Читаем Step by Step in Esperanto полностью

747. Esperanto estas lingvo neŭtrala: ĝi apartenas egale al ĉiu homo kaj al ĉiu popolo, sen rilato al raso, religio, rango, aŭ politiko. Oni diras, ke Esperanto estas “artefarita”. Artefarita estas ankaŭ ĉio utila kaj bona en la moderna vivo: domoj, libroj, telefono, aŭtomobilo, radio … Esperanto tamen obeas al principoj naturaj; ĝi konsistas el elementoj naturaj, kunmetitaj en harmonian tuton. Ĝi estas bazita sur radikoj komunaj al la ĉefaj lingvoj de Eŭropo, sed ĝia gramatika strukturo estas orienta. Ĝi estas «vivanta lingvo de vivanta popolo».

<p>Vowel Glides</p>
748.AJEJOJUJ
as inaisleveincoinruinoutthey would

N.B. Although, for the counting of syllables, j and ŭ are regarded as consonants, in these combinations they are equivalent to the English short vowels i in it and oo in good respectively.

AHi — EHi — Oi — OOi — AHoo — EHoo

749. (a) What English words are these (English sounds with Esperanto spelling)? Ĝorĝ, Ĉarlz, ŭi sed leĵurli, hŭaj liv jor sŭic? Goŭ sloŭ naŭ, maj dir bojz, aj du prej ju.

(b) Write similarly the following English sounds with Esperanto spelling: Rule, mule. Shed, shade, shied. Rice, rise. Whose house? How d’you do? My fine wife. Eighty nine, Leigh Road, Newquay. Rows (two ways). Lead (two ways). Buoy, draught, league, sewed, tomb, ache, why, joint, vouchsafe, joy, qualm, beau, shrewd, quaint, lyre, bough, route, gauge, aisle, beauty, height, choir, Cambridge, Psyche, view, baize, Wemyss, knead, days, bowled, outside.

750. The student should now be able to read aloud any Esperanto text, with the certainty that he can pronounce every word correctly.

<p>The Verb-Ending «-os»</p>

751. The ending -OS denotes the future, and corresponds to the words shall, will, in that sense.

Mi iros,I shall go.

Vi iros,You will go.

Ni iros, ĉu ne?We shall go, shan’t we?

Ĉu ni iros?Shall we go?

Vi ne iros,You won’t go.

In the endings AS, IS, OS, note that A = present, I = past, O = future, S = simple tense (time-form). To remember O in OS think of coming, morrow, post-mortem.

752. Kiu amas la liton, ne akiros profiton. Vi restu en via domo, kaj mi restos en mia. Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron. Kion vi semas, tion vi rikoltos. En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Montru moneron: ĉio fariĝos. Mi blinde pafos—eble trafos. Elmetu mielon, muŝoj alflugos. La tempo venos: ni ĉion komprenos. Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. Difektojn de naturo ne kovros veluro. Vi min manĝigos: mi vin trinkigos. Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston. Nigran kornikon (crow) sapo ne blankigos. Mi ne povas mendi (order) sukceson, sed mi ĝin meritos.

Oratoro: “Eble vi havos infanojn. Se ne, eble viaj filinoj havos infanojn.”

Patro: “Ĉu vi scias, kial mi batos vin?” Filo: “Ĉar vi estas pli forta, ol mi.”

753. Ŝi: “Renkontu min ekster la kinejo je la sepa.” Li:"Certe. Kiam vi venos?"

“Ĉu vi vespermanĝos kun mi?” “Kun plezuro.” “Mi ĝojas! Je la oka—en via domo.”

Patro: “Kio estas al vi?” Infano: “Mi englutis pinglon.” “Nu, ne ploru! Mi donos al vi alian.”

“Ĉu vi edziniĝos kun mi?” demandis li. “Neniam!” ŝi respondis. Kaj ĉiam poste ili vivis feliĉe.

Oratoro deklaris, ke la unuiĝo de Irlando kaj Anglujo “ŝanĝos la nudajn montojn en fruktoplenajn valojn.”

“Ĉu vi scias la numeron de la domo, en kiu loĝas S-ro Smith?” “Ne, sinjoro. Sed vi vidos ĝin sur la pordo.”

Patrino (al la fileto): “Ne parolu, kiam mi parolas.” Patro (bonkore): “Lasu lin, kara; alie li eble forgesos kiel paroli.”

Novedzo: “La edzino preferas kafon, sed mi preferas teon.” Malnova edzo: “Ne ĉagreniĝu! Post kelka tempo vi kutimiĝos al la kafo.”

“Ĉu via patrino estas en la domo?” “Ne, sinjoro, ŝi foriris.” “Ĉu vi scias, kiam ŝi revenos?” “Atendu momente! Mi demandos al ŝi.”

Sinjorino invitis amikon al festeno. “La kunveno estos tre agrabla. Ĉeestos multaj belulinoj.” “Nu, sinjorino. Mi ne iros por vidi belajn vizaĝojn: mi deziras vidi vin.

“Via edzo multe vizitas la ĉeval-kurojn. Ĉu li estas spertulo?” “Ho, jes. Antaŭ la kuro li ĉiam scias, kiu ĉevalo venkos; kaj post la kuro li ĉiam povas klarigi, kial ĝi ne venkis.”

Du leteroj. Li: “Kara Violeto! Kio estas por ni la vivo? Nur mizero! Ĉi-kune mi sendas al vi pistolon. Ĉu vi volas morti kun mi?” Ŝi: “Kara Adolfo! Jes, mi volas. Unue mi pafmortigos vin, kaj poste vi min.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки