Читаем Step by Step in Esperanto полностью

520. Kiuj loĝas en Francujo? Ĉu glacio (ice) estas varma? Ĉu la Angla lingvo estas facila? Ĉu la modernaj dancoj estas belaj? Al kiu nacio vi apartenas? Ĉu vi preferas biciklon aŭ aŭton? Se mi donas ion al vi, kiu estas la ricevanto? la donanto? Kiu lingvo estas facila por la Francoj? Via malbona prononco agacas miajn nervojn.

<p>«Ci», <emphasis>Thou</emphasis></p>

521. En poemoj oni ofte legas la vorton ci, kaj de tempo al tempo oni ĝin uzas en intima konversacio. Tamen en la ordinara vivo, eĉ en preĝo, oni pli ofte uzas vi. La uzo aŭ neuzo de ci estas afero de stilo kaj gusto. Mi cin amas. Donu al mi cian maneton. Kial ci ploras? Kial vi cias min?

<p>The Adverb-Ending «-e»</p>

522. Words that add to the meaning of verbs (answering the questions Where? When? How much? How?) are “Adverbs” (of place, time, degree, manner). Many English adverbs end with -ly (524).[54]

In Esperanto some adverbs are “primary words” (=complete in themselves). E.g., for, iom, nun, nur, tiam, tiel, tre, tro. But any Esperanto root may be made into an adverb by adding -E. We have already seen examples in the words bedaŭrinde, denove, eble, efektive, egale, kompreneble, multe, ofte, parte, subite, tute, vere.

523. Li parolis rapide, sed klare, quickly but clearly. Respondu ĝuste, Answer correctly. Mi restas ame (fidele, kore, sincere) via (lovingly, faithfully, heartily, sincerely) yours. Evidente jes, Evidently it is so. Certe ne, Certainly not.

524. (a) Agrabl-(diskret- ideal- inteligent- kruel- kviet- nobl- perfekt- preciz- publik- sekret- seren- sol- strang‑)e.

(b) Angri-(blind- happi- heavi- hoarse- impertinent- mad- modest- part- polite- proud- right- simpl- soft- sweet‑)ly.

(c) Abomen- (di- entuziasm- envi- erar- esper- glor- help- idiot- insist- interes- intim- kares- komfort- lert- logik- majest- metod- mok- pac- praktik- respekt-san-util-zorg‑)e.

(d) Preferably, naturally, abundantly, similarly, hesitatingly, moderately, persistently, thankfully, alphabetically, significantly, beautifully, noisily, flatteringly, dubiously, instructively, dangerously, individually.

525. (a) Bela estas tiu, kiu bele agas. El fremda poŝo oni pagas facile. El fremda ledo oni tranĉas larĝe. Bonfaron oni facile forgesas. Ni facile forgesas (tion), kio nin ne interesas. Honesta homo agas honeste. Barelo malplena sonas plej laŭte. Aŭskultas prudente (tiu), kiu aŭskultas atente. Malbona herbo kreskas rapide. Rapidu malrapide! Pripensu malrapide, kaj agu decide. Kiu iras trankvile, iras facile. Ne rapidu: trankvile decidu. Akvo profunda kuras trankvile.[55]

(b) Plej facile promeso rimas kun forgeso. Preĝu kore, laboru fervore. Kontrolu ĉion, tenu firme tion, kio estas bona. La afero iras glate (smoothly). Vivi sate kaj glate. Vivi larĝe kaj lukse (luxuriously). Malbona famo (rumour, report) kuras rapide.

526. “Vi parolas Esperanton tro rapide.” “Tute ne! Vi aŭdas ĝin tro malrapide!”

“Kiel vi progresas en la lernejo?” “Bonege! Eĉ la instruisto diras, ke li povas instrui al mi nenion.”

Sir Isaac Newton eltrovis la graviton. Oni rimarkas (notice) ĝin precipe (especially, principally) en la aŭtuno, kiam la pomoj falas de la arboj.

Kuracisto. “Via koro batas tro malforte. Mi timas, ke vi estas grave malsana. Ĉu vi deziras iun vidi?” Paciento: “Jes, alian kuraciston.”

Ĝentila respondo. “Pardonu min, sinjoro. Vi estas ĝuste simila al (exactly like) persono kiun mi iam konis.” “Kaj vi estas ĝuste simila al persono, kiun mi neniam konis, kaj neniam volis koni.”

527. Senpense, thoughtlessly, without thinking. Senlime. Senpacience. Aim-(care- cause- change- fear- noise- pain- sense- sound‑)lessly. (206).

“Mia edzino neniam parolas senpense.” “Ho ve (Alas)! Mia edzino neniam pensas senparole.”

528. Sometimes it is easier to translate an Esperanto adverb by an adverbial phrase, than by one word in -ly.

Infane, as-a-child, like-a-child, in-the-way-a-child-would; childishly. Similarly: amike, ave, bebe, elefante, file, fratine, fulme, kamarade, knabe, patrine.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки