589. Translate, using “n” when necessary. She treated the patients like babies. I can read you like a book. He wore it as a hat. He ate like a pig. She drank like a fish. She drank wine like water. You talk like a professor. You must behave like a good boy. We sold them like hot cakes. I admire her more than (a) the others (do); (b) (I admire) the others.
«Ĉe»
590. ĈE (prep.) = at, etc. It shows COINCIDENCE.
(a) OF PLACE (Cp. apud = merely close to).
Stari ĉe la pordo (at the door).
Sidi ĉe la fajro (by the fire).
Maldika ĉe la talio (at the waist).
Ĉe la apoteko, at the chemist’s.
Teni ion ĉemane (ĉe la mano), at one’s hand.
Kaptu lin ĉe la gorĝo (by the throat).
Aĉetu tion ĉe li (of him).
Weston ĉe la maro (on-sea).
Koro ĉe koro, heart to heart.
Ĉeesti kunvenon, to attend (be present at) a meeting.
Ĉe nimay mean at our house, with us (e.g., loĝi ĉe ni), but it does not necessarily mean this.
Ĉe ni, in our case (country, house, circle, etc.) oni tion ne faras.
Ĉe la Grekoj, amongst the Greeks.
(b) OF SOME OTHER CIRCUMSTANCE.
Ĉe lia veno, on (at) his arrival.
Ĉe tio (on that), li forkuris. Mi lin kaptis ĉe la ago (in tlie act).
Ĉe lumo de lampo, by lamplight.
Ĉe (in the case of, with) tro ĝentila ekstero mankas ofte sincero.
591. Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. Komencu ĉe la komenco. Restu, tajloro, ĉe via laboro. Ĉio estas justa ĉe amo kaj milito. Ĉe la puraj ĉio estas pura, sed ĉe Ja malpuraj nenio estas pura. Ĉe kiu estas malpaco? … Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino. Ĉe vulpoj naskiĝas nur vulpoj. Neniu rivero estas granda ĉe la fonto.
592. Sidu ĉe la tablo (fenestro, muro). Atendu min ĉe la teatro. Mi loĝas ĉe mia onklo. Li staris ĉe mia dekstra mano. Ŝi libertempas ĉe la maro. ĉe lia vizito ĉio estis en ordo. Aĉetu la libron ĉe la B.E.A. Tian esprimon (expression) oni ne trovas ĉe aŭtoro bona.
593. If in doubt whether to use ĉe or en, choose en. Li naskiĝis en Skotlando, sed loĝas nun en Londono. Li estas profesoro ĉe la Universitato. Ĝi estas ĉe mia mano, sed ne en mia mano.
594. Like its German equivalent bei, ĉe does not take the accusative of direction. Write Iru al li (al lia domo), not Iru ĉe lin.
595. Enigmoj. Kial ĉevalo ne volas iri al la montoj? (Ĉar ĝi devas resti ĉe valo). —Kion signifas “Kulpoj viro malpaco edzino kulpoj”? (1191).
Ĉe la telefono. “Nu, Gertrudo, kion vi faras?” “Guste nun mi telefonas, paĉjo.”
Patro: “Kial vi ĉiam estas ĉe la malsupro de via klaso?” Filo: “Ho, tio ne gravas, ĉar ambaŭfine ni lernas la samajn aferojn.”
Patrino: “Vi neniam vidis min konduti (behave) malbone ĉe la tablo.” Filino: “Nu! Mi ne konis vin, kiam vi estis eta knabino.”
En ekspozicio. Oni montris la kranion de Cromwell. “Ĝi estas falsa,” protestis ĉeestanto. “Cromwell havis kapon grandan, kaj tiu kranio certe apartenis al infano.” “Nu!” respondis la montristo. “Tio estas la kapo de Cromwell, kiam li estis infano!”
596. La familio. Vespere (en la vespero) la avo sidas ĉe la fajro kaj fumas pipon. La avino portas okulvitrojn kaj trikas Ŝtrumpojn. La patro sidas ĉe la tablo kaj skribas en granda libro. La patrino silente kudras. La filo lernas aritmetikon. La filino brodas poŝtukon. La infaneto kuŝas sur la planko kaj ludas kun katido.
597.
«Ba, ba, ŝafo! Ĉu vi havas lanon?»«Jes, tri sakojn: prenu en la manon!Unu por la mastro, unu por mastrin’,Kaj unu por la eta knabo ĉe la strata fin’»«Pro»
598. PRO (prep.) = on-account-of, by-reason-of, owing-to, because-ofy (in-exchange‑)for.
Cp. quid pro quo. Generally
Por looks forward: to the result. ☞
☜ Pro looks backward: to the cause.