Dar Veter per gesto vokis al si Mven Mas-on, montrinte al la aliaj la altajn nigrajn fotelojn. Mven Mas alproksimiĝis, paŝante singarde, sur la piedpintoj, kiel iam paŝadis liaj prauloj en bruligitaj de suno savanoj, ŝtelirante al grandegaj kaj ferocaj bestoj. Mven Mas retenis la spiron. El ĉi tie, el la neatingebla ŝtona kelo, tuj malfermiĝos fenestro en senfinajn vastaĵojn de la kosmo, kaj la homoj kunligiĝos per pensoj kaj scioj kun siaj fratoj en aliaj mondoj. La reprezentantoj de la tera homaro antaŭ la Universo nun estas ili, la kvin homoj. Sed ekde la morgaŭa tago li, Mven Mas, devos estri tiun ĉi ligon. Al li estos konfiditaj ĉiuj manipuliloj de grandega forto. Facila frosto kuris laŭ la dorso de la afrikano. Probable, li nur nun komprenis, kian ŝarĝon de responso li metis sur sin, doninte sian konsenton al la Konsilio. Kaj kiam li rigardis al Dar Veter, nehaste aganta per regfustoj, tiam en lia rigardo glitis esprimo, simila al la admiro, brilinta en la okuloj de la juna asistanto de Dar Veter.
Aŭdiĝis peza, minaca sonoro, kvazaŭ eksonis masiva kupro. Dar Veter rapide turniĝis kaj movis longan stangon. La sonoro eksilentis, kaj Veda Kong ekvidis, ke mallarĝa panelo sur la dekstra muro iĝis prilumita je tuta alto de la ĉambro. La muro kvazaŭ falis, malaperis en senlima foro. Malfermiĝis fantoma konturo de piramida monta pinto, kronita per giganta ŝtona rondo. Sub tiu kolosa ĉapo el fandita ŝtono iuloke videblis makuloj de purega montara neĝo.
Mven Mas rekonis la duan el la plej altaj montoj de Afriko — la Kenjan.
Ree peza kupra frapo tremigis la subteran ĉambron, igante la troviĝantajn tie homojn fiksaŭskulti kaj streĉi la tutan atenton.
Dar Veter prenis la manon de Mven Mas kaj metis ĝin sur brilantan per grenata okulo rondan fuston. Mven Mas obeeme movis ĝin ĝis la ekstremo. Nun la tuta forto de la Tero, la tuta energio, ricevata de mil sepcent sesdek potencaj elektrejoj, iĝis transĵetita al la ekvatoro, al la kvinkilometra monto. Super ĝia pinto eknubis diverskolora brilo, densiĝis en globon kaj subite ĵetiĝis supren, kvazaŭ lanco en vertikala flugo, penetranta en profundojn de la ĉielo. Super la brilo ekstaris maldika kolono, simila al kirla fosto-trombo. Laŭ la fosto striis supren, spirale volviĝante laŭ ĝia supraĵo, blindige lumanta blua nebulo.
La direktita radio trais la teran atmosferon, kreante konstantan kanalon por ricevo kaj sendo al la eksteraj stacioj, servantan anstataŭ kablo. Tie, sur alto je tridek ses mil kilometroj super la Tero, pendis diurna sputniko — granda stacio, rivoluanta ĉirkaŭ la planedo dum diurno en la ekvatora ebeno kaj tial kvazaŭ senmove staranta super la Kenja monto en Orienta Afriko — super la punkto, elektita por konstanta komunikado kun la eksteraj stacioj. Alia granda sputniko rivoluis sur alto je kvindek sep mil kilometroj tra polusoj laŭ meridiano kaj komunikiĝis kun la Tibeta ricev-senda observatorio. Tie kondiĉoj de kreo de senda kanalo estis pli bonaj, sed mankis konstanta komunikado. Tiuj du grandaj sputnikoj estis konektitaj kun ankoraŭ kelkaj aŭtomataj eksteraj stacioj, situantaj ĉirkaŭ la tuta Tero.
La mallarĝa dekstra panelo estingiĝis — la kanalo konektiĝis kun la riceva stacio de la sputniko. Nun eklumis la perla, ore kadrita ekrano. En ĝia centro aperis bizare pligrandigita figuro, iĝis pli klara, ridetis per la grandega buŝo. Gur Gan, unu el la observantoj de la diurna sputniko, elkreskis sur la ekrano kiel fabela giganto. Li gaje kapsalutis kaj, etendinte la trimetran brakon, ŝaltis la tutan ringon de la eksteraj stacioj de nia planedo. Ĝi kuniĝis per la forto, sendita de la Tero. Al ĉiuj direktoj de la Universo ekcelis sin sentivaj okuloj de la riceviloj. La malhela ruĝa stelo en la konstelacio Unukornulo, el kies planedoj antaŭnelonge venis voko, plej bone estis fiksebla el la sputniko 57, kaj Gur Gan konektiĝis kun ĝi. Nur tri kvaronojn de horo povis daŭri nevidebla kontakto de la Tero kaj de alia stelo. Oni ne rajtis perdi eĉ minuton da tiu valorega tempo.
Laŭ signo de Dar Veter Veda Kong ekstaris sur blue brilanta metala rondo antaŭ la ekrano. Nevideblaj radioj falis per potenca kaskado desupre kaj rimarkeble kontrastigis la koloron de ŝia sunbruna haŭto. Sensone ekfunkciis elektronikaj maŝinoj, tradukantaj parolon de Veda al la lingvo de la Granda Ringo. Post dek tri jaroj riceviloj de la planedo de la malhel-ruĝa stelo registros la sendatajn oscilojn per komune konataj signoj, kaj, se oni tie parolas, elektronikaj tradukmaŝinoj konvertos la signojn en sonojn de viva fremda parolo.
«Nur estas domaĝe, — pensis Dar Veter, — ke tiuj, la malproksimaj, ne aŭdos la belsonan, mildan voĉon de la virino de la Tero, ne komprenos ĝian esprimivon. Kiu scias, kiel estas konstruitaj iliaj oreloj? Povas esti malsamaj tipoj de aŭdo. Nur la vido, ĉie uzanta tiun parton de elektromagnetaj osciloj, kiuj penetras atmosferon, estas preskaŭ sama en la tuta Universo, kaj ili vidos ĉarman, brulantan pro emociiĝo Veda-n».