Pri neologismoj ni ekstreme ŝparis, eĉ vortoj «duonoficialaj» de la Plena Vortaro estas nur malofte troveblaj. Se kelkaj neoficialaj vortoj englitis tie kaj tie, tio okazis nur pro preterrigardo. La vorton
La redaktoroj zorgis plej atente, ke ĉiuj detaloj estu fidindaj kaj forigis el la artikoloj ĉion, pri kies fidindeco ili havis dubojn. Estis malfacila tasko, ĉar oni ne povis kontroli la ĝustecon de ĉiuj okazintaĵoj, ciferoj kaj nomoj. Se estis eble, ni donis ĉe la fino de la artikolo fontindikon por trovi facile pli ampleksajn informojn pri la pritraktita temo.
Ĉe la aranĝo de la teksto kaj bildoj ni klopodis laŭeble, ke ĉiu materialo estu trovebla facile, sen multe da serĉado. Tion espereble multe prihelpos la detalaj indeksoj, troveblaj en la fino de la dua volumo.
Ni tre atentis ankaŭ tion, ke ni donas la verkon ne sole al homoj kun universitata klereco. Tial ni prezentas la materialon en simpla kaj facila stilo, bone komprenebla ankaŭ al komencantoj.
Ni esperas, ke la preso ĝenerale kontentigos la legantaron. Estas ja kelkaj bildoj ne sufiĉe klaraj; pri tio kulpas ne la presejo, sed tio, ke ni devis reprodukti jam origine malklarajn represaĵojn.
Kaj la malbenitaj preseraroj? Jes, malgraŭ okfoja tralego ni ne povis ekstermi ĉiujn. La liston de la plej gravaj ni donos je la fino de la dua volumo. Ĉi tie ni danku aparte s-anojn
La redaktado de tiel multpretenda verko ne estus ebla sen multaj kapablaj kunlaborantoj. Ilian liston oni legu sur aparta loko. Ĉiuj el ili meritas ne nur nian dankon, sed ankaŭ dankon de la tuta esperantistaro. En la unua vico staras: s-roj
Tiu partoprenado estas necesa ankaŭ post la apero de la Enciklopedio. Ni jam diris, ke nia pleja klopodo estis: resti objektiva kaj eviti mankojn. Sed, por sukcesi pri tio, ni bezonas la laboron de ĉiu esperantisto, leganta tiun ĉi verkon. Ni ĉi tie petas ĉiun interesiĝanton, alsendi al ni la rimarkojn pri la verko kaj ni danke notos ĉiun kritikon, kiu donos al ni eblon por plibonigi ĝin per suplemento aŭ en eventuala dua eldono.
Ni ne povas ne paroli ĉi tie pri la eldonejo, faranta per tiu ĉi libro la plej grandan ĝisnunan eldonistan fortostreĉon en E-ujo. Tion ĉi povis riski nur kun la plej firma kredo je la forto kaj estonteco de nia movado. Kaj ni devas mencii ankaŭ tiun milon da entuziasmaj, literaturŝatantaj esperantistoj, kiuj je la unua voko de la eldonaĵo ariĝis en Asocion por helpi kaj ebligi la eldonon de verkoj, kia estas la jena.
Enciklopedio de Esperanto kreiĝis el entuziasma, sindona kunlaboro de Esperantistoj el ĉiuj tendencoj, el senlaca, kelkjara laborado de ĝiaj redaktoroj kaj el entuziasma, pacienca helpemo de multaj centoj da simplaj Esperantistoj-soldatoj. Tia laboro, la rezulto de tia laboro devas ŝveligi en nia brusto memfidon, fidelecon al movado, kiu havas malgraŭ sia juneco, tiom ampleksan pasintecon. La legado pri la laboro de niaj unuaj pioniroj, la malfacilaĵoj de la laboro en la unuaj tempoj, la faritaj kaj atingitaj rezultoj, kiujn ni povas ĝuste taksi nur post komparo de la tiama kaj nuna situacio, donas al ni forton por daŭrigi la komencitan vojon ĝis la triumfa venko.
Enciklopedio de Esperanto! Tiu titolo impresas iel scienceme kaj seke. Tamen: ĝi rakontas al ni pri suferado, batalado, penado de niaj unuaj pioniroj, pri luktoj, laciĝoj kaj reaspiroj, pri florado kaj «velkantaj folioj», pri fideluloj kaj perfidoj, pri malvenkoj kaj triumfoj — kaj, sub la impreso de ĉio ĉi, oni sentas kvazaŭ legi grandegan epopeon: la entuziasmigan epopeon de nia movado de «esperantoj».
Se nia fortostreĉa laboro estos, krom simpla informilo, ankaŭ entuziasmiga instigilo por neŝancelebla fido kaj nelacigebla fervoro, tio estos la plej bela rekompenco de niaj klopodoj.
Budapest, majo 1934.
Mallongigoj
adm. = administranto
adv. = advokato
apr. = aprilo
aŭg. = aŭgusto
aŭt. = aŭtografita
bibl. = bibliotekisto
ĉ. = ĉirkaŭ
dec. = decembro
del. = delegito
dir. = direktoro
d-ro = doktoro
d-ro fil. = doktoro en filozofio
d-ro med. = doktoro en medicino
d-ro teol. = doktoro en teologio
E = Esperanto
„E“ = Esperanto, gazeto de UEA
E-n = Esperanton
E-a = Esperanta
E-an = Esperantan
E-e = Esperante
E-isto = Esperantisto
EA = Esperanto-Asocio
EF = Esperanto-Federacio
EG = Esperanto-Grupo
EI = Esperanto-Instituto
EK =- Esperanto-Klubo
EL = Esperanto-Ligo
ER = Esperanto-Rondo
ES = Esperanto-Societo
EU = Esperanto-Unuiĝo
ekz. = ekzemple
eld. = eldonis, eldonisto
febr. = februaro
f-ino = fraŭlino