— Unuaj interstelaj flugoj… — penseme daŭrigis Erg Noor. — Negrandaj ŝipoj, havintaj nek rapidon, nek potencajn defendilojn. Kaj niaj prauloj eĉ vivis duoble malpli ol ni — jen kiam estis la vera grandeco de la homo!
Niza obstine levis la kapon, kiel ĉiam, kiam esprimis sian malkonsenton.
— Poste, kiam oni trovos aliajn manierojn por venki spacon, sed ne trarompiĝi rekte tra ĝi, oni diros pri vi — jen herooj, konkerintaj la kosmon per tiaj praaj rimedoj!
La ekspediciestro gaje ridetis kaj etendis la manon al la junulino.
— Kaj pri vi, Niza!
Tiu ruĝiĝis.
— Mi fieras pri tio, ke mi estas ĉi tie, kun vi! Kaj mi pretas fordoni ĉion, por ree kaj ree esti en kosmo.
— Jes, mi scias, — penseme diris Erg Noor. — Sed ne ĉiuj pensas tiel!..
La junulino per virina intuicio komprenis la pensojn de la estro. En lia kajuto estas du stereoportretoj en mirakla viol-ora koloro. Sur ambaŭ estas ŝi, la bela Veda Kong, historiisto de antikva mondo, kun diafana rigardo de la lazuraj, kiel tera ĉielo, okuloj sub flugila svingo de la longaj brovoj. Sunbruna, blindige ridetanta, levinta la manojn al la cindraj haroj. Kaj ridetanta sur kupra ŝipa kanono — memoraĵo de forgesita antikveco.
Erg Noor, perdinte sian impetecon, malrapide eksidis kontraŭ la astronavigaciistino.
— Se vi scius, Niza, kiel kruele la sorto pereigis mian revon tie, sur Zirda! — subite obtuze diris li kaj singarde metis la fingrojn sur la fuston de startigo de la anamezonaj motoroj, kvazaŭ intencante ekstreme akceli la rapidegan kuron de la stelŝipo. — Se Zirda ne pereus kaj ni povus ricevi brulaĵon, — daŭrigis li responde al senvorta demando de la interparolantino, — mi gvidus la ekspedicion pluen. Tiel estis interkonsentite kun la Konsilio. Zirda sciigus al la Tero, kio necesis, kaj «Tantro» forirus kun tiuj, kiuj dezirus… La restintajn poste prenus «Algrab», kiu post la deĵorado ĉi tie estus vokita al Zirda.
— Sed kiu restus sur Zirda? — indigne ekkriis la junulino. — Ĉu nur Pur Hiss? Sed li estas granda sciencisto, ĉu ankaŭ lin ne altirus scio?
— Kaj vi, Niza?
— Ĉu mi? Certe!
— Sed… kien? — subite firme demandis Erg Noor, atente rigardante al la junulino.
— Kien ajn, eĉ… — Ŝi almontris la nigran abismon inter du branĉoj de la stela spiralo de la Galaksio, redoninte al Noor saman atentan rigardon kaj duonmalfermetinte la lipojn.
— Ho, ne tiel malproksime! Vi scias, Niza, kara astronavigaciisto, ke antaŭ ĉirkaŭ okdek kvin jaroj okazis la tridek kvara stela ekspedicio, nomita «Ŝtupa». Tri stelŝipoj, provizante unu la alian per brulaĵo, malproksimiĝis ĉiam pli fore de la Tero en direkto de la konstelacio Liro. Tiuj du, kiuj ne portis esploristan ŝipanaron, fordonis anamezonon kaj revenis hejmen. Tiel grimpadis sur la plej altajn montojn sportistoj-alpistoj. Finfine, la tria, «Velo»…
— Tiu, la nereveninta!.. — emocie flustris Niza.
— Jes. «Velo» ne revenis. Sed ĝi atingis la celon kaj pereis dum revena vojo, sukcesinte sendi mesaĝon. La celo estis granda planeda sistemo de la blua stelo Vego, aŭ la Alfa de la Liro. Kiom da homaj okuloj en senfinaj generacioj adoradis tiun helan bluan stelon de la norda ĉielo! Vego distancas je ok parsekoj, aŭ je tridek unu jaroj da vojo laŭ nedependa tempo, kaj homoj ankoraŭ neniam malproksimiĝis de nia Suno je tiaj distancoj. Ĉiel ajn, «Velo» atingis la celon… La kaŭzo de ĝia pereo estas nekonata — ĉu meteorŝtono aŭ granda paneo. Eble, ĝi ankaŭ nun plu kuras en la spaco kaj la herooj, kiujn ni opinias mortintaj, ankoraŭ vivas…
— Kiel terure!
— Tielas sorto de ĉiu stelŝipo, kiu ne povas iri kun subluma rapido. Inter ĝi kaj la hejma planedo tuj ekstaras jarmiloj da vojo.
— Kion mesaĝis «Velo»? — rapide demandis la junulino.
— Tre malmulton. La mesaĝo estis interrompiĝanta kaj poste tute eksilentis. Mi memoras ĝin precize: «Mi estas Velo, mi estas Velo, iras de Vego dum dudek ses jaroj… sufiĉe… atendos… kvar planedoj de Vego… estas nenio pli bela… kia feliĉo!..»
— Sed ili vokis helpon, ie intencis atendi!
— Certe, helpon, alie la stelŝipo ne malŝparus gigantan energion por sendo de la mesaĝo. Kion ni povus fari — eĉ unu plia vorto ne venis de «Velo».
— Dudek ses nedependaj jaroj da revena vojo. Ĝis la Suno restis ĉirkaŭ kvin jaroj… La ŝipo estis ie en nia regiono aŭ eĉ pli proksime al la Tero.
— Apenaŭ… Nur en tiu okazo, se ĝi superis normalan rapidon kaj iris proksime al la kvantuma limo.[10] Sed tio estas tre danĝera!
Erg Noor koncize klarigis la matematikajn fundamentojn de la detrua salto en stato de materio dum proksimiĝo al la luma rapido, sed rimarkis, ke la junulino aŭskultas malatente.
— Mi komprenis vin! — ekkriis ŝi, tuj kiam la ekspediciestro finis siajn klarigojn. — Mi komprenus tuj, sed la pereo de la stelŝipo ŝirmis de mi la sencon… Tio ĉiam estas tiel terura, kaj kun tio ne eblas paciĝi!