Читаем Enciklopedio de Esperanto полностью

Adresaroj. La plej utilaj helpiloj por la praktika uzo de E, kiuj havas gravan signifon ĝis la ĝenerala akcepto de E. Ili ebligas la orientiĝon de la E-istoj, bezonantaj ĉu informojn aŭ konstantajn rilatojn, ĉu helpon aŭ amikan rondon dum eksterlanda vojaĝo. La unua adresaro estis la Adresaro de E-istoj (v.). Jam en la antaŭmilitaj jaroj kaj precipe post la milito int. E-societoj eldonis la nomaron de sia membraro. UEA jaro post jaro aperigas en sia jarlibro la adresaron de siaj delegitoj, kaj tiu ĉi Jarlibro estas la plej grava inter la nun ekzistantaj. Ankaŭ SAT, TAGE, IKUE kaj aliaj societoj eldonis diversajn jarlibrojn aŭ simplajn adresarojn. Rimarkindaj adresaroj estas ankoraŭ la BES-a Adresaro (v.) kaj la Adresaro de Polaj E-istoj (v.). Estas multaj adresoj troveblaj, ĉefe tiuj de korespondemuloj, en HDE, „E“ La Praktiko kaj en aliaj gazetoj.

Adresaro de Esperantistoj. La unua serio enhavanta unuan milon da E-istoj estis eldonita de Z en 1889. 39 p. Ĝi entenis adresojn de tiuj personoj, kiuj leginte la unuan broŝuron de Z, sendis al Z la deŝireblan folion el la broŝuro. (v. Promesoj.) El tiu ĉi unua aro poste multaj fariĝis fervoraj E-istoj. La pluaj serioj aperis de tempo al tempo en La E-isto aŭ en apartaj broŝuroj. La serioj de 1904 ĝis 1909 estis eldonataj de Hachette, kompilataj de Ménil. La broŝuroj entenis krom listo de novaj E-istoj ŝanĝitajn adresojn, ripetitajn adresojn, alfabetan registron de la nomoj, kiuj sin trovis en la broŝuroj, kaj nomaron de E literaturo kal gazetaro.

»Kuna sumo de la enskribitoj kreskis jene, 1889 : 1000, 1896 : 4000, 1903 : 7700, 1905 : 11000, 1906 : 13000, 1907 : 16000, 1908 : 19000, 1909 : 22000. („BIL“ p: 437.) — I. ŜIRJAEV.

Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj Prilaboris Zawada. 1931, 208 p. Kun 4000 nomoj, troveblaj ankaŭ laŭ fakoj kaj inklinoj.

AEA: Aŭstria E-Asocio, v. Aŭstrujo.

AED: Aŭstria E-Delegitaro, v. Aŭstrujo.

AELA: Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, fondita de Literatura Mondo. Celo: doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. Fondjaro 1933. Membronombro en la unua jaro 960. Kotizo sv. fr. 13.50 por frualiĝintoj kaj 17,- por ceteraj plus sendkostoj. La membroj ricevis en 1933 ses librojn kun 1800 paĝoj, inter ili ankaŭ Enciklopedio de Esperanto; en 1934 10 librojn kun 2400 paĝoj. Per tiu sistemo la prezo de la donataj libroj trioniĝis. v. Literatura Mondo.

Aelita aŭ la Marso formortanta. Romano de Alekseo Tolstoj, el la rusa trad. de L. Pil 1928, 200 p. «La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur la Marson. La stilo estas senriproĉa.» (Jobo, Hungara Heroldo, 1929, A. 2.)

Afriko, v. Alĝerio, Egiptujo, Etiopio, Kanarioj, Madagaskaro, Madeiro, Maroko, Sudano, Sudafriko, Tunizio.

Agache (agaŝ), Alfred, franco, urbarkitekto. Nask. 24 febr. 1875 en Tours. Efektivigas artan plivastigon de urboj: Dunkerque, Rio de Janeiro, k.a. Faris prelegojn kaj verkojn pri tiu temo. Faris multajn paroladojn pri E en diversaj landoj, precipe en Brazilo.

Aglutina karaktero de E. Aglutini: formi vortojn, kunmetante memstarajn vorterojn, kiuj konservas ĉie sian propran signifon. (Plena Vortaro).

«Kiel en la lingva grupo nomata finna aŭ uralo-altaja, vorteroj senŝanĝe preskaŭ kaj meĥanike aliĝas aŭ pli bone algluiĝas unu al alia, tute neŝanĝinte siajn formojn, tiel ankaŭ en nia racia E, pura tipo de aglutina lingvo, apartaj elementoj de vortoj, gluiĝante, formas tutan vorton. Pro tia principo de algluado, kiun nenia alia lingvo tiel plene posedas, E fariĝas tre simpla, facila kaj multe pli riĉa ol iu ajn natura lingvo. Ekz. la vorto „pralingvo“ formiĝas el tri apartaj vorteroj: „pra“ (prefikso), „lingv“ (radiko), kaj „o“ (sufikso). Tiuj ĉi vorteroj, gluiĝinte formis novan vorton, tute ne perdinte memstaran signifon kaj neniom aliformiĝinte. Oni ne povas diri tion saman pri la procedo, kiun sekvas en la vortkonstruo la Hindo-Eŭropaj lingvoj. En ili la vorteroj, formante novajn vortojn, ŝanĝiĝas kaj perdas sian memstaran signifon. La vorteroj ne gluiĝas en ili, sed alfandiĝas, por tiel diri unu al alia, aliformigante kaj ricevante novajn ecojn de la fandaĵoj.»

v. Ekstereŭropa karaktero de la E-a morfologio. — STAMATIADIS. NOVA GRAM. LIBRO.

Agoriĉ A., serbo, oficisto de ŝtatkontrolejo, nun en Niŝ. Verkis en 1925 lernolibron kaj red. litografitan gazeton Antaŭen.

Agourtine (agurtin), Leon, franco, ĵurnalisto. Nask. 27 apr. 1895 en Bialystok (Polujo). E-iĝis en 1911. Faris prop. broŝurojn en rusa kaj franca lingvoj. De 1922 sekr. de la gazetara Komisiono de SFPE.

Agren (ogren) Arvid, svedo, telefonriparisto en Eskilstuna. Nask. 25 jun. 1887 en Vastmanland. E-isto de 1906. Kunfondinto de Klubo E-ista de la laboristoj en Stockholm. Prop. kaj kursgvidado.

Перейти на страницу:

Похожие книги