Marde matene mi adiaŭis al la bonkora bazarulino kaj forlasis ŝin post la deka. Mi petveturis ĝis Manĉestro, distanco de 55 kilometroj, kaj iris al la hejmo de bazarulo, kiun mi konis jam de longe. Oni kromnomis lin Blackie, ĉar li ĉiam vendas nigran lakon por fornoj. Mi ofte monhelpis lin, do mi ne hontis peti noktan restadon kaj manĝon de li. Li estis gastama, kaj mi ne kaŝis mian malriĉan staton de li. La postan matenon mi forlasis lin informinte, ke mi celas la Manĉestran filion de Lewis. Lia hejmo situis ok kilometrojn for de la urbomezo. Blackie diris, ke li mem iros poste al la centro de la urbo, do mi aranĝis renkonti lin ĉe la arkado en la Lewis-konstruaĵo je tagmezo.
Mi iris rekte al la subtera etaĝo de Lewis kaj demandis al la bazaruloj tie laborantaj, ĉu laŭ ilia opinio estas ŝanco enveni kun la rostkradoj.
"Ŝanco?" unu diris. "Vi havas tiom da ŝanco kiel neĝero en infero. La magazeno komencos grandan rabatvendadon, kaj oni bezonos ĉiun metron. Por lasi al ili lokon, ni mem devas foriri, do vi povas taksi vian ŝancon eniĝi. Eĉ la viro, kiu provis iri en Paradizon, havis pli da ŝanco ol vi. Vi ja aŭdis la rakonton?"
"Ne," mi diris.
"Ne? Ĉiu embria bazarulo devus lerni ĝin en la lernejo." La esprimo sur la vizaĝoj de la aliaj bazaruloj avertis min atendi blagon.
"Estis viro, kiu frapis sur la ora pordego de Paradizo. Sankta Petro malfermis la pordon.
"Kio estas via nomo?"
"Karlo Rapo."
"Atendu momenton!" diris Petro. Li reiris en Paradizon kaj fermis post si la pordegon. Petro rigardis sur listo kelkajn kilometrojn longa. Post kvindek jaroj Petro revenis, dum anĝela voĉo aŭdiĝis plendante, ke Petro ne fermadu kaj malfermadu konstante la pordon, ĉar tio faras trablovon. Sed Petro ne atentis al la anĝelo, sed diris al la viro:
"Jes, mi trovis vian nomon, bonŝance ĝi staris ĉe la komenco de la listo; sed estas skribite, ke vi multe pekis, do vi ne povas eniri,"
La enirpetanto kriis: "Ho, vi devas min enlasi! Mi faros volonte ian ajn pentofaron; sed mi nepre devas enveni, ĉar en la Infero atendas min mia bopatrino. Ĝu ne estas io, kion mi povas fari por purigi mian animon? Mi estas preta fari ion ajn; mi eĉ promesas viziti mian bopatrinon ĉiucentjare dum duonhoro!"
"Tio estas ja grandega ofero," aprobis Petro. "Sed ĝi ne estas en la oficiala listo de pentaj agoj."
"Ĉu do ekzistas eblo? demandis la pekulo kun iom da espero en la voĉo.
"Jes…" diris Petro, "sed la tasko por forviŝi viaji pekojn estas nia plej malfacila. Gi estas entute tri taskoj, sed neniu iam ajn sukcesis fari ilin. Mi dubas, ĉu la Ĉefo mem povus fari la lastan, do tute ne utilas."
"Sed mi provos, mi provos, nur donu al mi la ŝancon!"
"Sed mi diras al vi, ke ne estas eble plenumi la kondiĉojn," diris Petro senpacience. "Vi nur perdos la tempon."
Post longa diskuto kaj plenda petado, Petro diris:
"Mi neniam spertis tiom obstinan homon; vi estas pli malcedema, ol niaj maljunaj fraŭlinoj, kiuj volas permeson edziĝi en Paradizo! Do, jen la unua tasko: iru sur la teron kaj elfosu la Himalajajn montegojn per ĉi tiu te-kulereto!"
La pekulo foriris kaj post cent jaroj li revenis. La kulereto, kiu pendis de lia laca brako, estis preskaŭ eluzita. Li diris al Sankta Petro: "Mi plenumis la taskon."
"Mirinde, diris Petro. "Nu, jen la dua tasko: reiru al la mondo kaj elĉerpu la Atlantikan Oceanon per ĉi tiu kudra fingringo."
La pekulo foriris. Post kvincent jaroj li revenis. Li estis iom klinita, kaj en la haroj li havis marherbon kaj kelkajn krabojn, sed li rektigis sin kaj diris fiere:
"Mi faris. Nun donu al mi la trian taskon!"
Petro balancis la kapon kompateme kaj diris:
"Vi bone faris. Eĉ, oni povas diri, tre bone. Sed ne utilas. La tria tasko estas malebla. Estas vane. Mi ne donos!"
"Sed vi devas doni ĝin al mi", ploris la pekulo. "Vi devas!"
"Do bone," cedis Petro, "sed mi avertas, ke ĝi estas tute nefarebla. Jen la tria tasko: iru al la mondo kaj aĉetu de Vik Rossetti kuirilon. Poste redonu la kuirilon kaj rericevu sukcese vian monon!"
Kun malespera krio la viro sin ĵetis el la perono de Paradizo en la abismon."
29. SORTO FLATAS, SORTO BATAS.
"Nu, resume, estos neeble penetri ĉe Lewis," mi meditis amare. "Denove mia espero estas detruita. Ĉu mia sorto neniam ŝanĝiĝos? Ŝajnas al mi, ke mi pekis eĉ pli ol la viro en la rakonto, se mi meritis tian sorton! Eĉ mia maksimo:
Mi demandis la bazarulojn, kun kiu oni aranĝas eksponvendadon. Ili sciigis, ke estas s-ro Robinson, kies kontoro estas supre, sed ili denove konsilis al mi, ne provi.