H: Sed, kara patro, mi ne povas.
H: Bat, kare patra, me bu mog.
B: Kial vi ne povas?
B: Way yu bu mog?
H: Ĉar mi havas rendevuon.
H: Bikos me hev mita.
B: Kun kiu vi havas rendevuon? Ĉu, eble, kun via long-hara gitaro-virtuozo?
B: Kun hu yu hev mita? Shayad, kun yur longhar-ney gitara-virtuosa?
H: Ne. Komprenu, do! Kun la frizistino kaj la manikuristino.
H: Non. Samaji ba! Kun friser-gina e manikur-gina.
B: Kaj nun?
B: E nau?
H: Kion mi diru, patro?
H: Kwo, patra?
B: Mi volas scii, ĉu vi akompanos min, jes aŭ ne?
B: Me yao jan, ob yu akompani me, ya o non?
H: Mi ja volus, se mi povus. Sed, vere, hodiaŭ mi ne povas.
H: Me wud yao ya, si me wud mog. Bat, verem, sedey me bu mog.
B: Fulmoj kaj tondroj! Estas ne-kredeble! Estas terure! Estas katastrofe! Tiuj modernaj filinoj eĉ ne plu trovas tempon, por helpi al la patro aĉeti la manĝaĵojn...!
B: Bliza-guruha! Es bukredibile! Es terible! Es katastrofike! Sey moden docha, li iven bu hev taim fo helpi patra kupi fan!..
H: Ne grumblu, paĉjo mia, mi helpos al vi morgaŭ aŭ post-morgaŭ...
H: Bu grumbli, papa-ki, me helpi a yu manya o aftemanya...
Dialogo 7. Sinjoro Adek(A) iras al la frizisto(F)
Dialoga 7. Sinior Adek (A) go a friser (F)
F: Bonan vesperon, sinjoro Adek! Bonvolu eniri, mi petas!
F: Hao aksham, sinior Adek! Zin ba plis, me pregi!
A: Bonan vesperon... Mi vidas, ke pluraj klientoj jam atendas tie.
A: Hao aksham... Me vidi ke pluri klienta zai weiti yo.
F: Vi ne bezonos atendi tre long-tempe. Post dek kvin minutoj, mi povos pri-servi vin.
F: Yu bu treba weiti tro longtaim. Afte shi-pet minuta me servi yu.
A: Se estas tiel, mi atendos. Sed ne pli longe ol unu kvaron-horo.
.................
A: Si tak, me weiti. Bat bu pyu kem charfenka de ora.
............
F: Jen, sinjoro Adek. Bon-volu sidiĝi sur la liberan fotelon! Ĉu estas por tondi la harojn, kaj razi la barbon?
F: Walaa, sinior Adek. Plis en-sidi ba on libre stula. Ob treba kati har e rasi barba?
A: Nur por tondi la harojn, hodiaŭ. Donu al mi ion por legi, mi petas!
A: Sol kati har, sedey. Dai ba a me koysa fo lekti plis!
F: Jen la plej nova numero de la gazeto HUMURO. Ĝi estas amuza, kiel kutime.
F: Walaa zuy nove chuka de gaseta YUMA. Es amusi-she, kom pinchanem.
A: Bone. Dankon. Hooo, atentu! Via tondilo ne tondas bone. Ĝi elŝiras al mi la harojn... kaj mi jam ne plu havas multajn!
A: Hao. Danke. Oo, atenti ba! Yur mikas bu kati hao. It tori may har... e me yo bu hev mucho!
F: Ha, bonvolu pardoni! Mi tuj prenas aparaton elektran, tute novan.
F: Aa, plis pardoni ba! Me tuy pren dyenkater, es ga nove.
A: Ĉi tiu funkcias pli bone.
A: Sey-la gun pyu hao.
F: Feliĉe. — Ĉu, supre, mi tondu per la razilo?
F: Me joi. — Uuparen, ob me yusi raser?
A: Ĉu tio estas utila?
A: Ob es utile?
F: Jes. Certe. Ĝi estas tre saniga por la hararo...
F: Ya. Sertem. Es muy hao fo har...
A: ... kaj, eble, ankaŭ por la kaso de la frizisto, ĉu?
A: ...e shayad fo kasa de friser toshi, bu ver?
F: Vi ŝercas, sinjoro Adek. Rimarku, ke la prezo ne estos multe pli alta.
F: Yu joki, sinior Adek. Merki ba, prais bu es mucho pyu gao.
A: Nu, pro la sano de mia hararo, faru tondon per la razilo!
A: Wel, fo sanitaa de may har, yusi ba raser!
F: Jen... Jam farita. — Ĉu vi deziras ŝampuon kaj, poste, har-akvon?
F: Walaa... Yo zwo-ney. — Ob yu yao shampu e poy har-akwa?
A: Ne. Nur kombu la harojn, sen malsekigi la kapon. Mi havas aĉan nazo-kataron, jam de tri tagoj.
A: Non. Sol kangi ba har, sin mokrisi kapa. Me hev fuy-chiha, yo tri dey.
F: Tio estas malagrabla afero. — Bonvolu nun rigardi vin en la spegulo!
F: To es nopriate. — Nau plis kan swa in mira!
A: Bone. Tre bona. Eĉ tute perfekte.
A: Hao. Muy hao. Iven ga perfekte.
F: Dankon! — Ĉu, eble, vi bezonas kelkajn tualeto-artiklojn? Bonan sapon? Kolonjan akvon? Tubon da raz-kremaĵo?
F: Danke! — Mogbi yu nidi koy tualeta-pin? Hao sabun? Akwa-de-kolonia? Un tyuba de rasikrem?
A: Vi povas doni al mi skatolon da klingoj por mia patent-razilo "Philips".
A: Yu mog dai a me boxa de lamina fo may patenta-raser "Filips".
F: Jen, sinjoro Adek, skatolon da novaj klingoj el ne-oksidebla ŝtalo.
F: Walaa, sinior Adek, boxa de nove lamina aus buruji-stal.
A: Bone. Kiom mi ŝuldas al vi, por ĉio?
A: Hao. Kwanto me debiti a yu, por olo?
F: Tio faras dek du frankojn, entute. Jen, por sinjorino Adek, mi donacas al vi specimenon de parfumo "Florumo".
F: Es shi-dwa franko, in suma. Walaa, fo madam Adek, me doni a yu un musta de parfum "Florka".
A: Tio certe faros plezuron al ŝi. Mi dankas, en ŝia nomo.
A: To zaruu mah ta santush. Me danki yu fon suy taraf.
F: Ne necesas danki pro tio. Mi faras ĉion eblan, por kontentigi miajn geklientojn.
F: Bu treba danki. Me zwo olo posible, dabe mah may klienta santush.
A: Jen mon-bileto cent-franka. Bedaŭrinde, mi ne havas monerojn.
A: Walaa sto-franko bankanota. Afsos, moneta yok.
F: Tio ne gravas. Mi povas elkasigi la diferencon. Jen okdek ok frankoj. Multan dankon!
F: Es nixa. Me mog dai bak restika. Walaa otshi-ot franko. Gro-danke!
A: Estas en ordo. Mi salutas vin, amiko frizisto. Komercu bone!
A: Es hao. Swasti, amiga friser. Hao komersa!