Flugilo de flama lumo forbalais la sinistran mallumon. «Tantro» eliris sur la prilumitan flankon de la planedo. Malsupre plu sterniĝis velura nigro. Rapide pligrandigitaj fotoj montris, ke tio estas seninterrompa tapiŝo da floroj, similaj al velure nigraj papavoj de la Tero. Veproj de nigraj papavoj etendiĝis je miloj da kilometroj, anstataŭinte ĉion — arbarojn, arbustojn, kanojn, herbojn. Kiel ripoj de gigantaj skeletoj, videblis inter la nigra tapiŝo stratoj de urboj, kiel ruĝaj vundoj rustis feraj konstruaĵoj. Nenie estis eĉ unu viva estaĵo, eĉ unu arbeto — nur unusolaj nigraj papavoj!
«Tantro» ĵetis bomban observan stacion kaj ree eniris en la nokton. Post ses horoj la robota stacio raportis konsiston de la aero, temperaturon, aerpremon kaj ceterajn kondiĉojn sur la supraĵo de la grundo. Ĉio estis normala por la planedo, krom altigita radioaktiveco.
— Monstra tragedio! — dampite balbutis la biologo de la ekspedicio Eon Tal, registrante lastajn datumojn de la stacio. — Ili murdis sin mem kaj tutan sian planedon!
— Ĉu vere? — kaŝante nevolajn larmojn, demandis Niza. — Tiel terure! Ja la jonizo estas tute ne tiom forta.
— Pasis jam multaj jaroj, — severe respondis la biologo. Lia ĝibnaza vizaĝo de ĉerkeso, vireca, malgraŭ juneco, iĝis minaca. — Tia radioaktiva disfalado ĝuste tial estas danĝera, ke ĝi akumuliĝas nerimarkeble. Dum jarcentoj ĝenerala kvanto da radiado povis kreski poiomete, kaj poste abrupte okazis kvalita salto! Disfalanta heredeco, ĉeso de reprodukto plus radiaj epidemioj. Tio okazas ne unuafoje — la Ringo konas similajn katastrofojn…
— Ekzemple, la tiel nomata «Planedo de la lila suno», — aŭdiĝis malantaŭe voĉo de Erg Noor.
— Estas tragedie, ke ĝia stranga suno liveradis al la loĝantoj altan energiproduktadon, — rimarkis morna Pur Hiss, — ĉe lumeco je sepdek ok niaj sunoj kaj spektra klaso A nul.
— Kie estas tiu planedo? — interesiĝis biologo Eon Tal. — Ĉu ĝi ne estas tiu, kiun la Konsilio intencas loĝigi?
— Ĝuste tiu. Je ĝia memoro estis nomita la ŝipo «Algrab».
— La stelo Algrab, alie la Delta de la Korvo! — ekkriis la biologo. — Sed ĝi estas tre malproksima!
— Je kvardek ses parsekoj. Sed ni konstruas ĉiam pli malproksimajn stelŝipojn…
La biologo kapjesis kaj balbutis, ke apenaŭ indus nomi la stelŝipon per nomo de pereinta stelo.
— Sed la stelo ne pereis, kaj ankaŭ la planedo restis. Ne pasos eĉ jarcento, kiam ni prisemos kaj loĝigos ĝin, — certe respondis Erg Noor.
Li kuraĝis al malfacila manovro — ŝanĝi la orbitan vojon de la stelŝipo de la latituda al la meridiana, laŭ la rotacia akso de Zirda. Kiel ili foriru de la planedo, ne eksciinte, ĉu ĉiuj pereis? Eble, tiuj, kiuj restis vivaj, ne povas voki helpon de la stelŝipo pro detruo de energi-stacioj kaj pro paneo de aparatoj?
Jam pluran fojon vidis Niza Erg Noor-on ĉe la regpanelo en momento de grava manovro. Kun la nepenetreble firma vizaĝo, kun akraj, ĉiam precizaj moviĝoj, li ŝajnis al ŝi legenda heroo.
Kaj ree «Tantro» pasis la senesperan vojon ĉirkaŭ Zirda, ĉi-foje de poluso al poluso. Ie, speciale en mezaj latitudoj, aperis vastaj zonoj de nuda grundo. Tie en la aero pendis flava nebulo, tra kiu videblis kiel faldetoj gigantaj krestoj de ruĝaj sabloj, blovataj de vento.
Kaj poste plu etendiĝis funebraj veluraj kovriloj de nigraj papavoj — la solaj vegetaĵoj, kontraŭstarintaj al radioaktiveco aŭ farintaj sub ĝia influo vivkapablan mutacion.
Ĉio iĝis klara. Serĉi ie en senvivaj ruinoj anamezonan brulaĵon, rezervitan por gastoj el aliaj mondoj laŭ rekomendo de la Granda Ringo (Zirda ankoraŭ ne havis stelŝipojn, sed nur planedŝipojn), estis ne nur senespere, sed eĉ danĝere. «Tantro» komencis malrapide disvolvi la flugan spiralon en kontraŭan flankon for de la planedo. Atinginte rapidon je sepdek kilometroj dum sekundo per planedaj motoroj, uzataj por flugoj inter planedoj, por startoj kaj alteriĝoj, la stelŝipo foriris de la mortinta planedo. «Tantro» prenis kurson al la neloĝata, konata nur per konvencia kodo, sunsistemo, kie estis ĵetitaj bombaj stacioj kaj kie devis atendi «Algrab». Ŝaltiĝis la anamezonaj motoroj. Ilia forto dum kvindek du horoj akcelis la stelŝipon ĝis ĝia normala rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo. Ĝis la loko de renkonto restis dek kvin monatoj da vojo, aŭ dek unu laŭ la dependa tempo de la ŝipo. La tuta ŝipanaro, krom deĵorantoj, povis ekdormi. Sed ankoraŭ dum monato okazis komuna diskuto, kalkuloj kaj preparo de raporto al la Konsilio. En datumoj de manlibroj pri Zirda oni trovis mencion pri riskaj eksperimentoj kun nestabilaj atomaj brulaĵoj. Oni trovis elpaŝojn de elstaraj sciencistoj de la pereinta planedo, avertintaj pri apero de signoj de malutila efiko al la vivo kaj insistintaj pri ĉesigo de la eksperimentoj. Antaŭ cent dek ok jaroj laŭ la Granda Ringo estis sendita mallonga averto, sufiĉa por homoj de alta racio, sed, verŝajne, ne akceptita serioze fare de la registaro de Zirda.