Ĉiuj ekstaris. Malrapide ŝanĝiĝadis sur la ekrano fotoj de jen seriozaj, jen ridetantaj homoj — de la sep anoj de «Algrab». Erg Noor diradis nomon de ĉiu el ili, kaj la vojaĝantoj adiaŭe salutadis la pereinton. Tia estis la moro de astronaŭtoj. Stelŝipoj, vojaĝantaj kune, ĉiam havis kompletojn da fotoj de ĉiuj ekspedicianoj. Malaperintaj ŝipoj povis longe vagadi en la kosma spaco, kaj iliaj ŝipanaroj ankoraŭ longe povis resti vivaj. Tio ne gravis — tia ŝipo neniam revenadis. Por trovi ĝin, helpi al ĝi estis nenia reala eblo. Konstruo de ŝipoj atingis jam tian perfektecon, ke etaj paneoj preskaŭ neniam okazis aŭ estis facile ripareblaj. Sed serioza paneo de maŝinoj ankoraŭ neniam estis riparita en la kosmo. Fojfoje ŝipoj sukcesadis, kiel «Velo», sendi lastan mesaĝon. Sed plej granda parto de mesaĝoj ne atingis la celon: precize orienti ilin estis nekredeble malfacile. Elsendoj de la Granda Ringo dum jarmiloj trovis precizajn direktojn kaj povis, krome, variigi ilin, transsendante de planedo al planedo. Sed stelŝipoj ordinare troviĝis en neesploritaj regionoj, kie direktoj de elsendo povis esti nur hazarde divenitaj.
Inter astronaŭtoj regis konvinko, ke en la kosmo ekzistas, krom ĉio, iaj neŭtraj kampoj, aŭ nul-zonoj, en kiuj ĉiuj radioj kaj mesaĝoj dronas, kiel ŝtonoj en akvo. Sed astrofizikistoj ĝis nun opiniis nul-kampojn arbitra elpensaĵo de kosmaj vojaĝantoj, emaj al monstraj fantazioj.
Post la malgaja rito kaj konsiliĝo, ne okupinta multan tempon, Erg Noor ŝaltis la anamezonajn motorojn. Post du diurnoj ili eksilentis, kaj la stelŝipo komencis proksimiĝi al la hejma planedo je dudek unu miliardoj da kilometroj dum diurno. Ĝis la Suno restis proksimume ses teraj (nedependaj) jaroj da vojo. En la centra stirejo kaj en la biblioteko-laboratorio ekbolis laboro: estis komputata kaj direktata nova kurso.
Necesis flugi tutajn ses jarojn, malŝparante anamezonon nur por korektado de la kurso de la ŝipo. Alivorte, necesis konduki la stelŝipon, zorgeme ŝparante akcelon. Ĉiujn maltrankviligis la neesplorita regiono 344+2U inter la Suno kaj «Tantro», ĉirkaŭiri kiun oni neniel povis: ĉiuflanke de ĝi ĝis la Suno renkonteblis zonoj de liberaj meteorŝtonoj, krome, dum turno la ŝipo perdus akcelon.
Post du monatoj la komputita linio de flugo estis preta. «Tantro» komencis kuri laŭ la glata kurbo de egala tensio.
La bonega ŝipo estis en plena ordo, la flugrapido estis en la kalkulitaj limoj. Nun nur la tempo — ĉirkaŭ kvar dependaj jaroj da flugo — kuŝis inter la stelŝipo kaj la patrujo.
Erg Noor kaj Niza, plendeĵorintaj sian tempon kaj lacaj, enprofundiĝis en longan dormon. Kune kun ili foriris en la provizoran neekziston du astronomoj, la geologo, la biologo, la kuracisto kaj kvar inĝenieroj.
Sian deĵoron komencis sekva skipo — sperta astronavigaciisto Pel Lin, partoprenanta en sia dua ekspedicio, astronomino Ingrid Ditra kaj memvole aliĝinta al ili elektronika inĝeniero Kej Ber. Ingrid, laŭ permeso de Pel Lin, ofte foriradis en la bibliotekon apud la stirejo. Kune kun Kej Ber, sia malnova amiko, ŝi estis verkanta monumentan simfonion «Pereo de planedo», inspirita de la tragedia Zirda. Pel Lin, laciĝinte pro muziko de la aparataro kaj kontemplado de nigraj abismoj de la kosmo, sidigadis ĉe pupitron Ingrid-on, kaj mem kun entuziasmo okupiĝadis pri deĉifrado de misteraj skribaĵoj, trovitaj sur enigme forlasita de loĝantoj planedo en la sistemo de la plej proksimaj steloj de la Centaŭro. Li kredis je sukceso de sia nerealigebla entrepreno.
Ankoraŭ dufoje ŝanĝiĝis deĵorantoj, la stelŝipo proksimiĝis al la Tero preskaŭ je dek mil miliardoj da kilometroj, kaj la anamezonaj motoroj estis ŝaltataj nur por kelkaj horoj.
Estis finiĝanta la deĵorado de la grupo de Pel Lin, la kvara ekde tiam, kiam «Tantro» foriris de la loko de la neokazinta renkontiĝo kun «Algrab».
Astronomino Ingrid Ditra, fininte kalkulojn, turniĝis al Pel Lin, melankolie observanta senĉesan tremetadon de ruĝaj indikiloj de mezuriloj de gravita tensio laŭ bluaj gradigitaj arketoj. Ordinara malrapidiĝo de psikaj reagoj, kiun ne evitas eĉ la plej fortikaj homoj, efikis en la dua duono de deĵorado. Stelŝipoj dum monatoj kaj jaroj iradas sub aŭtomata regado laŭ donita kurso. Se subite okazas iu eksterordinara okazaĵo, tro komplika por rezonado de la aŭtomato, reganta la stelŝipon, do ordinare ĝi kaŭzas pereon de la ŝipo, ĉar ne povas savi eĉ enmiksiĝo de homoj. La homa cerbo, kiel ajn bone ĝi estu trejnita, ne povas reagi kun necesa rapido.
— Laŭ mi, ni delonge enprofundiĝis en la neesploritan regionon 344+2U. La estro deziris deĵori ĉi tie mem, — turnis sin Ingrid al la astronavigaciisto.
Pel Lin ĵetis rigardon al la tagnombrilo.
— Ankoraŭ du tagojn, kaj ni tutegale ŝanĝiĝos. Dume ne estas io atentinda. Ĉu ni plenumos la deĵoradon ĝis la fino?
Ingrid konsente kapjesis. El la poŭpaj ejoj eliris Kej Ber kaj okupis sian kutiman fotelon apud la instalaĵo de ekvilibrigaj meĥanismoj. Pel Lin oscedis kaj levis sin.
— Mi dormos dum kelkaj horoj, — diris li al Ingrid.