La astronavigaciisto paliĝis. Venis neatenditaĵo — ĝi postulis tujan decidon. La sorto de la stelŝipo estis en liaj manoj. La senĉese kreskanta gravito postulis malrapidigon de la iro de la ŝipo ne nur pro kresko de pezo en la ŝipo, sed ankaŭ tial, ke, evidente, rekte antaŭe situis granda amaso da densa materio. Sed post malrapidiĝo mankos brulaĵo por fari novan akcelon! Pel Lin kunpremis la dentojn kaj turnis la fuston de ŝalto de la bremsaj jonaj planedaj motoroj. Sonoraj frapoj enplektiĝis en la melodion de la aparatoj, superante la alarman sonoron de la aparato, kalkulanta proporcion de gravitforto kaj rapido. La sonoro malŝaltiĝis, kaj la indikiloj konfirmis la sukceson — la rapido ree iĝis sendanĝera, normiĝinta konforme al la kreskinta gravito. Sed tuj kiam Pel Lin malŝaltis la bremsadon, la sonoro eksonis ree — la minaca gravitforto postulis malrapidigon de la iro. Iĝis evidente, ke la stelŝipo iris rekte al potenca centro de gravito.
La astronavigaciisto ne kuraĝis ŝanĝi la kurson — la verkon de granda laboro kaj de grandega precizo. Uzante la planedajn motorojn, li estis bremsanta la stelŝipon, kvankam jam estis evidentiĝanta erareco de la kurso, metita tra nekonata maso de materio.
— La gravitkampo estas granda, — duonvoĉe rimarkis Ingrid. — Eble…
— Necesas ankoraŭ malrapidigi la iron, por turni! — ekkriis la astronavigaciisto. — Sed per kio ni poste rapidigos la flugon?.. — Pereiga nedecidemo sonis en liaj vortoj.
— Ni jam trais la eksteran kirlan zonon,[11] — respondis Ingrid, — okazas senĉesa kaj rapida kresko de la gravito.
Ekŝutiĝis oftaj sonorantaj frapoj — la planedaj motoroj ekfunkciis aŭtomate, kiam la stiranta la ŝipon elektronika maŝino eksentis antaŭe grandegan amason da materio. «Tantro» komencis ŝanceliĝi. Malgraŭ ajna malrapidigo de la stelŝipo, la homoj en la stirejo komencis perdi konscion. Ingrid falis sur la genuojn. Pel Lin en sia fotelo penis levi la plumbiĝintan kapon, Kej Ber eksentis sensencan, animalan timon kaj infanan senhelpecon.
La frapoj de la motoroj plioftiĝis kaj iĝis senĉesa tondro. La elektronika «cerbo» de la ŝipo plu luktis anstataŭ siaj duone senkonsciaj mastroj, siaspece potenca, sed ne saĝa, ĉar ne povis antaŭvidi komplikajn konsekvencojn kaj elpensi eliron el esceptaj okazoj.
La ŝanceliĝado de «Tantro» malfortiĝis. La indikiloj, montrantaj rezervon de planedaj jonaj ŝargoj, rapide ekrampis malsupren. Rekonsciiĝinta Pel Lin komprenis, ke la gravito kreskas tro rapide, — necesas tuj uzi urĝajn rimedojn por haltigo de la ŝipo, kaj poste por abrupta ŝanĝo de la kurso.
Pel Lin movis la fuston de la anamezonaj motoroj. Kvar altaj cilindroj el bora nitrido, videblaj tra speciala fendo de la regpanelo, ekbrilis elinterne. Hela verda flamo ekpulsis en ili kiel freneza fulmo, ekfluis kaj ekturniĝis per kvar densaj spiraloj. Tie, en la prua parto de la ŝipo, forta magneta kampo ĉirkaŭis la vandojn de la motoraj duzoj, savante ilin de tuja detruo.
La astronavigaciisto movis la fuston plu. Tra la verda kirla vando iĝis videbla la direktanta radio — grizeta fluo de K-partikloj.[12] Ankoraŭ unu movo, kaj laŭ la griza radio riveliĝis blindiga viola fulmo — la signalo, ke anamezono komencis sian rapidegan elfluon. La tuta korpo de la stelŝipo respondis per preskaŭ neaŭdebla, malfacile eltenebla altfrekvenca vibrado…
Erg Noor, preninte necesan dozon da nutraĵo, kuŝis en duondormo sub neesprimeble agrabla elektra masaĝo de la nerva sistemo. Estis malrapide foriranta la nebulo de forgeso, ankoraŭ kovranta la cerbon kaj la korpon. La veka melodio sonis pli maĵore en kreskanta ofteco de la ritmo…
Subite io malbona invadis el ekstere, rompis la ĝojon de vekiĝo el la naŭdektaga dormo. Erg Noor ekkonsciis sin la estro de la ekspedicio kaj komencis despere lukti, penante revenigi la normalan konscion. Finfine li komprenis, ke la stelŝipo estas urĝe bremsata per la anamezonaj motoroj, — sekve, io okazis. Li penis ekstari. Sed la korpo ankoraŭ ne obeis, la kruroj fleksiĝis, kaj li kiel sako falis sur la plankon de sia kajuto. Tamen li sukcesis rampi ĝis la pordo, malfermi ĝin. En la koridoro Erg Noor leviĝis sur la manojn kaj la piedojn kaj enfalis en la centran stirejon.
Fiksrigardantaj al la ekranoj kaj ciferplatoj, la homoj timigite retrorigardis kaj alsaltis al la estro. Tiu, ne havante fortojn ekstari, elparolis:
— Ekranojn, antaŭajn… ŝaltu al infraruĝa… haltigu… motorojn!
La borazonaj cilindroj estingiĝis samtempe kun la eksilentinta vibrado de la ŝipkorpo. Sur la dekstra antaŭa ekrano aperis grandega stelo, lumanta per malhela ruĝ-bruna lumo. Por momento ĉiuj rigidiĝis, ne deŝirante la okulojn de la giganta disko, aperinta el mallumo rekte antaŭ la pruo de la ŝipo.
— Ho stultulo! — malfeliĉe ekkriis Pel Lin. — Mi estis konvinkita, ke ni estas apud malhela nubo! Sed tio estas…
— Fera stelo! — kun teruro ekkriis Ingrid Ditra.