— Penu kompreni tiujn homojn. Vastaĵoj de antikvaj stepoj estis vere senlimaj por solaj trafikiloj de tiu tempo — ĉevaloj, kameloj, bovoj. Kaj sur la giganta vastaĵo loĝis apartaj grupoj de nomadoj-brutobredantoj, ne nur per nenio ligitaj inter si, sed eĉ nepacigeble malamikaj. Multaj ofendoj kaj kolero akumuliĝadis de generacio al generacio; ĉiu fremdulo estis malamiko, ĉiu tribo estis ĉasaĵo, promesanta brutaron kaj sklavojn, tio estas homojn, laborantajn pro devigo, kiel brutoj, sub knuto. Tia aranĝo de socio kreis, unuflanke, grandan, tute nekonatan al ni liberon de aparta homo en liaj bagatelaj pasioj kaj deziroj kaj, aliflanke, nekredeblan fermitecon en komunikado inter si kaj mallarĝecon de streboj. Se popolo aŭ tribo konsistis el negranda nombro da homoj, kapablaj nutri sin per ĉasado kaj kolektado de fruktoj, do tiuj liberaj nomadoj vivis en konstanta timo de atako kaj sklavigo aŭ ekstermo flanke de batalemaj najbaroj. Sed ĉe izoliĝo de lando kaj ĉe multeco de loĝantaro, povanta krei grandan militan forton, homoj same pagis por sekureco kontraŭ militaj invadoj per sia libero, ĉar en tiaj fortaj ŝtatoj ĉiam evoluadis despoteco kaj tiraneco. Tiel estis en Antikva Egiptujo, Asirio kaj Babilonio.
Virinoj, speciale belaj virinoj, en la antikveco estis predo kaj ludiloj de fortuloj. Ili ne povis ekzisti sen potenco kaj defendo de viro.
Propraj streboj kaj volo de virino signifis tiom malmulte, netolereble malmulte, ke en tia vivo… kiu scias… Eble, la morto ŝajnis pli facila sorto…
Laŭte krakis brulanta branĉo, reveniginte Dar Veter-on al la realo. Respondante al liaj pensoj, Veda alŝoviĝis pli proksime, malrapide kirlis la lignofajron, observante transkurantajn ĉe la flankoj langetojn de blueta flamo.
— Kiom da pacienca kuraĝo necesis en tiuj tempoj, por resti si mem, ne malleviĝi, sed levi sin en la vivo!.. — mallaŭte diris Veda Kong.
— Al mi ŝajnas, — kontraŭis Dar Veter, — ke ni troigas malfacilecon de la antikva vivo. Krom tio, ke ĝi estis kutima, ĝia nearanĝiteco sekvigis diversecon de hazardaĵoj. Volo kaj forto de homo eligadis ankaŭ el tiu vivo eklumojn de romantikaj ĝojoj, kiel fajrerojn el griza ŝtono.
— Ankaŭ mi embarasiĝas, — diris Veda, — kiom longe ne povis niaj prauloj kompreni la simplan leĝon, ke la sorto de la socio dependas nur de ili mem, ke la socio estas tia, kia estas moral-idea evoluo de ĝiaj anoj, dependa de la ekonomio.
— Ke la perfekta formo de scienca konstruo de la socio estas ne simple kvanta akumulo de produktadaj fortoj, sed kvalita ŝtupo — ja tio estas tiel simpla, — respondis Dar Veter. — Kaj ankoraŭ kompreno de la dialektika interdependo, ke novaj sociaj rilatoj sen novaj homoj estas same nepenseblaj, kiel la novaj homoj sen tiu nova ekonomio. Tiam — la kompreno kondukis al tio, ke la ĉefa tasko de la socio iĝis edukado, korpa kaj spirita evoluigo de la homo. Kiam tio finfine venis?
— En la EDM, fine de la epoko de Disfendiĝo, baldaŭ post la DGR — la Dua Granda Revolucio.
— Estas bone, ke ne pli malfrue! La eksterma milita teĥniko…
Dar Veter eksilentis kaj turniĝis al malhela malplenaĵo maldekstre, inter la lignofajro kaj la deklivo de la monteto. Peza piedpaŝado kaj forta abrupta spirado aŭdiĝis tute proksime kaj igis ambaŭ vojaĝantojn salte leviĝi.
Grandega nigra virbovo aperis antaŭ la lignofajro. La flamo flagris per sangaj rebriloj en ĝiaj kolere elmetitaj okuloj. Snufante kaj disĵetante per la hufoj sekan teron, la monstro estis prepariĝanta al atako. En malforta lumo la bovo ŝajnis nekredeble grandega, la mallevita kapo similis al granita roko, kiel monto leviĝis la alta kolo, kovrita per tuberoj de muskoloj. Ankoraŭ neniam Veda, nek Dar Veter staris proksime al mortiga kaj kolera forto de animalo, kies nerezonanta cerbo estis neatingebla por racia admono.
Veda firme kunpremis la manojn sur la brusto kaj staris senmove, kvazaŭ hipnotigita de la vizio, subite aperinta el mallumo. Dar Veter, obeante al la potenca instinkto, ekstaris antaŭ la virbovo, ŝirminte per si Veda-n, kiel milojn da miloj da fojoj faris liaj prauloj. Sed la manoj de la homo de la nova erao estis nearmitaj.
— Veda, saltu dekstren… — apenaŭ sukcesis eldiri li, kiam la animalo ekatakis ilin.