Sur sinuo de grandega rivero, kreinta altan kabon, staris griza pro malnoveco ligna preĝejo, orfe rigardanta al vastaĵo de transriveraj kampoj kaj herbejoj. Maldika kruco sur la kupolo nigris sub vicoj da malaltaj pezaj nuboj. Sur malgranda tombejo malantaŭ la preĝejo kelkaj salikoj kaj betuloj klinis sub vento siajn hirtigitajn pintojn. La malalte mallevitaj branĉoj preskaŭ tuŝis duonputriĝintajn krucojn, faligitajn de la tempo kaj de tempestoj, inter freŝa humida herbo. Malantaŭ la rivero tumultis, kiel griz-violaj rokoj, senteble densaj nuboj. La larĝa rivero rebriladis per senkompata fera brilo. Sama malvarma brilo kuŝis ĉie. La foro kaj la proksima plano estis humidaj pro teda aŭtuna pluvo de la malvarmaj kaj malkomfortaj nordaj latitudoj. Kaj la tuta gamo de blu-griz-verdaj farboj de la pentraĵo rakontis pri vastaĵoj de la nerikoltema tero, kie vivo de la homo estas malfacila, malvarma kaj malsata, kie tiel sentiĝas lia soleco, karaktera por malnovaj tempoj de homa malracieco.
Fenestro en tre malproksiman pasintecon ŝajnis al Dar Veter tiu pentraĵo en muzeo, profunde de diafana defenda blendo, novigita kaj prilumata per nevideblaj radioj.
Dar Veter silente retrorigardis al Veda. La juna virino metis la manon sur manapogilon de rando de la platformo. Klininte la kapon, ŝi koncentriĝinte pensis, observante kliniĝantajn laŭ vento tigojn de altaj herboj. La stiparo arĝentis per vastaj malrapidaj disfluaĵoj, nehaste naĝis super la stepo la ronda placeto de la helikoptero. Etaj varmegaj kirloj subite atakadis la vojaĝantojn, flirtigadis la harojn kaj la robon de Veda, petole blovadis varmegon en la okulojn de Dar Veter. Sed aŭtomata stabiligilo funkciis pli rapide, ol penso, kaj la fluganta placeto nur tremeradis aŭ apenaŭ rimarkeble ŝanceliĝadis.
Dar Veter kliniĝis super kadro de kursregistrilo. Strieto de mapo moviĝis rapide, spegulante ilian propran moviĝon, — ŝajne, ili flugis tro norde. Ili jam delonge transiris la sesdekan paralelon, trairis super la kunfluiĝo de Irtiŝo kun Obo kaj proksimiĝis al altaĵoj, nomiĝantaj la Siberiaj eĝoj.
La stepa vastaĵo iĝis kutima por ambaŭ vojaĝantoj, dum kvar monatoj laborintaj pri elfosado de antikvaj tombomontetoj en varmegaj stepoj de altaja antaŭmontaro. La esploristoj de la pasinteco kvazaŭ enprofundiĝis en tiujn tempojn, kiam nur maloftaj taĉmentoj de armitaj rajdantoj trairadis la sudajn stepojn.
Veda turniĝis kaj silente almontris antaŭen. Tie, en strioj de varmigita aero, naĝis malhela insuleto, ŝajne, deŝirita de la grundo. Post kelkaj minutoj la helikoptero proksimiĝis al la malgranda monteto — probable, rubejo de iama minejo. Nenio restis de la ŝaktaj konstruaĵoj — nur terbulo, dense prikreskita de ĉerizaj arbustoj.
La ronda fluganta placeto subite abrupte kliniĝis.
Dar Veter, kiel aŭtomato, kaptis Veda-n ĉe la talio kaj ĵetiĝis al la leviĝinta rando de la platformo. La helikoptero rektiĝis por ono de sekundo nur por plate fali al la piedo de la monteto. Ekfunkciis amortiziloj, kaj la retropuŝo ĵetis Veda-n kaj Dar Veter-on sur deklivon de la monteto, rekte en la densejon de malmolaj arbustoj. Post minuta silento laŭ la stepa kvieto aŭdiĝis malalta brusta rido de Veda. Dar Veter imagis sian propran mirigitan kaj gratvunditan fizionomion kaj sekvis Veda-n en senkonscia ĝojo, ke ŝi restis nedamaĝita kaj la paneo finiĝis bone.
— Ne vane oni malpermesas al platformaj helikopteroj flugi pli alte, ol sur ok metroj, — iomete anhelante, diris Veda Kong. — Nun mi komprenas…
— Okaze de paneo la maŝino tuj falas, kaj restas sola espero al la amortiziloj. Nenio fareblas, jen natura pago por malpezeco kaj malgrandeco. Ŝajne, nin atendas ankoraŭ unu pago por ĉiuj bonaj flugoj, — kun iom afekta indiferenteco diris Dar Veter.
— Kaj nome? — serioziĝis Veda.
— Senriproĉa funkciado de aparatoj de stabileco subkomprenas grandan komplikecon de meĥanismoj. Mi timas, ke por kompreni ilin, mi bezonos multan tempon. Ni devos eliri laŭ la maniero de la plej malriĉaj prauloj…
Veda kun ruzeta lumo en la okuloj etendis la manon, kaj Dar Veter facile levis la junan virinon. Ili mallevis sin al la falinta helikoptero, ŝmiris la gratvundojn per regenera solvaĵo, gluis ŝiritajn vestaĵojn. Dar Veter kuŝigis Veda-n en ombron de arbusto, kaj mem komencis esplori kaŭzojn de la paneo. Kiel li konjektis, io okazis kun la aŭtomata stabiligilo, kies blokilo malŝaltis la motoron. Tuj kiam Dar Veter malfermis la skatolon de la aparato, al li iĝis klare, ke pri riparo li ne sukcesos — tro longe necesos kompreni la komplikegan elektronikaĵon. Kun facila suspiro de ĉagreno li rektigis la lacan dorson kaj ĵetis oblikvan rigardon al la arbusto, sub kiu fideme dormetis Veda Kong. La varmega stepo, kiom povis vidi la okuloj, estis tute senhoma. Du grandaj rabobirdoj estis malrapide rondflugantaj super ŝanceliĝanta blueta nebulo…
La obeema maŝino iĝis senviva disko, senhelpe kuŝanta sur la seka tero. Stranga sento de soleco kaj deŝiriteco disde la tuta mondo ekregis Dar Veter-on.