Erg Noor, apogiĝante al dorsapogilo de fotelo, ekstaris de sur la planko. Lia ordinare pala vizaĝo ricevis bluetan kolornuancon, sed la okuloj ekbrilis per la ĉiama akra lumo.
— Jes, tio estas fera stelo, — malrapide diris li, — la teruro de astronaŭtoj!
Neniu suspektis ĝin en tiu ĉi regiono, kaj rigardoj de ĉiuj deĵorantoj turniĝis al li kun espero.
— Mi pensis nur pri nubo, — mallaŭte kaj kulpe diris Pel Lin.
— Malhela nubo kun tia gravitforto devus interne konsisti el solidaj, relative grandaj eroj, kaj «Tantro» jam estus pereinta. Eviti kunpuŝiĝon en tia svarmo ne eblas, — firme kaj mallaŭte diris la estro.
— Sed la abruptaj ŝanĝiĝoj de la tensio de la kampo, iaj kirloj? Ĉu tio ne estas rekta signo de nubo?
— Aŭ de tio, ke la stelo havas planedon.
La estro kuraĝige balancis la kapon kaj mem premis la butonojn de veko.
— Rapide donu sinoptikaĵon de observoj! Ni komputu izogravojn!
La stelŝipo ree ŝanceliĝis. En la ekrano kun kolosa rapido fulmis io nekredeble grandega, trakuris malantaŭen kaj malaperis.
— Kaj jen la respondo… Ni antaŭiris la planedon. Rapide, rapide al laboro! — La rigardo de la estro falis sur la nombrilojn de brulaĵo. Li pli firme alkroĉigis al la dorsapogilo de la fotelo, deziris ion diri kaj eksilentis.
Ĉapitro 2
Epsilono de la Tukano
Mallaŭta vitra sonoro aperis sur la tablo en akompano de oranĝaj kaj bluaj lumetoj. Laŭ diafana vando eksparkis diverskoloraj briloj. Estro de la eksteraj stacioj de la Granda Ringo Dar Veter plu observadis lumon de la Spirala Vojo. Ĝia giganta arko ĝibis en alto, strekante laŭ rando de maro malhel-flavan strion de sia spegulaĵo. Ne deŝirante de ĝi la rigardon, Dar Veter etendis la manon kaj movis stangeton al M — la meditado ne finiĝis. Hodiaŭ en la vivo de tiu homo estis okazanta granda ŝanĝo. Matene el la loĝa zono de la suda hemisfero venis lia posteulo Mven Mas, elektita de la Konsilio de Stelnavigado. La lastan elsendon por la Ringo ili faros kune, kaj poste… Jen tiu «poste» restis ankoraŭ nedecidita. Dum ses jaroj li eltenadis la laboron, postulantan ekstreman streĉon, por kiu oni elektadas homojn de elstaraj kapabloj, distingiĝantajn per bonega memoro kaj per vasteco, enciklopedieco de scioj. Kiam kun malbonaŭgura persisto komencis ripetiĝi atakoj de indiferenteco al la laboro kaj al la vivo — de unu el la plej gravaj malsanoj de homo, — Evda Nal, la fama psikiatro, esploris lin. La elprovita malnova rimedo — muziko de malgajaj akordoj en ĉambro de bluaj sonĝoj, penetrita per trankviligaj ondoj — ne helpis. Restis nur ŝanĝi specon de agado kaj kuraciĝi per fizika laboro tie, kie ankoraŭ necesas ĉiutaga kaj ĉiuhora muskola streĉo. Lia kara amiko — historiistino Veda Kong hieraŭ proponis labori ĉe ŝi kiel elfosisto. En arkeologiaj elfosadoj maŝinoj ne povis fari ĉiujn laborojn — la fina etapo estis plenumata per homaj manoj. Volontuloj ne mankis, sed Veda promesis al li longan vojaĝon en regionon de antikvaj stepoj, en proksimeco kun la naturo.
Se Veda Kong scius!.. Tamen, ŝi scias ĉion ĝisfine. Veda amas Erg Noor-on, la anon de la Konsilio de Stelnavigado, la estron de la tridek sepa stela ekspedicio. Erg Noor devis sciigi pri si el la planedo Zirda. Sed se estas neniu mesaĝo, kaj ĉiuj kalkuloj de interstelaj flugoj estas ekstreme precizaj, ne taŭgas pensi pri konkero de amo de Veda! La vektoro de amikeco — jen ĉio la plej granda, kio ligas ŝin kun li. Sed tamen li veturos por labori ĉe ŝi!
Dar Veter movis la stangeton, premis butonon, kaj la ĉambron priverŝis hela lumo. Kristala fenestro konsistigis muron de la turnita al vastaĵo ejo, levita super la tero kaj la maro. Per turno de alia stangeto Dar Veter klinis tiun muron al si, kaj la ejo malfermiĝis al la stela ĉielo, fortranĉinte per metala kadro lumojn de vojoj, konstruaĵoj kaj lumturojn de la mara bordo malsupre.
Ciferplato de galaksia horloĝo kun tri koncentraj ringoj de gradoj altiris la atenton de Dar Veter. Sendo de informo laŭ la Granda Ringo okazadis laŭ la galaksia tempo, je ĉiu centmilono de galaksia sekundo, aŭ unufoje dum ok tagoj, kvardek kvin fojojn dum jaro laŭ la tera tempokalkulo. Unu rotacio de la Galaksio konsistigis galaksian diurnon.
La vica kaj la lasta por li elsendo okazos je la naŭa horo matene laŭ la tempo de la Tibeta observatorio — sekve, je la dua horo nokte ĉi tie, en la Mediteranea observatorio de la Konsilio. Restis iomete pli ol du horoj.
La aparato sur la tablo eksonoris kaj ekflagris denove. Malantaŭ la vando aperis homo en hela, silke brilanta vesto.
— Ni prepariĝis al sendo kaj ricevo, — mallonge diris li, montrante neniujn signojn de respekto, kvankam en la rigardo kaŝiĝis admiro pri la estro.
Dar Veter silentis, silentis ankaŭ la asistanto, starante en libera kaj fiera pozo.
— Ĉu en la kuba halo? — finfine demandis Dar Veter kaj, ricevinte jesan respondon, demandis, kie estas Mven Mas.
— Ĉe la aparato de matena freŝo. Akceptas agordon post la vojo. Krome, al mi ŝajnas, li estas emociita…