Amfitriono. Komedio de Moličre, el la franca trad. E. Legrand, 1922, 126 p. Laŭ la antaŭparolo la traduko estis verkata kiel ekzercado apenaŭ du monatojn post la tago, kiam la tradukinto eklernis E-n. Tamen la traduko estas «tute korekta, tre facile komprenebla.» („E“ 1923 p: 27.)
Amo estas pli forta ol morto. Tragedio en kvin aktoj de Janis Rainis, el la latva trad. Ints Ĉaĉe, 1933: XVI kaj 111 p. «Lit. prilaboro kaj dokumente pruvita okazintaĵo el la 17-a jarcento… senfina kaj ideala amo de Maija.» (G. Eckelmann, HDE, 1933, n-ro 39.)
Amo kaj Poezio. Originalaj poemoj de Jan van Schoor 1928, 95 p. «Iom malnovmodaj, sed tamen freŝaj, facilaj, amindaj sonoj de sentanta homa koro, kiuj ofte montriĝas en lerte kunmetitaj rimoj kaj naive karesas la orelojn. S. apartenas al la malmultaj, kiuj ne nur provas, sed ankaŭ povas pensi kaj poemi en E.» (Hungara Heroldo, okt. 1928.)
Amon Otto, hungaro, ĵurnalisto, poŝtoficisto, instr. de stenografio. Nask. en 1879, mortis 8 aŭg. 1921. Aktiva pacifisto. Poeto. Li estis iniciatinto de la E-movado en Transilvanio (antaŭe en Hung., nun en Rum.), fondis klubon en Kolozsvár (Cluj), kies sekr. li estis. Ĉeestis la unuan kaj poste multajn aliajn UK.
Amsterdam. Ĉefurbo de Nederlando; 749.459 loĝantoj. 11-a kongreso de SAT, 2–7 aŭg. 1931, ĉ. 400 partoprenantoj el 14 landoj. Komunista opozicio sensukcese klopodas akiri la gvidadon de SAT. Skismo. Opozicio forlasas la kongreson. SAT restos nepartieca. BRUIN.
Analiza Historio de la Esperanto‑Movado. Verkis E. Drezen, 1931, 96 p. «Kritika verko, kiu analizas la E movadon ne kiel apartan movadon, sed kune kun la aliaj social movadoj kaj malkovras la interrilatojn kun la nuntempa sociordo, mondmilito, kaj postmilitaj novaj socialaj tendencoj.» (Parvus Piscis L.M. p: 180.) (V. «Konsisto de la E-istaro».)
Andersen Axel dano, pentristo. Nask. 10 okt. 1886 en Svendborg. E-isto de 1919. Gvidis multajn kursojn en Odense kaj en aliaj urboj. Sekr. de CDEL.
Anderson (andersn) Euphemia, skotino, instruistino. Nask. 1 aŭg. 1882 en Rattray. Prez. de Skota EF, 1929–30.
Anderson (andersn) John, skoto, pastro. Mortis 27 marto 1922, 101-jara. Li komencis lerni E-n 85-jara, kaj restis entuziasma ĝis sia morto: la plej aĝa E-isto en la mondo.
Andersson Erik Emanuel (ps. Emanuello de Andero), svedo, pentristmastro de fervojaj kompanioj. Nask. 31 marto 1896 en Malmö. Konatiĝis kun E per korespondo kun milit‑kaptitoj en 1916. Sekr. kaj depost 1927 prez. de EK en Malmö. Fondis E hejmon de Malmö kaj E-distrikton de provinco Skane. Pli ol 25 kursoj, 2 radioparoladoj. Tradukis E-en Datoj kaj Faktoj pri la porpaca movado de Nilsson, 1928, La Lakta Vojo de Topelius, 1929, kelkajn komedietojn; faris muzikon al du poemoj de Z.
Andonoviĉ Drag., serbo, inĝ., univ. prof. ĉe teknika fakultato en Beograd. Fondis kaj red. en 1910 la gazeton Serba E-isto, estis prez. de SES en Beograd dum 1909.
Andrejev Andrej Petroviĉ, sovetiano, ruso. Nask 24 aŭg 1864 en gubernio de Poltava (Ukrainlando) en familio de arbaroficisto. Oficis kiel militjuĝisto en Kaŭkazio, Varsovio, Moskvo. E-istiĝis en 1910. En 1913 verkis originalan 168-paĝan ruslingvan libron («riĉaj kaj tre lerte kunmetitaj informoj» laŭ Z.) Post la revolucio A. okupiĝis kun oferemo ekskluzive pri la lingvaj problemoj kaj atingis en tiu rilato gravajn rezultojn. Li estis unu el la unuaj popularigantoj de la jafetida lingvo‑teorio, ĝian ĝeneralan eksponon kaj rilaton al E li prezentis en broŝuro Revolucio en la lingvoscienco, 1929. Samjare aperis (ruslingve) lia provo de pli profunda lingvesploro sur bazo de materialisma dialektiko: Lingvo kaj pensado. Lastatempe A. multe laboris super metodologio de marksisma lingvistiko, revolucia rekonstruo de la rusa lingvo, ties ortografio, gramatiko ktp. LK de 1930.
Anekdotaro. Studo per rido. De Dreher. 1931, 64 p. Uzebla kiel lernilo por progresa kurso. Lingvaj klarigoj kaj vorttradukoj en franca, germana, pola kaj angla lingvoj.
Anglada José, hispano, komerc‑oficisto. Nask. 29 apr. 1893 en Barcelona. E-isto de 1908. Del. de USE‑Movado, membro de HEI, sekr. de la ZI. Direktoro de Kataluna E‑isto. Skribis gramatikon, kompilis vortaron.