La elprovita stelŝipo facile deŝiriĝis de Tritono kaj ekkuris laŭ giganta arko, perpendikulara al la ekliptika ebeno. Rekta vojo al la Tero estis neebla: ajna ŝipo pereus en la larĝa zono de meteorŝtonoj kaj asteroidoj — rompaĵoj de la detruita planedo Faetono, iam ekzistinta inter Marso kaj Jupitero kaj disŝirita per gravito de la giganto de la sunsistemo.
Erg Noor faris akcelon. Li ne intencis veturigi la heroojn al la Tero dum ordinaraj sepdek du tagoj, sed decidis, uzante kolosan forton de la stelŝipo, kun minimuma uzo de anamezono, trairi la vojon dum kvindek horoj.
Elsendoj de la Tero traŝiriĝadis tra la spaco al la stelŝipo — la planedo salutadis la venkon super mallumo de la fera stelo kaj super mallumo de glacia Plutono. Komponistoj plenumadis verkitajn omaĝe de «Tantro» kaj «Amat» romancojn kaj simfoniojn.
La kosmo tondris per jubilaj melodioj. Stacioj sur Marso, Venuso kaj asteroidoj vokadis la ŝipon, enverŝante siajn akordojn en la ĝeneralan ĥoron de respekto al la herooj.
— «Tantro», «Tantro», — finfine eksonis voĉo el la posteno de la Konsilio, — estas permesita alteriĝo en El Homra!
La centra kosmohaveno situis sur loko de la eksa dezerto en Norda Afriko, kaj la stelŝipo ĵetiĝis tien tra la saturita per suna lumo atmosfero de la Tero.
Ĉapitro 7
Simfonio fa-minora de kolora tono 4.750 mu
Platoj de diafana plasto servis kiel muroj de larĝa verando, rigardanta al sudo, al la maro. Pala difuzita lumo el la plafono ne disputis kun la hela luno, sed kompletigis ĝin, mildigante la krudan nigrecon de ombroj. Sur la verando kolektiĝis preskaŭ tuta anaro de la mara ekspedicio. Nur ĝiaj plej junaj laborantoj aranĝis ludon en la maro, priverŝita de luna lumo. Venis kun sia belega modelo pentristo Kart San. Ekspediciestro Frit Don, skuante la longajn orkolorajn harojn, rakontis pri esploro de la ĉevalo, trovita de Miiko. Determino de materialo de la statuo por ekscii ĝian pezon kondukis al neatenditaj rezultoj. Sub supraĵa tavolo de ia alojo estis pura oro. Se la ĉevalo estis gisita, do la pezo de la statuo, eĉ konsiderante elpuŝitan de ĝi akvon, atingis kvarcent tunojn. Por levo de tia monstro oni vokis grandajn ŝipojn kun specialaj iloj.
Responde al demandoj, kiel oni klarigu la absurdegan uzon de valora metalo, unu el pli aĝaj kunlaborantoj de la ekspedicio rememoris renkontitan en historiaj arkivoj legendon pri malapero de ora rezervo de tuta lando: tiam oro servis kiel ekvivalento de valoro de laboro. Krimaj regantoj, kulpaj pri tiranio kaj mizerigo de popolo, antaŭ ol malaperi, fuĝinte en alian landon — tiam estis obstakloj por komunikado de diversaj popoloj inter si, kiujn oni nomis limoj, — kolektis tutan rezervon de oro kaj gisis el ĝi statuon, kiun metis sur la plej homriĉan placon de la ĉefurbo de la lando. Neniu sukcesis trovi la oron. La historiisto eldiris divenon, ke neniu tiam komprenis, kiu metalo kaŝiĝas sub la tavolo de nekosta alojo.
La rakonto kaŭzis vigliĝon. La trovo de kolosa kvanto da oro estis bonega donaco al la homaro. Kvankam la peza flava metalo jam delonge ne servis kiel simbolo de valoraĵoj, ĝi restis tre necesa por elektraj aparatoj, medicinaj drogoj kaj speciale por produktado de anamezono.
En angulo ĉe ekstera flanko de la verando kolektiĝis en densan rondeton Veda Kong, Dar Veter, la pentristo, Ĉara Nandi kaj Evda Nal. Apude sinĝeneme eksidis Ren Boz. Ne ĉeestis nur Mven Mas.
— Vi pravis, asertante, ke artisto — pli ĝuste, la arto entute — ĉiam kaj neeviteble postrestas la rapidegan kreskon de scioj kaj teĥniko, — parolis Dar Veter.
— Vi ne komprenis min, — kontraŭdiris Kart San. — La arto jam korektis siajn erarojn kaj komprenis sian devon antaŭ la homaro. Ĝi ĉesis kreadi premantajn monumentajn formojn, montri brilon kaj grandecon, reale ne ekzistantajn, ĉar tio estas eksteraĵo. Evoluigi la emocian flankon de la homo iĝis la plej grava devo de la arto. Nur ĝi posedas forton de agordo de la homa psiko, de ĝia preparo al percepto de plej komplikaj impresoj. Kiu ne konas sorĉan facilecon de kompreno, kiun donas anticipa agordo — per muziko, farboj, formo?… Kaj kiel fermiĝas homa animo, se oni enrompiĝas en ĝin krude kaj perforte. Vi, historiistoj, pli bone, ol iu alia, scias, kiom da malfeliĉoj pasis la homaro en lukto por evoluigo kaj eduko de la emocia flanko de la psiko.
— En fora pasinteco estis tempo, kiam la arto strebis al abstraktaj formoj, — rimarkis Veda Kong.
— La arto strebis al abstrakteco, imitante la racion, ricevintan evidentan prioritaton super ĉio cetera. Sed esti esprimita abstrakte la arto ne povas, krom muziko, kiu okupas specialan lokon kaj siamaniere estas same tute konkreta. Tio estis falsa vojo.
— Do, kian vojon vi opinias la vera?