— La arto, laŭ mi, estas reflekto de lukto kaj maltrankvilo de la mondo en sentoj de homoj, iufoje ilustraĵo de la vivo, sed sub rego de ĝenerala celkonformeco. Ĝuste tiu konformeco estas la belo, sen kiu mi ne vidas feliĉon kaj sencon de la vivo. Alie la arto facile degeneras al bizaraj elpensaĵoj, speciale ĉe nesufiĉa kono de la vivo kaj de historio…
— Mi ĉiam deziris, ke la vojo de la arto estu en venkado kaj ŝanĝado de la mondo, sed ne nur ĝia sento, — enmetis Dar Veter.
— Mi konsentas! — ekkriis Kart San. — Sed kun tiu aldono, ke ne nur de la ekstera mondo, sed ankaŭ, ĉefe, de la interna mondo de emocioj de la homo. De lia edukado… kun kompreno de ĉiuj kontraŭdiroj.
Evda Nal metis sur la manon de Dar Veter la sian, fortikan kaj varman.
— Pri kiu revo vi rezignis hodiaŭ?
— Pri tre granda…
— Ĉiu el ni, kiu spektis, — daŭrigis sian parolon la pentristo, — verkojn de amasa arto de la antikveco — kinofilmojn, registraĵojn de teatraj spektakloj, ekspoziciojn de pentraĵoj, — tiu scias, kiel mirakle cizelitaj, fajnaj, rafinitaj de ĉio superflua ŝajnas niaj modernaj spektaĵoj, dancoj, pentraĵoj… Mi jam ne parolas pri epokoj de dekadenco.
— Li estas saĝa, sed multevorta, — flustris Veda Kong.
— Al pentristo estas malfacile esprimi per vortoj aŭ formuloj tiujn komplikegajn fenomenojn, kiujn li vidas kaj elektas el la ĉirkaŭaĵo, — defendis lin Ĉara Nandi, kaj Evda Nal aprobe kapjesis.
— Kaj mi deziras, — daŭrigis Kart San, — iri tiel: kolekti kaj kunigi purajn grajnojn de belega vereco de sentoj, formoj, koloroj, disĵetitaj en apartaj homoj, en unu bildon. Restarigi antikvajn bildojn en supera esprimo de beleco de ĉiu el la rasoj de fora pasinteco, kies mikso kreis la modernan homaron. Tiel, «Filino de Gondvano» estas unuiĝo kun la naturo, subkonscia scio de interligo de aferoj kaj fenomenoj, ankoraŭ trapenetrita de instinktoj komplekso de sentoj, sentumaĵoj.
«Filino de Tetiso» — de Mediteraneo — estas forte evoluintaj sentoj, sentime vastaj kaj senfine diversaj, — ĉi tie jam estas alia ŝtupo de kuniĝo kun la naturo — per emocioj, sed ne per instinktoj. Forto de Eroso, malfermite kaj pure obeigita al leviĝo de la homo. Antikvaj kulturoj de Mediteraneo — kretanoj, etruskoj, helenoj, prahindoj, — en ilia medio aperis bildo de homo, kiu povus krei tiun emocian kulturon. Kian bonan ŝancon mi ricevis, trovinte Ĉara-n: hazarde en ŝi kuniĝis trajtoj de antikvaj greko-kretanoj kaj de pli malfruaj popoloj de Centra Hindujo.
Veda ridetis al praveco de sia diveno, kaj Dar Veter flustris al ŝi, ke estus malfacile trovi pli bonan modelon.
— Se mi sukcesos fari «Filinon de Mediteraneo», do estas neevitebla plenumo de la tria parto de la intenco — or-hara aŭ blonda norda virino kun trankvilaj kaj diafanaj okuloj, alta, iom malrapida, atente rigardanta la mondon, simila al antikvaj virinoj de la rusa, la skandinava aŭ la angla popoloj. Nur post tio mi povos komenci sintezon — kreon de bildo de la moderna virino, en kiu mi kunigos la plej bonan el ĉiuj tri tiuj prauloj.
— Kial nur «filinoj», sed ne «filoj»? — ridetis Veda.
— Ĉu necesas klarigi, ke belo ĉiam estas pli finita en virino kaj cizelita pli forte laŭ leĝoj de fiziologio… — sulkigis la brovojn la pentristo.
— Kiam vi verkos vian trian pentraĵon, rigardu al Veda Kong, — komencis Evda Nal. — Apenaŭ…
La pentristo rapide ekstaris.
— Ĉu vi pensas, ke mi ne vidas! Sed mi luktas kun mi, por ke en min ne eniru tiu bildo nun, kiam mi estas plena de la alia. Sed Veda…
— Revas pri muziko, — iom ruĝiĝis tiu. — Estas domaĝe, ke ĉi tie estas nur suna piano, muta nokte!
— Ĉu de la sistemo, funkcianta per duonkondukiloj pro suna lumo? — demandis Ren Boz, fleksiĝante trans brakapogilon de la fotelo. — Tiam mi povus transŝalti ĝin al kurento de la ricevilo.
— Ĉu tio estos longe? — ekĝojis Veda.
— Ĉirkaŭ horo da laboro.
— Ne necesas. Post horo komenciĝos elsendo de novaĵoj laŭ la monda reto. Ni enprofundiĝis en laboron, kaj dum du vesperoj neniu ŝaltis la ricevilon.
— Tiuokaze kantu, Veda, — petis Dar Veter. — Kart San havas eternan muzikilon kun kordoj el tempo de la Malhelaj jarcentoj de feŭdisma socio.
— Gitaron, — sufloris Ĉara Nandi.
— Kiu ludos?.. Mi provos — eble, mi sukcesos mem.
— Mi ludas! — Ĉara montris sin preta kuri por la gitaro en la studion.
— Ni kuru kune, — proponis Frit Don.
Ĉara petole ĵetis supren la nigran mason de siaj haroj. Ŝerlis turnis stangon kaj deŝovis flankan muron de la verando, malferminte vidon laŭ la bordo al la orienta angulo de la golfo. Frit Don ekkuris per grandegaj saltoj. Ĉara kuris, fleksinte la kapon malantaŭen. La junulino komence postrestis, sed al la studio ili ambaŭ alkuris samtempe, plonĝis en la nigran, neprilumitan enirejon kaj post sekundo jam ree estis kurantaj laŭlonge de la maro sub la luno, obstinaj kaj rapidpiedaj. Frit Don la unua atingis la verandon, sed Ĉara saltis tra la malfermita flanka klapo kaj iĝis ene de la ĉambro.
Veda ravite svingis la manojn.
— Ja Frit Don estas venkinto de printempa dekatlono!