— Tro longe oni pridiskutis! — rimarkis Ren Boz.
— Estas granda kontraŭdiro, — respondis Dar Veter. — Unuflanke estas alloga simpleco de registrado, aliflanke — malfacileco de legado.
La homo sur la ekrano daŭrigis:
— Konfirmiĝas la hieraŭa mesaĝo — la tridek sepa stela ekparolis. Ili revenas…
Dar Veter rigidiĝis, afekciita per forto de kontraŭdiraj sentoj. Per flanka vido li vidis malrapide ekstarantan Veda-n Kong kun ĉiam pli larĝe malfermiĝantaj okuloj. La akriĝinta aŭdo de Dar Veter kaptis ŝian interrompiĝantan spiradon.
— …el la kvadrato kvarcent unu, kaj la ŝipo ĵus eliris el la minus-kampo[42] je unu centono de parseko for de la orbito de Neptuno. La prokrasto de reveno de la ekspedicio okazis pro renkonto de nigra suno. Perdoj de homoj ne estas! Rapido de la ŝipo, — finis la anoncisto, — estas ĉirkaŭ kvin sesonoj de la absoluta unuo. La ekspedicio estas atendata sur la stacio Tritono post dek unu tagoj. Atendu mesaĝon pri mirindaj malkovroj!
La elsendo plu daŭris. Sekvis aliaj novaĵoj, sed ilin jam neniu aŭskultis. Ĉiuj ĉirkaŭis Veda-n, komencis gratuli.
Ŝi estis ridetanta kun la brulantaj vangoj kaj maltrankvilo, kaŝita en profundo de la okuloj. Alproksimiĝis ankaŭ Dar Veter. Veda eksentis firman premon de lia mano, iĝinta necesa kaj proksima, renkontis lian rektan rigardon. Delonge li ne rigardis tiel. Ŝi konis la malgajan kuraĝon, videblan en lia antaŭa rilato al ŝi. Kaj sciis, ke nun li legas en ŝia vizaĝo ne nur ĝojon…
Dar Veter kviete lasis ŝian manon, ridetis siamaniere, neripeteble hele, — kaj deiris. La kamaradoj el la ekspedicio estis vigle pridiskutantaj la mesaĝon, Veda restis en la homa ringo, oblikve observante Dar Veter-on. Ŝi vidis, kiel al li aliris Evda Nal, post minuto aliĝis Ren Boz.
— Necesas trovi Mven Mas-on, li ankoraŭ nenion scias! — kvazaŭ rekonsciiĝinte, ekkriis Dar Veter. — Iru kun mi, Evda. Ĉu ankaŭ vi, Ren?
— Ankaŭ mi, — aliris Ĉara Nandi. — Ĉu mi povas?
Ili eliris al mallaŭta plaŭdo de ondoj. Dar Veter haltis, submetante la vizaĝon al malvarmeta blovo, kaj profunde suspiris. Turniĝinte, li renkontis la rigardon de Evda Nal.
— Mi forveturos, ne revenante en la domon, — respondis li al la senvorta demando.
Evda prenis lian brakon. Dum ioma tempo ĉiuj iris en silento.
— Mi pensis, ĉu necesas tiel? — flustris Evda. — Verŝajne, necesas, kaj vi pravas. Se Veda…
Evda eksilentis, sed Dar Veter komprene kunpremis ŝian manplaton kaj almetis al sia vango. Ren Boz iris tuj post ili, singarde deŝovante sin de Ĉara, kaj tiu, kaŝante mokon, oblikve rigardante per la grandegaj okuloj, larĝe paŝis apude. Evda apenaŭ aŭdeble ekridis kaj subite donis al la fizikisto la liberan manon. Ren Boz kaptis ŝin per raba moviĝo, ŝajninta komika ĉe tiu sinĝenema homo.
— Kie do ni serĉu vian amikon? — Ĉara haltis ĉe akvo mem.
Dar Veter fiksrigardis kaj en hela luna lumo ekvidis klarajn spurojn de piedoj sur strio de malseka sablo. La spuroj iris kun tute egalaj intervaloj, kun simetrie disturnitaj piedpintoj kun tia geometria reguleco, ke ŝajnis stampitaj per maŝino.
— Li iris tien. — Dar Veter almontris en direkto de grandaj ŝtonoj.
— Jes, tio estas liaj spuroj, — konfirmis Evda.
— Kial vi estas tiel certa? — ekdubis Ĉara.
— Rigardu al reguleco de la paŝoj — tiel iradis praaj ĉasistoj aŭ tiuj, kiuj heredis iliajn trajtojn. Kaj al mi ŝajnas, ke Mven, malgraŭ sia alta klereco, estas pli proksima al la naturo, ol ĉiu el ni… Mi ne scias, kiel vi, Ĉara? — Evda turnis sin al la enpensiĝinta junulino.
— Ĉu mi? Ho ne! — Kaj, montrante antaŭen, ŝi ekkriis: — Jen li!
Sur la plej proksima ŝtono aperis la grandega figuro de la afrikano, brilanta sub la luno, kiel polurita nigra marmoro. Mven Mas estis energie skuanta la manojn, kvazaŭ minacante al iu. Imponaj muskoloj de la potenca korpo estis ŝvelantaj kaj ruliĝantaj bule sub la brilanta haŭto.
— Li estas kiel spirito de nokto el infanaj fabeloj! — emociite flustris Ĉara.
Mven Mas rimarkis la venantojn, desaltis de sur la roko kaj aperis vestita. Per nemultaj vortoj Dar Veter rakontis pri la okazintaĵo, kaj Mven Mas esprimis deziron tuj vidi Veda-n Kong.
— Iru tien kun Ĉara, — diris Evda, — kaj ni ĉi tie restos iomete…
Dar Veter faris adiaŭan geston, kaj sur la vizaĝo de la afrikano speguliĝis kompreno. Ia duoninfana impeto igis lin flustri delonge forgesitajn adiaŭajn vortojn. Dar Veter estis kortuŝita kaj penseme ekiris for, akompanata de silentanta Evda. Ren Boz en konfuzo iom tretis la lokon kaj turnis sin post Mven Mas kaj Ĉara Nandi.
Dar Veter kaj Evda aliris la kabon, forbarantan la golfon disde la alta maro. Lumetoj, borderantaj la grandegajn diskojn de la flosoj de la mara ekspedicio, iĝis klare videblaj.
Dar Veter depuŝis diafanan boaton de sur la sablo kaj ekstaris ĉe la akvo antaŭ Evda, eĉ pli masiva kaj potenca, ol Mven Mas. Evda levis sin sur la piedpintoj kaj kisis la forirantan amikon.
— Veter, mi estos kun Veda, — respondis ŝi al liaj pensoj. — Ni revenos kune en nian zonon kaj tie atendos la venon. Sciigu, kiam vi aranĝos vin, — mi ĉiam estos feliĉa helpi al vi…