Preterglitis monumento al Ĵinn Kad, ellaborinta metodon de malmultekosta produktado de artefarita sukero, kaj la arkado de la Vojo komencis sekci arbarojn de tropika agrikultura zono. En neĉirkaŭrigardeblan foron etendiĝis strioj kaj densejoj kun diversaj koloroj de foliaro, ŝelo, kun diversaj formoj kaj altoj de arboj. Laŭ mallarĝaj glataj vojoj, disigantaj apartajn masivojn, malrapide rampis rikoltaj, polenadaj kaj kalkulaj maŝinoj, kiel araneaĵo brilis sennombraj dratoj. Iam simbolo de abundo estis ora pro matureco grena kampo. Sed jam en la EMU — la erao de la Monda Unuiĝo — oni komprenis ekonomian neprofitecon de unujaraj kulturoj, kaj post transporto de agrikulturo eksklude en la tropikan zonon iĝis nenecesa la peniga ĉiujara kreskigo de herbaj kaj arbustaj vegetaĵoj. Arboj, multjaraj, malpli forkonsumantaj la grundon, rezistaj al klimataj malbonaĵoj, iĝis la ĉefaj agrikulturaj vegetaĵoj jam jarcentojn antaŭ la erao de la Ringo.
Arboj panaj, beraj, nuksaj, kun miloj da specoj de fruktoj, riĉaj je proteinoj, donantaj po cent kilogramoj da nutra maso por radiko. Kolosaj masivoj de fruktaj boskoj per du zonoj je centoj da milionoj da hektaroj ĉirkaŭis la planedon, kiel vera zono de Ceresa — la mita diino de fekundeco. Inter ili situis la arbara ekvatora zono — oceano de tropikaj humidaj arbaroj, provizanta la planedon per ligno — blanka, nigra, violkolora, rozkolora, orkolora, griza kun silka brilo, malmola, kiel osto, kaj mola, kiel pomo, dronanta en akvo kiel ŝtono kaj malpeza, kiel korko. Dekoj da specoj de rezino, malpli kostaj, ol la sintezitaj, kaj samtempe kun valoregaj teĥnikaj aŭ kuracaj ecoj, estis akirataj ĉi tie.
Pintoj de arbaraj gigantoj atingis la nivelon de la Vojo, — nun ĉe ambaŭ flankoj susuris verda maro. En ĝiaj malhelaj profundaĵoj, sur komfortaj arbarkampetoj, kaŝiĝis domoj sur altaj metalaj fostoj kaj monstraj aranesimilaj maŝinoj, kiuj kapablis transformi tiujn ĝangalojn el okdekmetraj trunkoj en obeemajn staplojn da traboj kaj tabuloj.
Maldekstre aperis kupoloj de la famaj ekvatoraj montoj. Sur unu el ili — la Kenja — situis la komunika instalaĵo de la Granda Ringo. La arbara maro deiris maldekstren, cedante lokon al ŝtona altebenaĵo. Ĉe la flankoj leviĝis kubaj helbluaj konstruaĵoj.
La trajno haltis, kaj Dar Veter eliris sur vastan placon, pavimitan per verda vitro, — la stacion Ekvatoro. Apud piedira ponto, metita super grizaj plataj foliaroj de cedroj, leviĝis piramido el blanka aplito[44] de la rivero Lualaba. Sur ĝia detranĉita pinto staris skulptaĵo de homo en labora supertuto de la erao de la Disa Mondo. En la dekstra mano li tenis martelon, per la maldekstra alte levis supren, en la palan ekvatoran ĉielon, brilantan globon kun kvar elstaraĵoj de sendaj antenoj. Tio estis monumento al la kreintoj de la unuaj sputnikoj de la Tero, plenumintaj tiun heroaĵon de laboro, inventemo, kuraĝo. La tuta korpo de la homo, fleksiĝinta malantaŭen kaj kvazaŭ elpuŝanta la globon en la ĉielon, esprimis vervan penon. Tiu peno estis transdonata al li de figuroj de homoj en strangaj vestoj, ĉirkaŭantaj la piedestalon ĉe la piedoj de la skulptaĵo.
Dar Veter ĉiam kun emocio rigardadis al vizaĝoj de la skulptaĵoj de tiu monumento. Li sciis, ke la homoj, konstruintaj la unuajn sputnikojn kaj elirintaj sur la sojlon de la kosmo, estis rusoj, do ĝuste tiu mirinda popolo, de kiu kalkulis sian genealogion Dar Veter. La popolo, farinta la unuajn paŝojn kaj en konstruado de la nova socio, kaj en konkero de la kosmo…
Kaj nun, kiel ĉiam, Dar Veter direktis sin al la monumento, por ankoraŭfoje, rigardante al la bildoj de antikvaj herooj, serĉi en ili similecon kun modernaj homoj kaj malsamecon disde ili. El sub arĝentaj lanugaj branĉoj de sudafrikaj leŭkodendroj,[45] borderantaj la piramidon de la monumento, blindigantan per spegulita suno, aperis du sveltaj figuroj, haltis. Unu el la junuloj rapide impetis al Dar Veter. Ĉirkaŭpreninte per la mano la masivan ŝultron, li kaŝe ĉirkaŭrigardis la konatajn al li trajtojn de la firma vizaĝo: la grandan nazon, la larĝan mentonon, neatendite gajan fleksiĝon de la lipoj, ne konvenantan al iom morna esprimo de la ŝtalaj okuloj sub la kunkreskiĝintaj brovoj.
Dar Veter kun aprobo rigardis al la filo de la fama homo, la konstruinto de bazo sur la planeda sistemo de la Centaŭro kaj la ĉefo de la Konsilio de Stelnavigado dum jam kvina jartrio seninterrompe. Grom Orm ne povis aĝi malpli ol cent tridek jarojn, li estis trioble pli aĝa ol Dar Veter.
Dis Ken vokis la kamaradon — malhelharan junulon.
— Mia plej bona amiko Tor An, filo de Zig Zor, komponisto. Ni kune laboras en marĉoj, — daŭrigis Dis, — deziras kune plenumi niajn heroaĵojn kaj plu same labori kune.
— Ĉu vi plu interesiĝas pri kibernetiko de heredeco? — demandis Dar Veter.
— Ho, jes! Tor interesigis min eĉ pli — li estas muzikisto, kiel lia patro. Li kaj lia amikino… ili revas labori en la tereno, kie muziko plifaciligas komprenon de evoluo de viva organismo, tio estas pri esploro de simfonio de ĝia konstruado.