Ne restis dubo, ke Zirda pereis pro akumulo de malutila radiado post multaj nesingardaj eksperimentoj kaj facilanima apliko de danĝeraj specoj de atoma energio anstataŭ saĝa eltrovo de aliaj, malpli malutilaj.
Jam delonge solviĝis la enigmo, dufoje la ŝipanaro ŝanĝis trimonatan dormon al samlonga normala vivo.
Kaj nun jam dum multaj diurnoj «Tantro» rivoluas ĉirkaŭ la griza planedo, kaj kun ĉiu horo malkreskas espero pri renkontiĝo kun «Algrab». Venas io minaca…
Erg Noor haltis ĉe la sojlo, rigardante al enpensiĝinta Niza. Ŝia klinita kapo kun tufo de densaj haroj similis al lanuga ora floro. La defia knabeca profilo, la oblikvetaj okuloj, ofte mallarĝiĝantaj pro retenata rido, kaj nun larĝe malfermitaj, esplorantaj nekonataĵon kun maltrankvilo kaj kuraĝo! La knabino mem ne komprenas, kia granda interna subteno ŝi kun sia senrezerva amo iĝis por li. Por li, kiu, malgraŭ longaj jaroj da travivaĵoj, hardintaj la volon kaj la sentojn, tamen laciĝas esti estro, preta ĉiuminute preni sur sin ajnan responson pri la homoj, pri la ŝipo, pri sukceso de la ekspedicio. Tie, sur la Tero, jam delonge ne restis tiom unupersona responso — ĉiam faras decidojn ĝuste tiu grupo de homoj, kiu estis destinita por plenumo de la laboro. Kaj se okazas io neordinara, oni momente povas ricevi ajnan konsilon, fari la plej komplikan konsulton. Sed ĉi tie oni ne havas, kie ricevi konsilojn, kaj estroj de stelŝipoj havas specialajn rajtojn. Estus pli facile, se tia responso daŭrus dum du-tri jaroj, sed ne dek-dek kvin — la averaĝa daŭro de stela ekspedicio!
Li paŝis en la centran stirejon.
Niza salte ekstaris renkonten al Erg Noor.
— Mi elektis ĉiujn necesajn materialojn kaj mapojn, — diris li, — ni laborigu la maŝinon!
La ekspediciestro etendiĝis en la fotelo kaj komencis malrapide turni metalajn folietojn, nomante ciferojn de koordinatoj, tensiojn de magnetaj, elektraj kaj gravitaj kampoj, potencon de fluoj de kosmaj partikloj, rapidon kaj denson de meteoraj strioj. Niza, paliĝinte pro streĉo, estis premanta butonojn kaj turnanta ŝaltilojn de la komputa maŝino. Erg Noor ricevis serion da respondoj, sulkigis la brovojn kaj enpensiĝis.
— Sur nia vojo estas forta gravitkampo — zono de amasiĝo de malhela substanco en la Skorpio, apud stelo 6555-CR+11-PKU, — ekparolis Noor. — Por eviti malŝparon de brulaĵo, endas direkti nin ĉi tien, al la Serpento. Antikve oni flugadis per senmotora flugo, uzante gravitajn kampojn kiel akcelilojn, laŭ iliaj randoj…
— Ĉu ni povas uzi tiun metodon? — demandis Niza.
— Ne, por tio niaj stelŝipoj estas tro rapidaj. Rapido je kvin sesonoj de la absoluta unuo, aŭ ducent kvin mil kilometroj dum sekundo, pligrandigus en tera gravitkampo nian pezon dekdu-mil-oble — sekve, polvigus la tutan ekspedicion. Ni povas flugi tiel nur en kosma spaco malproksime de grandaj amasiĝoj de materio. Tuj kiam stelŝipo eniras en gravitkampon, necesas malaltigi rapidon des pli forte, ju pli forta estas la kampo.
— Sekve, ĉi tie estas kontraŭdiro. — Niza infanece apogis la kapon per la mano, — ju pli forta estas gravitkampo, des malpli rapide necesas flugi!
— Tio estas ĝusta nur por gigantaj sublumaj rapidoj, kiam stelŝipo mem iĝas simila al luma radio kaj povas moviĝi nur laŭ rekta linio aŭ laŭ tiel nomata kurbo de egalaj tensioj.
— Se mi ĝuste komprenis, vi devas celi nian «radion» — «Tantron» — rekte al la sunsistemo.
— En tio estas tuta grandega malfacileco de stelnavigado. Preciza celado al iu stelo praktike ne eblas, kvankam ni uzas ĉiujn elpensitajn korektojn de kalkuloj. Necesas dum tuta vojo kalkuli akumuliĝantan eraron, ŝanĝante la kurson de la ŝipo, ĝuste tial ne eblas plene aŭtomata stirado. Kaj nun ni havas danĝeran staton. Halto aŭ almenaŭ forta malrapidigo de la flugo post akcelo por ni estos egala al morto, ĉar por ree atingi la rapidon ni jam ne havos brulaĵon. Jen la danĝero, rigardu: la zono 344+2U estas tute ne esplorita. Ĉi tie ne estas steloj, estas konata nur gravitkampo — jen ĝia rando. Por la fina decido ni atendu la astronomojn — post la kvina rivoluo ni vekos ĉiujn, kaj dume… — La estro de la ekspedicio frotis la tempiojn kaj oscedis.
— La efiko de sporamino finiĝas, — ekkriis Niza, — vi povas ripozi!
— Bone, mi aranĝos min ĉi tie, en tiu ĉi fotelo. Eble okazos miraklo — almenaŭ unu sono!
En la tono de Erg Noor glitis io, deviginta la koron de Niza ekbati pro karesemo. Ŝi deziris alpremi al si tiun obstinan kapon, glatigi la malhelajn harojn kun tro frua grizo…