733. (a) Je kioma horo vi ellitiĝas? tagmanĝas? finas vian laboron? enlitiĝas? Je kioma horo nia leciono komenciĝas? finiĝas?
(b)
The Letter «ĵ»
734. The letter Ĵ =
735. Kiu sidas en vitra domo, tiu ne ĵetu ŝtonojn.[77] Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. Amo perfekta elĵetas timon. Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto. Ĵeti polvon en la okulojn. Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj. Ĵeti bastonon en la radon (
736.
“Vane vi neas la krimon. Jen tri personoj, kiuj ĵuras, ke ili vidis vin ŝteli.” “Nur tri? Sed mi konas cent, kiuj povas ĵuri, ke ili ne vidis min.”
737. LA TAGOJ DE LA SEMAJNO estas dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato.
“En la triĵaŭda semajno” (=neniam). Kion vi formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo. Ĉiulunde, ĵaŭdvespere, ĉiudimanĉmatene.
738. ** Dimanĉe mi vizitas la preĝejon. Lunde mi komencas labori. Marde mi daŭrigas mian laboron. Merkrede mi libertempas posttagmeze. Ĵaŭde mi laboras denove. Vendrede mi ankoraŭ laboras, sed antaŭrigardas al sabato. Sabate mi libertempas kaj min amuzas.
739. ** Mia edzino bone laboras. Ĉiumatene ŝi leviĝas frue, faras la fajron, preparas la matenmanĝon, vekas, lavas, kaj vestas la infanojn, purigas la ĉambrojn, kaj senpolvigas la vazojn sur la kamenbreto (
740. (a) Kiu tago venas post lundo? antaŭ ĵaŭdo? inter vendredo kaj sabato?
(b) Nomu la kvinan tagon de la semajno. Kiu estas la kvara? la sepa? Kioma tago estas vendredo? En kiu tago oni vizitas la preĝejon? la patro revenas hejmen frue? la butikoj fermiĝas posttagmeze? la patrino laboras?
(c)
The Letter «ĥ»
741. Ĥ has the sound of Scottish and Welsh
This letter is especially useful for transliterating words with this sound in other languages: e.g.,
Don Kiĥoto; and many Biblical names
(Miĥa, Naĥum …). Trafi el Scilo al Ĥaribdo (
742. “Ĉu li estas bona vendisto?” “Jes, efektive! Li povas vendi eĉ eĥon al surdmutulo.”
743. «La alfabeto Esperanta»
A | B | C | Ĉ | D | E | F |
---|---|---|---|---|---|---|
G | Ĝ | H | Ĥ | I | J | Ĵ |
K | L | M | N | O | P | R |
S | Ŝ | T | u | Ŭ | V | Z |
This may be sung to any hymn tune marked “7·7·7·7.”
744. Read the letters of the alphabet horizontally, vertically, ana obliquely, forwards and backwards, giving to each its name as indicated (
745. In telegrams ĉ ĝ K ĵ ŝ ŭ may be written ch gh hh jh sh u.
Most typewriter manufacturers supply a machine with the Esperanto accents without extra charge. Or they may be added on a “dead key” at the cost of a few shillings.
The Sound «eŭ»
746. The diphthong EŬ (