Dar Veter rigardis al la dikaj superbrovaj elstaraĵoj, esprimantaj malspritan ferocon de la permia rampulo, kaj vidis apude fleksiĝeman Veda-n kun ŝiaj klaraj okuloj sur la saĝa vigla vizaĝo… Kia monstra diferenco en organizo de viva materio! Li nevole strabigis la okulojn, penante vidi trajtojn de Veda sub la helmo, kaj, kiam li returniĝis al la ekrano, sur ĝi jam estis alia bildo. Larĝa, parabola, plata, kiel teleroj, kranio de amfibio — antikva salamandro, kondamnita kuŝadi en varma kaj malhela akvo de permia marĉo en atendo, kiam io manĝebla proksimiĝos je atingebla distanco. Tiam — rapida impeto, la larĝa buŝego klakfermiĝadis, kaj… denove senfine pacienca sensenca kuŝado. Io estis incitanta Dar Veter-on, premante lin per pruvoj de senfine longa kaj kruela evoluo de la vivo. Li rektiĝis, kaj Liao Lang, diveninte lian staton, proponis al ili reveni por ripozo en la domon. La nereteneble sciavida Veda kun peno deŝiriĝis de la observado, vidinte, ke la sciencistoj hastis ŝalti maŝinojn por elektronika fotado kaj samtempa sonregistrado, por ne malŝpari vane potencan kurenton.
Baldaŭ Veda ekkuŝis sur larĝa divano en gastoĉambro de la virina dometo. Dar Veter ankoraŭ vagadis dum kelka tempo laŭ rulpremita placeto antaŭ la domo, pripensante la impresojn.
La norda mateno lavis per roso herbojn, kovriĝintajn per polvo dum la tago. La senemocia Liao Lang revenis post la nokta laboro kaj proponis veturigi siajn gastojn al la plej proksima avibazo en «elfo» — eta akumulila aŭto. La bazo de saltantaj reakciavioj troviĝis nur je cent kilometroj sud-oriente, ĉe enfluejo de rivero Trom-Jugan. Veda petis komunikiĝi kun sia ekspedicio, sed en la elfosado oni ne trovis radisendilon de sufiĉa povumo. Ekde kiam niaj prauloj komprenis malutilon de elektromagnetaj ondoj kaj enkondukis striktan reĝimon, direktitaj radielsendoj komencis postuli multe pli komplikajn aparatojn, speciale por malproksimaj interparoloj. Krome, tre reduktiĝis nombro de stacioj. Liao Lang decidis komunikiĝi kun la plej proksima observa turo de brutobredistoj. Tiaj turoj interparoladis inter si per direktitaj elsendoj kaj povis komuniki ĉion, kio necesis, al la centra stacio de sia regiono. Juna staĝantino, stironta la «elfon», por konduki ĝin reen, konsilis laŭ la vojo alveturi al la turo: tiam la gastoj povos mem interparoli per TVF[22] — televideofono. Dar Veter kaj Veda ekĝojis. Forta vento blovis flanken malmultan polvon, flirtigis densajn, mallonge tonditajn harojn de la stiranta junulino. Ili apenaŭ sukcesis eksidi sur mallarĝan trilokan seĝon — la korpulenta korpo de la eksestro de la eksteraj stacioj ĝenis liajn kunulinojn. En la pura blua ĉielo apenaŭ videblis la maldika silueto de la observa turo. Baldaŭ la «elfo» haltis apud ĝia bazo. Larĝe dismetitaj metalaj piedoj estis subtenantaj plastan markezon, sub kiu staris sama «elfo». En centro tra la markezo estis trairantaj direktantaj stangoj de lifto. La nana kajuteto surtrenis ĉiujn vice preter la loĝa etaĝo al la pinto mem, kie ilin salutis sunbruna, preskaŭ nuda junulo. Laŭ subita ĝeniĝo de ilia sendependema stirantino Veda komprenis, ke la divenemo de la mallonge tondita paleontologino havas pli profundajn radikojn…
La ronda ĉambreto kun vitraj muroj estis rimarkeble ŝanceliĝanta, kaj la malpeza turo unutone zumis, kiel forte streĉita kordo. La plafono kaj la planko de la ĉambro estis farbitaj nigre. Laŭ la fenestroj staris mallarĝaj tabloj: kun binokloj, kalkuliloj, kajeroj de registraĵoj. El la naŭdekmetra alto videblis grandega areo de la stepo, ĝis vidlimoj de la najbaraj turoj. Oni faris konstantan observadon pri brutaroj kaj prikalkuladon de nutraj rezervoj. Kiel verdaj koncentraj ringoj kuŝis en la stepo melkaj labirintoj, tra kiuj dufoje dum diurno oni peladis laktodonajn gregojn. La lakto, ne acidiĝanta, kiel ĉe afrikaj antilopoj, estis defluigata kaj glaciigata tuj, en subteraj fridigiloj, kaj povis konserviĝi tre longe. Transpelado de gregoj estis farata helpe de «elfoj», kiuj estis en ĉiu turo. Observantoj povis dum deĵorado okupiĝi pri lernado, tial plej multaj el ili estis ankoraŭ ne finintaj kurson lernantoj. La junulo kondukis Veda-n kaj Dar Veter-on laŭ spirala ŝtuparo en la loĝan etaĝon, pendantan inter krucigitaj traboj je kelkaj metroj malsupre. Ĉi tiu ejo havis obtuzigajn sonizolantajn murojn, kaj la vojaĝantoj trafis en plenan silenton. Nur senĉesa ŝanceliĝado estis rememoriganta pri tio, ke la ĉambro situas sur alto, pereiga okaze de eĉ eta nesingardemo.