— Nun vi komprenis la ĉefan en la mesaĝo, — morne diris Erg Noor. — Ili malkovris iajn speciale belajn mondojn. Kaj mi jam delonge revas ripeti la vojon de «Velo» — kun novaj perfektigoj tio nun eblas eĉ kun sola ŝipo. Ekde la juneco mi vivas per revo pri Vego — la blua suno kun belaj planedoj!
— Vidi tiajn mondojn… — per rompiĝanta voĉo diris Niza. — Sed por reveno necesas sesdek teraj, aŭ kvardek nedependaj jaroj… Do tio estas… duono de vivo.
— Jes, grandaj atingoj postulas grandajn oferojn. Sed por mi tio eĉ ne estas ofero. Mia vivo sur la Tero estis nur mallongaj paŭzoj de stelaj vojaĝoj. Ja mi naskiĝis sur stelŝipo!
— Kiel tio povis okazi? — miregis la junulino.
— La tridekkvina stela konsistis el kvar ŝipoj. Sur unu el ili mia patrino estis astronomo. Mi naskiĝis en mezo de vojo al duopa stelo MN19026+7AL kaj per tio duoble rompis leĝojn. Duoble — tial, ke mi kreskis kaj edukiĝis ĉe la gepatroj en la stelŝipo, sed ne en lernejo. Kion eblis fari! Kiam la ekspedicio revenis sur la Teron, mi aĝis jam dek ok jarojn. Kiel Heraklajn heroaĵojn oni alkalkulis al mi tion, ke mi lernis la arton konduki stelŝipon kaj iĝis astronavigaciisto.
— Sed mi tamen ne komprenas… — komencis Niza.
— Mian patrinon? Kiam vi iĝos pli aĝa — komprenos! Tiam la serumo AT — Anti-Tja — ankoraŭ ne povis konserviĝi longe. Kuracistoj ne sciis tion… Ĉiel ajn, oni alportadis min ĉi tien, en saman stirejon, kaj mi gapadis per miaj duonsenkonsciaj okuletoj al ekranoj, observante stelojn, balanciĝantajn en ili. Ni flugis en direkto de Teta de la Lupo, kie estis proksima al la Suno duopa stelo. Du nanoj — blua kaj oranĝkolora, kaŝitaj per malhela nubo. La unua konscia impreso estis ĉielo de senviva planedo, kiun mi observis el sub vitra kupolo de provizora stacio. Sur planedoj de duopaj steloj ordinare ne ekzistas vivo pro malreguleco de iliaj orbitoj. La ekspedicio elŝipiĝis kaj dum sep monatoj faris geologiajn esplorojn. Tie, kiom mi memoras, troviĝis giganta riĉo de plateno, osmio kaj iridio. Nekredeble pezaj iridiaj kubetoj iĝis miaj ludiloj. Kaj tiu ĉielo, mia unua ĉielo, nigra, kun puraj lumetoj de neflagrantaj steloj kaj kun du sunoj de neimagebla belo — la hele oranĝkolora kaj la intense blua. Mi memoras, ke iufoje strioj de iliaj radioj kruciĝadis, kaj tiam sur nian planedon verŝiĝis tia potenca kaj gaja verda lumo, ke mi kriis kaj kantis pro ekstazo!.. — Erg Noor finis: — Sufiĉas, min tro absorbis la rememoroj, kaj vi jam delonge devas ripozi.
— Daŭrigu, mi neniam aŭdis ion pli interesan, — ekpetegis Niza, sed la estro estis necedema.
Li alportis pulsantan hipnotigilon, kaj ĉu pro la ordonantaj okuloj, ĉu pro la dormiga aparato la junulino ekdormis tiel forte, ke vekiĝis antaŭ komenco de la sesa rivoluo. Jam laŭ la malvarma vizaĝo de la estro Niza komprenis, ke «Algrab» ne aperis.
— Vi vekiĝis ĝustatempe! — deklaris li, tuj kiam Niza revenis, ordiginte sin post elektra kaj onda bano. — Ŝaltu muzikon kaj lumon por veko. Por ĉiuj!
Niza rapide premis vicon da butonoj, kaj en ĉiuj kajutoj de la stelŝipo, kie dormis la ekspedicianoj, komencis intermiti eklumoj kaj aŭdiĝis speciala, poiomete fortiĝanta muziko de basaj vibrantaj akordoj. Komenciĝis poioma, gardema veko de bremsita nerva sistemo kaj revenigo de ĝi al normala agado. Post kvin horoj en la centra stirejo de la stelŝipo kunvenis ĉiuj definitive rekonsciiĝintaj ekspedicianoj, refortigitaj per manĝo kaj nervaj stimuliloj.
La informon pri pereo de la akcesora stelŝipo ĉiu akceptis malsame. Kiel atendis Erg Noor, la ekspedicio montris sin inde. Estis nek vorto de malespero, nek rigardo de timo. Pur Hiss, montrinta sin ne tro kuraĝa sur Zirda, sen tremo renkontis la mesaĝon. Juna Luma Lasvi — la kuracistino de la ekspedicio — nur iomete paliĝis kaj kaŝe ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn.
— Ni rememoru la pereintajn kamaradojn! — diris la estro, ŝaltante ekranon de projekciilo, sur kiu aperis «Algrab», filmita antaŭ la starto de «Tantro».