618. “How did you get on (sukces) at the examination?” “I answered every question.” “What did you answer?” “I replied: ‘I do not knowlr’.” And you?” “Oh, I am certain that I gave at least one correct (ĝust) reply.” “What was the question?” “The examiner asked ‘Can you name the apostles (apostol)?’ and I answered ‘No’.”
«iĝ»
619. The suffix -IĜ = become (grow, get, turn, come to be).
Blankiĝi (or, iĝi blanka), to become (grow, get, turn) white.
Blindiĝi, to go (become) blind.
Malsaniĝi, to fall ill.
Ruĝiĝi, to redden, blush.
Plibeliĝi, to grow more beautiful.
Ĉe la tagiĝo, at daybreak.
Stariĝi, Sidiĝi (211).
N.B. Verbs in ‑iĝi are intransitive (take no direct object).
Ĉu la mondo pliboniĝas (improve)?
Nuntempe ĉio plikariĝas (gets dearer, rises iti price).
La modo aliiĝas (fashion changes).
Mi deziras edz(in)iĝi (marry) al (or, kun) vi.
620. Laŭdu edziĝon, sed restu fraŭlo. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas. Fianĉiĝo (engagement) ne estas edziĝo. De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. Post alkutimiĝo doloras disiĝo. Ne kalkulu la kokidojn antaŭ la eloviĝo.[65]
621. Kiu turo altiĝas kaj malaltiĝas? (La temperaturo).
Novedzino: " Multaj viroj malĝojis pro mia edziniĝo.”
Amikino: "Al kiom vi edziniĝis, do? "
Mi supozas, karulino, ke mi devas peti la konsenton de via patro al nia fianĉiĝo. ĉu vi konas lian telefonan numeron?
“De varmo ĉio vastiĝas, kaj de malvarmo ĉio malvastiĝas.” “Ekzemple?” “Nu, somere la tagoj estas longaj, kaj vintre mallongaj.”
“Oni diras, ke vi ne plu havas parencojn. Ĉu ili mortis?” “Ne, ili riĉiĝis.” “Evidente vi estas tiel granda malsaĝulo, kiel antaŭe.” “Ho ne, mi maldikiĝis.”
“Jes!” diris la aferisto. “Maljuna Jenkins iĝis grizhara ĉe mia servo.” “Tio estas nenio” diris amiko. “Unu el miaj komizinoj iĝis flavhara, brunhara, kaj ruĝhara, ĉe mia servo.”
622. (a) The meal is-getting-cold, and my wife is-becoming-furious. The fruits are-ripening on the trees. A wise man does not get-drunk too often. My head is-going-grey. Her hands turn-blue with (de) the cold. That blue ink blackens in (post) one day. Don’t make-friends with him.
(b) Ludo. Unu post alia diras:
“Mi donas al vi … -on por via naskiĝa taĝo.”
Poste: “Kion … donis al vi?” "… donis al mi -on.”
623. With a transitive verbal root iĝ forms an intransitive verb. La ondoj balancis (rocked up and dozon) Ia ŝipon; la ŝipo balanciĝis. Mi perdis la libron, la libro perdiĝis (was or got lost). Ne sufoku min; mi sufokiĝas.
N.B. Often (as with rock, suffocate, above), the English verb has both meanings: transitive and intransitive.
624. Mi vekas (wake) la infanon; la infano vekiĝas (wakes). Make similar pairs of sentences with the roots
ban ĉagren detru ekscit etend ferm kolekt komenc montr mov nask renkont sving ŝanĝ turn vend vest vund
625. Li ekscitiĝas kiel bolanta akvo. Kie ne estas ligno, estingiĝas (goes out) la fajro. Nevo de papo facile fariĝas kardinalo. Komenciĝas proceso (lawsuit); mono fluas sen ĉeso. Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe. ne moviĝas. Ofte kuraĝo naskiĝas el timo. Kia naskiĝis, tia grandiĝis. Naskiĝu, edziĝu, kaj mortu—ĉiam monon alportu! Pro vorto pika ofte perdiĝas amiko. Se la kaliko (chalice) tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
626. Mi leviĝas (=min levas), I rise, get up. Frue leviĝu kaj frue edziĝu. Sincera opinio montriĝas (appears, is shown) en ebrio. En ĉiu objekto troviĝas (is to be found, there is) difekto. Eĉ sur la suno troviĝas makulo. Eĉ kontraŭ prediko troviĝas kritiko. Antaŭ ni vidiĝas (is to be seen) monto.
627. Blanko signifas ĝojon. Ĉe edziĝo la virino vestiĝas blanke, la viro ne.
"Tommy, vekiĝu!" “Mi ne povas.” “Kial ne?” “Ĉar mi ne dormas.”