Читаем Step by Step in Esperanto полностью

(b) (Plen)…o (= …ful): Plenbrako da pajlo, an armful of straw. Plenbuŝo da kuko, a mouthful of cake. Plenmano da cindro, a handful of ashes. (Plen)glaso da lakto, a glass(ful) of milk. Botelo da vino, kulero da medikamento, sako da karbo, sitelo (pail, bucket) da akvo, telero da supo.

In the formula A da B, what we are talking about chiefly is B. Mi trinkas tason da teo = I drink the tea, not the cup!

(c) A time-word. Horo da plezuro, sekundo da doloro, vivo da mizero.

(d) A word not usually denoting measure. Karavano da Iŝmaelidoj, maro da mizeroj, marĉo (swamp) da sango, torento da pluvo.

(e) An indefinite numeral. Kelke da perloj, some pearls; multe da mono, plenty of money, much money; sufiĉe da tempo, enough time; pli da lumo, more light; tro da sukero, too much sugar; iom da salo, some salt.

(f) A word of quantity omitted but understood. Donu al mi (iom) da butero. Ĉu vi havas da mono?

693. Between kelkaj, multaj (individuals), and kelke da, keika, multe (multo) da, multa (collective), the difference is that between twelve (individuals) and a dozen (in the lump); between twenty and a score. Kelke da homoj, a few (some, a certain number of) people (taken all together); kelkaj homoj, several (some, certain) men (as individuals). Multe (or multo) da vino, much (a lot of plenty of) wine; multaj vinoj, many wines. Multe da homoj, a number of men; multaj homoj, many men (individuals).

694. Da is used after words indicating a quantity or portion of some indefinite whole. It implies the idea da ia (taso da kafo=taso da ia kafo). It describes quantity but not individuality. Do not, therefore, use da before defining words (like la, tiu, numbers), unless in some rare case where its use is beyond doubt required by the sense. Taso de la kafo (de tiu kafo, de mia kafo); sumo de tri ŝilingoj. This does not rule out such expressions as peco da (ia) silka ŝtofo; peco da (ia) seka pano.

695. (a) Li sidas en amaso da embaraso. Amo kovras amason da pekoj. Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venis. Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. Post horoj da ĝojo venas horoj da malĝojo. Malpli da posedo, malpli da tedo. Pli da bruo, ol da faro. Pli da mono, ol da bezono. Pli da mono, pli da zorgo. Tro da libero kondukas al mizero. De tro da pano venas malsano. Tro da kuiristoj difektas la supon.[72]

(b) Multe da bruo. Multaj bruoj. Sen ombro da dubo la uzo de Esperanto ŝparas multe da tempo, mono, kaj laboro. Rapidu! ni ne havas tro da tempo. Ne rapidu! ni havas multe da tempo. Vi faras pli da parolo, ol da progreso.

696. Kiu pli pezas: funto da plumoj (Jeathers), aŭ funto da plumbo? (1191).

"Al kio vi atribuas vian grandan aĝon? " "Al la fakto, ke post mia naskiĝo pasis multe da jaroj.

“Kio estas tiu bulo da graso (lump of grease)?” La kandeloj estis malsekaj; do mi metis ilin en la fornon (oven) por sekiĝi."

Neniu kato havas du vostojn. Nu, unu kato havas pli da vostoj, ol neniu kato. Do unu kato havas pli ol du vostojn; t.e., almenaŭ tri vostojn.

Juĝisto: “Mi rimarkas, ke vi ŝtelis ne nur cent pundojn, sed ankaŭ multe da ringoj, horloĝoj, kaj juveloj.” La akuzita viro: “Jes, sinjoro. Mi scias, ke mono sola ne donas feliĉon.”

Instruisto: “Kiam vi verkas eseon, ne skribu fantazie: skribu simple tion, kio estas en vi.” La eseo: “En mi estas koro, stomako, pulmoj, hepato (liver), du piroj, tranĉo da torto, tri pecoj da ĉokolado, sukerita pomo, kaj mia tagmanĝo.”

697. ** La patrino iris al la ŝranko. Ŝi malŝlosis la pordon de la ŝranko. Ŝi elprenis panon kaj buteron, kaj metis ilin sur la tablon. Ŝi prenis tranĉilon, kaj detranĉis per ĝi kelkajn pecojn da pano. Ŝi buteris la panpecojn, kaj metis ilin sur teleron. Ŝi metis la buteron kaj la panon denove en la ŝrankon, fermis ĝin per la ŝlosilo, kaj alvokis la familion: “Venu! la manĝo estas preta.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки