La bone trejnitaj korpoj de ambaŭ vojaĝantoj povis konkuri pri rapideco kun la praa lerteco de la virbovo. La giganto trakuregis pretere kaj kun krakado trafis en denson de la arbustaro, kaj Veda kaj Dar Veter retiriĝis en mallumon je kelkaj paŝoj de la helikoptero. Fore de la lignofajro la nokto estis tute ne tiom malhela, kaj la robo de Veda, sendube, estis videbla demalproksime. La virbovo liberiĝis el la arbustaro. Dar Veter lerte ĵetis sian amikinon, kaj ŝi, kapriolinte, trafis sur la placeton de la helikoptero. Dum la animalo estis turniĝanta, fosinte la teron per la hufoj, Dar Veter aperis sur la maŝino apud Veda. Ili interŝanĝis momentajn rigardojn, kaj en la okuloj de sia kunulino li legis nenion, krom malkaŝa admiro. La kovrilo de la motoro estis demetita jam tage, kiam Dar Veter penis penetri en la komplikan aparaton. Nun, streĉinte tutan sian grandegan forton, li deŝiris de la flanka ĉirkaŭbaraĵo de la placeto kablon de stabiliga kampo, ŝovis ĝian nudan finon sub risorton de la ĉefa klemo de la transformatoro kaj averte deŝovis Veda-n. Tiumomente la virbovo kroĉis la parapeton per la korno, kaj la helikoptero ŝanceliĝis pro potenca ŝiro. Dar Veter ŝovis la finon de la kablo en la nazon de la animalo. Flava fulmo, obtuza frapo — kaj la feroca virbovo falegis kiel peza amaso.
— Vi murdis ĝin! — kun indigno ekkriis Veda.
— Mi ne pensas tiel, la tero estas seka! — kontente ridetis la inĝenia heroo.
Kaj konfirme de liaj vortoj la virbovo malforte ekmuĝis, leviĝis kaj, ne retrorigardante, ekkuris for per necerta troto, kvazaŭ sentante sian malhonoron. La vojaĝantoj revenis al la lignofajro. Nova dozo da branĉetaĵo revivigis la estingiĝintan flamon.
— Al mi ne plu estas malvarme, — diris Veda. — Ni levu nin sur la monteton.
La pinto de la terbulo ŝirmis la lignofajron, palaj steloj de norda somero svagis ĉe la horizonto kiel nebulaj globetoj.
Okcidente videblis nenio, norde, sur deklivoj de montetoj, apenaŭ rimarkeble flagris vicoj de iaj lumoj, sude, same tre malproksime, brilis hela stelo de observa turo de brutobredistoj.
— Malsukcese, necesos iri dum tuta nokto… — balbutis Dar Veter.
— Ne, ne, rigardu! — Kaj Veda almontris orienten, kie subite ekbrilis kvar lumoj, aranĝitaj kvadrate. Ĝis ili estis ne pli ol kelkaj kilometroj. Difininte la direkton laŭ la steloj, ili mallevis sin al la lignofajro. Veda Kong prokrastis antaŭ la malhela flamo de braĝoj, kvazaŭ penante rememori ion.
— Adiaŭ, nia hejmo… — penseme diris ŝi. — Verŝajne, nomadoj ĉiam havis tiajn loĝejojn — nefirmajn kaj nelongajn. Kaj ankaŭ mi hodiaŭ iĝis virino de tiu epoko.
Ŝi turniĝis al Dar Veter kaj fideme metis la manon sur lian kolon.
— Mi tiel akre eksentis neceson de defendo!.. Mi ne timis, ne! Sed ia deloga obeemo al forto de la sorto, tiel ŝajnas…
Veda metis la manojn malantaŭ la kapon kaj fleksiĝeme tiriĝis antaŭ la fajro. Post sekundo ŝiaj nebuliĝintaj okuloj rericevis sian petolan brilon.
— Do, konduku… heroo! — La tono de la malalta voĉo iĝis nedifinite enigma kaj tenera.
La hela nokto, saturita per odoroj de herboj, vivis per susuroj de bestetoj, per elkrioj de noktaj birdoj. Veda kaj Dar Veter estis singarde paŝantaj, timante fali en nevideblan truon aŭ fendon de seka tero. Paniklaj tigoj de stipoj glitis laŭ la maleoloj. Dar Veter koncentriĝinte ĉirkaŭrigardadis, kiam en la stepo aperadis malhelaj amasoj da arbustoj.
Veda mallaŭte ekridis.
— Ĉu, eble, ni devus preni la akumulilon kaj la kablon?
— Vi estas facilanima, Veda, — bonkore kontraŭdiris Dar Veter, — pli, ol mi atendis!
La juna virino subite serioziĝis.
— Mi tro forte eksentis vian defendon…
Kaj Veda komencis paroli — pli ĝuste, parole pensi — pri posta agado de sia ekspedicio. La unua etapo de laboro sur stepaj tombomontetoj finiĝis, ŝiaj kunlaborantoj estis revenantaj al antaŭaj aŭ venantaj al novaj okupiĝoj. Sed Dar Veter ankoraŭ ne elektis por si alian aferon. Li estis libera kaj povis sekvi la amatinon. Juĝante laŭ atingantaj ilin mesaĝoj, la laboro de Mven Mas estis iranta bone. Eĉ se ĝi irus malbone, la Konsilio ne nomumus Dar Veter-on tiel baldaŭ ree al sama posteno. En la epoko de la Granda Ringo oni opiniis ne utile teni homojn longe en sama laboro. Estis obtuziĝanta la plej valora — la krea inspiro, kaj nur post longa paŭzo oni povis reveni al la malnova okupiĝo.
— Post ses jaroj da komunikado kun kosmo ĉu ne ŝajnis bagatela kaj monotona nia laboro? — Klara kaj atenta rigardo de Veda serĉis lian rigardon.
— La laboro tute ne estas bagatela nek monotona, — kontraŭdiris Dar Veter, — sed ĝi ne donas al mi tian streĉon, al kia mi kutimiĝis. Mi iĝas bonanima kaj tro trankvila, kvazaŭ oni min kuracas per bluaj sonĝoj!
— Ĉu per bluaj?.. — redemandis Veda, kaj stumblo de ŝia spirado diris al Dar Veter pli, ol nevidebla en la mallumo vanga ruĝo. — Mi komencos la esploron ekde la antikva kaverno, — interrompis ŝi sin mem, — sed ne pli frue, ol kolektiĝos nova grupo de volontuloj-elfosistoj. Ĝis tiam mi veturos al mara elfosado, kamaradoj vokis helpi.