Dum la plivastigo de la Ŝirjaeva bazo, la celdifino multe plilarĝiĝis. En 1931 ni jam antaŭvidis ĉirkaŭ 440 paĝojn da teksto kun 3000 literoj paĝe kaj 200 paĝojn da bildmaterialo. La unua paŝo estis la varbo de kunlaborantoj. Pri ĝi ni tiom sukcesis, ke ni povas nomi la Enciklopedion la sola verko, pri kiu kunlaboris anoj de ĉiuj tendencoj en nia movado. Sed ĉi tiu sukceso samtempe pli kaj pli kreskigis la pagonombron, tiel ke post laboro de tri jaroj, la redaktoroj liveris al la eldonejo tekston por 640 paĝoj kun po 4200 presliteroj kaj bildmaterialon por ĉirkaŭe 300 paĝoj. — Pli ol la duoblon de la antaŭfiksita amplekso! — Dank’ al tio, la verko nun estas ne nur simpla manlibro por elementaj bezonoj, sed verko taŭga ankaŭ por pli altaj pretendoj de propagandistoj, literaturistoj, lingvistikemuloj. Ĝi etendiĝis sur ĉiuj kampoj de la E-a vivo: movado, lingvo, literaturo.
Pri la grandega laboro de redakto orientu, ke la redaktoroj skribis dum tri jaroj plurajn milojn da leteroj (el kiuj cetere ne malgranda parto ne ricevis respondon), tiel ke por la afrankado de leteroj kaj cirkuleroj la eldonejo elspezis sume kaj ronde 800 frankojn svisajn.
Oni povas demandi, ĉu la Enciklopedio do estas kompleta? Nu, oni pripensu, ke neniu Enciklopedio povas kontentigi dezirojn ĉiuflankajn. Kaj oni ne forgesu, ke tiu ĉi verko estas la unua en sia speco; tia tasko havas malfacilojn nevenkeblajn per unu salto. Do, kiu havas la pasion serĉi mankojn, tiu ja trovos tiajn certe.
Intenca manko estas, ke ni ne pritraktis vaste aliajn lingvojn artefaritajn, sed prezentis ilin nur skize kaj tute ne komplete. La verko ja estas ne enciklopedio de mondolingvoj, sed Enciklopedio de Esperanto.
Mankhava estas la bildmaterialo, kvankam ĝi entenas kvanton ne troreblan en ĉiuj gazetoj, historiaj libroj kaj albumoj kune. Tamen, ĝi ŝajnas ankoraŭ nekontentiga. Dua eldono, espereble baldaŭa, certe pliperfektiĝos ĉi-rilate.
Oni povus riproĉi, ke la amplekso de artikoloj ofte ne estas proporcia, ekzemple kelkaj landoj aŭ personoj estas pli koncize prezentitaj ol aliaj eble pli gravaj. Ties kaŭzo estas, ke diversaj kunlaborantoj diverskvante transpasis la limojn de amplekso fiksita al ili, kaj, se la artikolo estis interesa, ni ne volis ĝin kripligi por malpli gravaj konsideroj. Aliflanke, se la kunlaboranto ne transpasis la limojn (kiel ekz. en la artikoloj pri Britujo), liaj artikoloj nun relative ŝajnas tro mallongaj. La longo de la artikolo do tute ne mezuras la gravecon de temo aŭ persono.
Malgraŭ zorga serĉado kaj kribrado, eble kelkaj artikoloj ŝajnos superfluaj, dum kelkaj necesaj eble mankas. La mankojn eventuale kompensos eldonota suplemento.
Ĉe kunlaboro de multaj personoj ne estas eviteblaj kelkaj opinio-diferencoj. Ne ĉiun opinion ni aprobas senrezerve, sed en subskribitaj artikotoj ni devis respekti la konvinkiĝon de la kunlaboranto.
Kompreneble ne ĉiuj artikoloj estas verkitaj egale interese. Ofte mankis al ni tempo por akiri ion pli verve skribitan kaj ni devis tion lasi por la dua eldono.
Sed antaŭ ol severe kritiki, bonvolu konsideri la neimageblajn malfacilaĵojn. Vere, en multaj kampoj la laboro estis nura kompilo kaj resumo el ekzistantaj verkoj, precipe la internacia historio de la movado kaj la lingvaj pritraktoj estas troveblaj ankaŭ aliloke en vere bonaj verkoj. Tamen, ankaŭ en tiuj fakoj oni trovos multajn interesajn detalojn, precipe pri la E-laboro en diversaj profesioj, pri kiu ni havis ĝis nun nur tre nekontentigajn informojn. Kaj en multaj kampoj ni devis fari esplorojn tute sen antaŭa bazo, ekzemple pri la naciaj historioj de la movado, aŭ pri 1a biografioj, kiuj prezentas la vivon de proksimume 1500 esperantistoj.
Rubriketoj pri ĉ. 450 libroj kontentigos ĉefe la libroamantojn. Ni zorge studis la tutan librotrezoron de Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj iom gravaj libroj estas prezentitaj kun la plej necesaj bibliografiaj indikoj kaj krome, kun koncizaj sciigoj pri la speco kaj enhavo. Ĉe la plimulto ni ĉerpis la karakterizajn notojn el recenzoj, aperintaj en la gazetaro. Tio havas la utilon, ke esploranto povas reiri al la fonto kaj tie trovi pluajn detalojn pri la libroj. Ĉar ni aldonas ankaŭ la biografiojn de niaj verkistoj, kun la listo de iliaj verkoj, kaj ofte ankaŭ kun komentarioj kaj valorjuĝoj, kaj ĉar ni resumas en aparta arfikolo pri la historio de la Esperanta literaturo, la Enciklopedio povas esti rigardata ankaŭ kiel taŭga anstataŭanto de ĝis nun ne aperinta literatura manlibro de Esperanto.
Ĉe la lingvaj artikoloj ni klopodis je plejebla grado de objektiveco. Ĉe kelkaj artikoloj troviĝas noto kontraŭdiranta al la artikolo mem, el la plumo de alia kunlaboranto. Tiam temas pri aferoj nedeciditaj: la leganto devas mem formi al si opinion.