj).
“Se via hundo estas perdita, kial vi ne reklamas (advertise)?” “Ne parolu sensence! La hundo ne scias legi.”
Mastrino: "Plua telero rompita! Kiel vi faris tion?" Servistino: “Mi ne rompis ĝin, sinjorino: ĝi falis kaj rompiĝis. Ĝi estis tute sendifekta, kiam ĝi lasis mian manon.”
652. Translate: amuzita, arestita, atakita, prenita;
acquired, caught, destroyed, photographed, translated.
Amegita kato, vundetita fingro.
-IGITA. Enterigita, buried;plenigita, filled;senkapigita, beheaded;timigita, frightened.
Esperantigu Blinded, coloured, deafened, facilitated, killed, put-to-bed, simplified, strengthened, utilized.
654. Oni faras brikojn el argilo (clay); tasojn el fajenco (ckina) aŭ porcelano.
(a) El kio glasoj estas faritaj (fariĝas glasoj? oni faras glasojn)?
Ili estas faritaj (Ili fariĝas; oni faras ilin) el vitro. El kio konsistas glacio?
(b) Ask and answer similar questions about objects in the room, etc., using the roots argil, bakelit, brik, drap, fajenc, felt, karton, katun, kaŭĉuk, lan, led, lign, metal (arĝent, fer, lad, latun (brass), or, ŝtal), morter, ost, pajl, paper, pluŝ, porcelan, sabl, silk, tol, velur, vitr (363).
«De», By
655. After -ita the word de means by (denoting the doer of the action).[68] Ŝtelita de li el la ŝranko (aŭ, for de la ŝranko), stolen by him from the cupboard.
656. (a) El eseoj. La sango en la pulmoj (lungs) estas putrigita de inspirita aero. — La dramoj de Shakespeare estis verkitaj ne de Shakespeare, sed de alia viro kun la sama nomo.
(b) Jen letero, kiun mi skribis al mia filo. Al kiu ĝi estas adresita? De kiu ĝi estas skribita?
(c) Captured by the enemy. Eaten by a tiger. Praised by father. Sown by the wind. Stung (pik) by a wasp. Blinded by lightning.
«-il»
657. The suffix -IL denotes that by which an action is performed; tool, instrument, means, etc.[69]
Tranĉi, to cut;
tranĉilo, knife.
Mueli, to grind;
muelilo, mill.
Balancilo, see-saw;
svingilo, swing;
liniilo, ruler;
ŝlosilo, key.
(Cp. utensil, tool, stipple, chisel, handle, saddle, spindle, treadle, pedal, etc., and Fr. outil Ger. schlüssel, flügel).
658. (a) Krajono, kreto, plumo, paŝtelo (crayon), estas diversaj skribiloj. Jen viŝilo por la nigra tabulo. Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon?
659. Nova balailo bone balaas. Sidi kiel muso sub balailo (=silente). Konscienca trankvilo estas bona dormilo. Mono havas flugilojn, kaj flugas rapide. Kiam falis la arbo, ĉiu alkuras kun hakilo. Kia la poto, tia la kovrilo. Fadeno (thread) iras, kien kudrilo ĝin tiras. Ĝi estas akvo al lia muelilo. Ora ŝlosilo malfermas ĉiun pordon.
660. “Ho panjo! Ni devas veki paĉjon!” “Kial? Li bone dormas.” “Jes, sed li forgesis trinki la dormigilon.”
Edzo: “La mano, kiu movas la lulilon, regas la mondon.” Edzino: “Venu, do, kaj regu la mondon.”
En la nokto. Servistino: “Ellitiĝu, mastro; ŝtelisto estas en la domo.” La mastro (sub la litkovriloj): “Diru al li, ke mi ne estas hejme.”
Komercisto montris al kliento tasojn. Ŝi diris, malkontente: “Vi ne havas tion, kion mi deziras. Mi bezonas tason kun la tenilo metita ne kiel ĉe viaj, sed sur la kontraŭa flanko de la rondo!”