Aguilar Blanch (agvilar blanĉ) José, hispano, urba konsilanto, okulkuracisto, mortis. Prez. de la Valencia Grupo. Estis amiko de Z.
Aguilo Valenti Juan, hispano, d-ro jurista; estis vicurbestro de Palma. Nask. 22 jun. 1884 en Palma, Baleares. Kunfondinto kaj sekr. de EK Palma.
Ahlberg (alberg) Per, svedo. Nask. 21 nov. 1864 en Vestergoetland. Unu el la unuaj svedaj E-istoj, agema propagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 propagandis Ido-n, de 1928 Novialon.
Ahnfeldt (anfelt) Fritiof, svedo, popollerneja instruisto Nask. 9 majo 1888 en Tving. E-isto de 1921. Del. de UEA de 1923. Prez. de distrikta unuiĝo E-a. Faris prelegojn pri E, ankaŭ en radio; aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj propagandistoj kaj interpretis tiujn, ktp.
Aibara Susumu, japano, oficisto de Tokia Filio de la Sekr‑ejo de Ligo de Nacioj. Nask. 14 jul. 1900 en Kanazawa-si, mortis 20 dec. 1931 en Tokyo-si. En 1921 fondis E-grupon en Keio Universitato kaj prezentis al la Univ. kursofinan tezon pri Bahaa Movado kun resumo en E. Konsitanto de JEI. Multe verkis por japanoj artikolojn pri Hungarujo. Estis honora membro de Hungara Turana Asocio.
Aisberg Eŭgéne (ps. Glacimonto; Sam O’var), ruso, inĝ. Nask. 10 sept. 1905 en Odessa. Ĉefred. de fakaj revuoj pri radio kaj televido. Loĝas en Paris de 1925. Verkis multajn teknikajn kaj popularajn librojn. Fondis la unuan eŭropan revuon pri televido kaj la francan Asocion de Televido. Dir. de la franca radiofako de la Int. Instituto de mikrofonaj studoj. E-iĝis 1919. Faris multajn prelegojn, gvidadis kursojn, organizis ekspoziciojn. En 1925 fondis kun Corret la
Aiza Roman, hispano, staba kolonelo. Mortis. Dua prez. de Hispana Societo por prop. de E. Kunfond. de Grupo Valencia, 1903.
Aiziere (ezjer) Jules, franco, instruisto. Mortpafita dum la mondmilito. Sekr. de la Int. Asocio de Instruistoj. Prez. de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun SFPE, 1910. Gen. sekr de SFPE, 1912–19.
Aizpuritis Ateksandrs, latvo, gimnazia dir., antaŭ la mondmilito instruisto ĉe Moskva Instituto de E. UEA‑del. de 1922. Verkis int. krestomatieton kun laŭartikola vortaro en latva kaj 5 aliaj lingvoj, 1912.
Ajayi (aĝaji) Kola, (kristana antaŭnomo: Nathaniel), yoruba-negro, angla ŝtatano, aktoro, E-a prelegisto. Nask. 23 apr. 1906 en Warri, (Nigerio). Restadis longe en Usono. E-istiĝis 1931 en Bydgoscz. (Fratoj Fethke.) Depost 1932 prelegas en E pri Afriko antaŭ ne-E-ista publiko. Li havis en Polujo 45 prelegojn en 22 urboj antaŭ 8100 personoj, radio‑kantadon; en Ĉeĥoslovakujo 33 prelegojn en 21 urboj antaŭ 12400 p. (apr.-majo 1933), du radioprezentadojn; en Jugoslavujo ĉ. 25 prelegojn (jun‑sept 1933).
Akademio, la supera komisiono de la Lingva Komitato (v.).
Akbar. Romano de Van Limburg Brouwer, trad. el la holanda J.C. kaj J.R.G. Isbrücker kaj J. Ziermans, 1923, 256 p. Orienta atmosfero, homarama tendenco, senriproĉa stilo.
Akita Tokuzo (ps. Akita-Ujaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. 1883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 1913. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, 1927.
AKLE: Aŭstria Katolika Ligo E-ista v. Aŭstrujo.
Aktarĝiev Georgi, bulgaro, ĵurnalisto korespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto. Nask. 18 okt. 1868 en Tirnovo, loĝis en Sofia, mortis 30 jul. 1933 en Sofia. Unu el la plej malnovaj kaj aŭtoritataj E-istaj en B. E-isto de 1898. En 1904 redaktis la kvaran jarkolekton de Rondiranto. Gvidis kursojn faris paroladojn. Estis prez. de BEA 1910–12, 1920–27 (BES), kaj ankaŭ post 1930 ĝis la morto.
Aktuaroj (asekur-matematikistoj). La int. organizo de la aktuaroj plurfoje okupis sin pri E kaj en 1931 aperis faka vortareto en E, angla, franca kaj germana lingvoj.
Akuzativo kun infinitivo. En ĉi tiu frazkonstruo apud la rekta komplemento staras infinifivo, kiu signas la agon de l’ rekta komplemento. En E la AKI estas uzata nur post la verboj de perceptado (vidi, aŭdi, senti); ekz. mi vidis lin fali; mi aŭdis lin paroli, ktp. Ĉi tiu formo propre ne estas «klasika», tamen, mem Z rekte konsilas ĝin anstataŭ la peza predikata adjektivo: mi vidis lin falanta; mi aŭdis lin parolanta.
Ĉe aliaj verboj AKI ŝajnas kontraŭa al la E-a lingvospirito. Do frazoj, kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; ŝajnas evitindaj.
KALOCSAY.
Albages Ventura (albaĥes’) Josep, kataluno, instr., red. de pedagogiaj revuoj. Nask. 25 dec. 1877 en Vimbodi. E-isto de 1907. Fond. de EG-j en Vic, Manresa, kursgvidanto depost sia E-iĝo. Premiito de Int. Floraj Ludoj, organizinto de KEF-kongreso en Manresa.