Similarly:
Hejme, at-home.
Poŝte, by-post (bicikle, letere, ŝipe, telefone).
Momente, for-a-moment.
Matene, in-the-morning
(detale, gratule, imite, skribe, vespere).
Garde, on-guard (alte).
Krajone, with-a-pencil
(admire, bedaŭre, fingre, inke, mane, pene, plezure).
529. Alie, otherwise.
Bone, well (cp. nu, puto, sana!):
malbone, badly.
Cetere, for the matter of that.
Dise, separately, here and there.
Fine, at last.
Jene, as follows.
Jese (Nee), in the affirmative (negative).
Kutime, usually, habitually.
Male, on the contrary.
Sekve, accordingly.
Kaj simile (k.s.), and the like.
Treege, exceedingly.
Troe, in excess.
Vole-ne-vole, willy-nilly.
530. Ludo aparte kaj afero aparte. Kiu bone agas, timi ne bezonas.
Kiu bone ŝmiras (an allusion to “palm-oil”), bone veturas.[56]
Mi hejme sidis, nenion vidis. Eĉ hundo estas leono hejme.
Granda kranio (skull), sed interne nenio.
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. Inter lupoj kriu lupe. Grandaj fiŝoj naĝas profunde.
Nenia paketo restas longe sekreto.
531. Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Feliĉo venas gute, malfeliĉo flue.
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. Rido matene, ploro vespere.
Vivu mizere, sed vivu libere. Pence saĝa kaj punde malsaĝa.
532. “Ĉu vi estas edzo?” “Ne, mi estas fraŭlo.” “Ĉu de longe?”
“Vidi estas kredi, ĉu ne?” “Ne ĉiam. Ekzemple (for example), mi vidas vin.”
La malgranda ovo. “Tiu ovo estas tre malgranda! Evidente la kokino ne sidis sur ĝi sufiĉe longe.”
“Ĉu F-ino Grant estas hejme?” “Bedaŭrinde, ne.” “Ĉu vi estas certa pri tio?” “Ĉu mi povas dubi ŝian vorton?”
Enigmoj. Kiun filon oni vidas nur flanke? (Profilon). —Kiumotive oni iras Londonon? (Lokomotive). —Kial bonulo ne veturas omnibuse? Ĉar li pied-iras (pie diras).
“Kion vi kredas?” “Mi kredas tion, kion la eklezio kredas.” “Kaj kion la eklezio kredas?” “Kompreneble, kion mi kredas.” “Nu, kion vi ambaŭ kredas?” “Ni ambaŭ kredas same.”
533. Ambaŭflanke, on both sides.
Ambaŭmane, with (in) both hands. Rigardu ambaŭokule. Aŭskultu ambaŭorele.
Oni parolas Esperante,Esperanto spoken.
Sidu(mal) dekstre de mi… on my right (left).
Li loĝas (mal)proksime de mi… close to (at a distance from) me.
Antaŭ longe, long ago.
Antaŭ ne longe, not long ago.
Post ne longe, in a little while, after a short time.
534. Prunte, on loan.
Prunti (prunte doni) al, to lend.
Prunti (prunte preni) de, to borrow.
“Pruntu al mi dek ŝilingojn.” “Sed mi ne konas vin.” “Ĝuste tial mi petas. Ĉiu, kiu min konas, rifuzas.”
“Vi konis min dum multaj jaroj, ĉu ne?” “Jes, certe.” “Do pruntu al mi ombrelon.” “Tute ne.” “Kial ne?” “Tial, ke mi konis vin dum multaj jaroj.”
Mensa kalkulo. Vi promesis prunti al mi dek ŝilingojn. Sed vi efektive donis al mi nur kvin. Vi do ŝuldas al mi kvin. Sed mi ankaŭ ŝuldas kvin al vi. Do ni estas kvitaj (even, square).
535. (Li parolas) Plej saĝe, most wisely; plej bone, best; plej malbone, worst; malplej bone, least well; malplej malbone, least badly. Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Tiu, kiu manĝas malplej multe, plej malsatas. Nu, tiu, kiu pleJ malsatas, manĝas plej multe. Do tiu, kiu manĝas malplej multe, manĝas plej multe!
536. Aŭtomobilo: Ĉambreto, kiu iras rapide sur la strato kaj faras malbonan odoron.
Dancas: elegante levas la piedojn.
Deziras: malforte volas.
Volas: forte deziras.
Ĝentila: parolas kaj agas elegante.
Kontrolas: rigardas: “Ĉu ĝi estas bona?”
Kato: la besto, kiu kantas nokte sur la tegmento.
537. *** Printempe (en la printempo) la vetero estas bela. Ĉio estas juna kaj dolĉa.
Alterne brilas la suno kaj falas pluveto. La kampoj verdas, la arboj burĝonas (bud), la birdoj kantas. Mi enspiras la freŝan aeron. Mi flaras (smell) la florojn. Mi rigardas la ŝafidojn. Mi aŭskultas la birdojn. Mia koro kantas kun ili.